შინაარსის ნახვა

-ig-

nornen-ისა და 20 აპრილი, 2014-ის მიერ

შეტყობინებები: 5

ენა: Esperanto

nornen (მომხმარებლის პროფილი) 20 აპრილი, 2014 05:19:15

"Mia najbaro donis al mi kuniklon por manĝigi ĝin."

Tio celas diri ke li donis al mi la kuniklon, por ke mi donu al ĝi manĝaĵon, ĉar li ne havas monon por aĉeti kuniklomanĝaĵon kaj ne deziras ke ĝi mortu per malsato,
aŭ tio celas diri ke li donis al mi la kuniklon, ĉar li scias ke mi havas serpenton bezonantan manĝaĵon?

Terurĉjo (მომხმარებლის პროფილი) 20 აპრილი, 2014 05:34:15

la unua

la dua
Mia najbaro donis al mi kuniklon por manĝigi ĝin al serpento

komparu
Mia edzino donis al mi la bebon por manĝigi ĝin

antoniomoya (მომხმარებლის პროფილი) 20 აპრილი, 2014 06:16:15

nornen:"Mia najbaro donis al mi kuniklon por manĝigi ĝin."

Tio celas diri ke li donis al mi la kuniklon, por ke mi donu al ĝi manĝaĵon, ĉar li ne havas monon por aĉeti kuniklomanĝaĵon kaj ne deziras ke ĝi mortu per malsato,
aŭ tio celas diri ke li donis al mi la kuniklon, ĉar li scias ke mi havas serpenton bezonantan manĝaĵon?
Simple: "Mia najbaro donis al mi kuniklon por igi ĝin manĝi."

Amike.

Terurĉjo (მომხმარებლის პროფილი) 20 აპრილი, 2014 07:44:49

verdire, mi tute komprenas la kialon de la demando, ĉar nuntempaj (antecaj!) vortaroj montras 2 sencojn de la verbo "manĝigi":
1. nutri, fari, ke iu manĝu
2. fari, ke io estu manĝata

sed mi por ĉiam memorfiksis la respondon de L.L.Zamenhof:

"Pri la sufikso «ig» kun verbaj radikoj

Oni ofte demandadis sin, ĉu kun la verbaj radikoj «igi» signifas «igi — anta» aŭ «igi — ata». Sed la demando per si mem estas ne ĝusta, ĉar «igi» kun verbo signifas nek «igi — anta», nek «igi — ata», sed nur «igi — i», sekve ĝi povas tre bone esti uzata en ambaŭ sencoj (aktiva kaj pasiva). En la plimulto da okazoj la senco de «ig» en verboj prezentas absolute nenian malklaraĵon; sed en tiuj okazoj, kie malkompreniĝo povas aperi, ni devas ĝin eviti ne per senbezona katenado de la senco de «ig» (kio estus tiel same neoportuna, kiel la katenado de «aĵ», pri kiu mi parolis en la respondo 11, sed per precizigo de nia frazo mem. Ekzemple, ni ne povas diri «sciigi amikon novaĵon», sed ni povas diri «sciigi amikon pri novaĵo» aŭ «sciigi novaĵon al amiko»; ambaŭ frazoj estas tute regulaj kaj ambaŭ estas tute klaraj, — kial do ni devas demandi nin, kiu el la diritaj frazoj estas la sole bona? En frazo, en kiu la verbo kun «ig» havas du komplementojn, la akuzativo kaj prepozicio montras tute klare la rilaton inter la ambaŭ komplementoj; frazo, kiu havas nur unu komplementon, estas ordinare ankaŭ tute klara, ĉar la forestado de le dua komplemento per si mem jam montras la sencon de la frazo (ekzemple, se mi, sen plua precizigo per «al», diros «mi manĝigas mian ĉevalon», neniu dubos pri la Senco de la frazo); fine en tiuj tre maloftaj okazoj, kiam ni efektive povas timi malkompreniĝon, ni ja tute ne bezonas aktivigi aŭ pasivigi la sencon de la sufikso «ig», sed ni povas tute bone kaj regule aktivigi aŭ pasivigi la verbon, dirante «manĝantigi» kaj «manĝatigi». La sufikso «ig» per si mem havas sencon tute difinitan (= fari, lasi, kaŭzi); ĝi fariĝas neklara nur tiam, kiam ni krom ĝia propra senco nepre volas altrudi al ĝi ian sencon aldonan, kiun ĝi per si mem ne havas kaj ne devas havi kaj kiu (en okazo de efektiva neceseco) devas esti esprimata per alia rimedo (ekzemple, sencon de aktivigado aŭ pasivigado, de daŭrigado aŭ momentigado k.t.p.).

Respondo 13, La Revuo, 1907, Aprilo"

do:
1. "igi" kun verbo estas "igi-i".
2. en tiuj okazoj, kie malkompreniĝo povas aperi, ni devas ĝin eviti per precizigo de nia frazo mem.

aldone mi ĝenerale opinias, ke la plej bonaj lernolibroj de Esperanto estas Ekzercaro kaj Lingvaj respondoj.

yugary (მომხმარებლის პროფილი) 3 მაისი, 2014 04:49:19

nornen:"Mia najbaro donis al mi kuniklon por manĝigi ĝin."
En tiu frazo, ne estas klare kio estas la senca subjekto de la infinitivo "manĝigi". Gramatike, ŝajnas ke la subjekto devas esti la najbaro mem, sed logike, la manĝigonto certe devas esti "mi", ĉu ne? (Pro la ĉeesto de la pronomo "ĝin", la subjekto tute ne povas esti la kuniklo.) La frazo do, kvankam ne tute malĝusta, ŝajnas iom konfuziga. Vi povas esprimi la celitan ideon ĉi tiel:

"Mia najbaro donis al mi kuniklon por ke mi ĝin manĝigu."

ზემოთ დაბრუნება