Kion vi ŝatus vidi ĉe multlingva informportalo pri Esperanto?
Jev-ისა და 4 დეკემბერი, 2007-ის მიერ
შეტყობინებები: 20
ენა: Esperanto
Jev (მომხმარებლის პროფილი) 4 დეკემბერი, 2007 15:53:18
La mesaĝo ne rekte rilatas la paĝaron de lernu!, sed tamen forte estas ligita al ĝi, pro tio mi skribas ĝin sub tiu ĉi temo.
La organizo E@I nuntempe okupiĝas pri planado de la nova projekto, kies labornomo estas "Esperanto aktuale". La celo estas krei multlingvan paĝaron por la ekstera publiko kun informoj pri Esperanto kaj la movado. En la paĝaro povus esti multaj tre simplaj kaj utilaj iloj, per kiuj ĉiu informema esperantisto povus facile informi pri sia agado. Imagu multlingvan paĝaron, en kiu vi povus trovi en via lingvo informojn kaj novaĵojn pri ĉiuj okazaĵoj, kiuj rilatas al Esperanto. La paĝaro estos forte ligita al lernu!, por ke tiuj kiuj lernis Esperanton, povu utiligi siajn sciojn.
Laŭ ni la paĝaro estas tre grava kaj estas tre grave, ke ĝi havu subtenon de esperantistoj. Ni tre esperas, ke multaj homoj kunlaboros pri ĝi. Por ni estas tre grave scii vian opinion. Kion vi ŝatus vidi en tiu paĝaro? Pri kiuj informoj vi interesiĝus? Ni kreis apartan enketon por tio, kiu aperas por ĉiuj ensalutintaj uzantoj sube en la dekstra flanko. Se vi ne vidas ĝin, eble ĝi ankoraŭ ne estas tradukita al via lingvo. Voĉdonu, se vi havas opinion pri tio kaj aldonajn pensojn kaj proponojn vi povas skribi en tiu ĉi fadeno.
Estus bone, se prizorgantoj de diversaj nacilingvaj forumoj kreus similan temon en sia nacia lingvo kaj diskutigus uzantojn pri tio. Ni estus tre dankemaj al vi pro tio.
mnlg (მომხმარებლის პროფილი) 4 დეკემბერი, 2007 16:30:35
ĉu eblus havi enket-respondon "mi ne scias/mi ne emas diri"? Jam estas la dua sinsekva enketo sen ĝi, kaj mi povus ŝati forigi la enketon sen doni nepran respondon.
Dankon kaj bonan ŝancon je via nuna projekto.
lagwagon555 (მომხმარებლის პროფილი) 4 დეკემბერი, 2007 21:43:18
Inko (მომხმარებლის პროფილი) 5 დეკემბერი, 2007 15:47:34
Mi ŝatus sugesti pri E-kalendaro la aldonon de linko al alia retpaĝaro. Ekzemple: Pri E-kalendaro mem, ni havas www.eventoj.hu
Ankaŭ mi konsentas kun la samideano 'lagwagon', pri la disvastigo radion kaj podkaston.
Ĉu ne?
Ĝis la
Jev (მომხმარებლის პროფილი) 5 დეკემბერი, 2007 17:39:51
Inko:Mi ŝatus sugesti pri E-kalendaro la aldonon de linko al alia retpaĝaro. Ekzemple: Pri E-kalendaro mem, ni havas www.eventoj.huNu problemo estas, ke jam ekzistas pluraj paĝaroj similaj al eventoj.hu, ekz. Monda Kalendaro, ĉu ne? Kiu el ili pli bonas? Mi pensas, ke estus pli bone, se la nova informportalo kunlaborus kun ĉiuj. Ekzemple ĝi povus interŝanĝi informojn kun tiuj paĝaroj kaj preni de ili informojn, kiuj povus esti interesaj al ekstera publiko, kompreneble kun mencio de informfonto. Tio povus esti utila por ĉiuj: la nova portalo ricevus informojn kaj tiuj paĝaroj - aldonan reklamon. Sed malklaras, ĉu prizorgantoj de tiuj servoj ŝatos kunlabori, necesos tion esplori.
homojKunHomoj (მომხმარებლის პროფილი) 6 დეკემბერი, 2007 22:21:54
Germananoj vidu ĉi tie!
Havu bonan Nokton,
hoKo
Jev (მომხმარებლის პროფილი) 7 დეკემბერი, 2007 11:43:51
Terurĉjo:Ĉu indas traduki en aliaj lingvoj Jevan mesaĝon por pli vasta pridiskutado?Al ĉiuj lingvoj eble ne necesas. Sed al tiuj, kiuj estas plej aktive uzataj en la forumoj, estus bone. Eble iuj komencantoj havos bonajn ideojn.
Mi vespere tradukos, ĉar nun rapidas laborejen.
Jev (მომხმარებლის პროფილი) 7 დეკემბერი, 2007 11:46:08
homojKunHomoj:mi ankaŭ tradukis al mia gepatra Lingvo.Grandan dankon. Mi metis ligilon en la unuan mesaĝon.
homojKunHomoj (მომხმარებლის პროფილი) 7 დეკემბერი, 2007 21:01:12
Mi jam antaŭĝojas la rusan.
Ĉiun Bonan por la Projekto
serge.leblanc (მომხმარებლის პროფილი) 24 დეკემბერი, 2007 09:31:04