Mesaĝoj: 24
Lingvo: Esperanto
Miland (Montri la profilon) 2008-majo-24 20:20:58
Flago:La vojoBela poemo! Dankon por atentigi nin pri ĉi tiu juvelo de la majstro. Por iuj ajn dezirante librajn referencojn: ĝi troviĝas en paĝo 2 de la Esperanta Antologio, paĝoj 406-407 de la Nova Esperanta Krestomatio kaj p 218 (sekcio 7.1.2) de la elektronika versio de la Fundamenta Krestomatio.
Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kuraĝe ni iras....
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.
L. L. Zamenhof
diogotux (Montri la profilon) 2008-julio-07 00:05:38
Jev:Mi faris portugalan tradukon.Terurĉjo:Ĉu indas traduki en aliaj lingvoj Jevan mesaĝon por pli vasta pridiskutado?Al ĉiuj lingvoj eble ne necesas. Sed al tiuj, kiuj estas plej aktive uzataj en la forumoj, estus bone. Eble iuj komencantoj havos bonajn ideojn.
Mi vespere tradukos, ĉar nun rapidas laborejen.
Cars10 (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 12:05:16
La retpaĝo oni intertempe kreis.
Nun mankas volontuloj kiuj pretas traduki la enhavon por zorgi ke la paĝaro vere estos multlingva.
http://esperanto.info/eo
Laŭ mi estas kunlaborinda afero, ĉar temas pri informado al NE-Esperanto-parolantoj.
Kutime oni devis traserĉi la reton por trovi ĉiujn informojn.
Bonvolu helpi ke tiu projekto iĝos bona kaj multlingva.
Kore amikas
Cars10
Matthieu (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 12:27:24
Mi pretas traduki kelkajn paĝojn en la francan. Sed eble mi ne havos tempon (aŭ estos pigra).