Al la enhavo

Kion vi ŝatus vidi ĉe multlingva informportalo pri Esperanto?

de Jev, 2007-decembro-04

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

Jev (Montri la profilon) 2007-decembro-04 15:53:18

En aliaj lingvoj: [url=/komunikado/forumo/temo.php?t=1561]English (en)[/url] [url=/komunikado/forumo/temo.php?t=1571&p=1]Deutsch (de)[/url] [url=/komunikado/forumo/temo.php?t=1576]Русский (ru)[/url] [url=/komunikado/forumo/temo.php?t=1709]Français (fr)[/url] [url=/komunikado/forumo/temo.php?t=1751]Español (es)[/url] [url=/komunikado/forumo/temo.php?t=2634]Português (pt)[/url]

La mesaĝo ne rekte rilatas la paĝaron de lernu!, sed tamen forte estas ligita al ĝi, pro tio mi skribas ĝin sub tiu ĉi temo.

La organizo E@I nuntempe okupiĝas pri planado de la nova projekto, kies labornomo estas "Esperanto aktuale". La celo estas krei multlingvan paĝaron por la ekstera publiko kun informoj pri Esperanto kaj la movado. En la paĝaro povus esti multaj tre simplaj kaj utilaj iloj, per kiuj ĉiu informema esperantisto povus facile informi pri sia agado. Imagu multlingvan paĝaron, en kiu vi povus trovi en via lingvo informojn kaj novaĵojn pri ĉiuj okazaĵoj, kiuj rilatas al Esperanto. La paĝaro estos forte ligita al lernu!, por ke tiuj kiuj lernis Esperanton, povu utiligi siajn sciojn.

Laŭ ni la paĝaro estas tre grava kaj estas tre grave, ke ĝi havu subtenon de esperantistoj. Ni tre esperas, ke multaj homoj kunlaboros pri ĝi. Por ni estas tre grave scii vian opinion. Kion vi ŝatus vidi en tiu paĝaro? Pri kiuj informoj vi interesiĝus? Ni kreis apartan enketon por tio, kiu aperas por ĉiuj ensalutintaj uzantoj sube en la dekstra flanko. Se vi ne vidas ĝin, eble ĝi ankoraŭ ne estas tradukita al via lingvo. Voĉdonu, se vi havas opinion pri tio kaj aldonajn pensojn kaj proponojn vi povas skribi en tiu ĉi fadeno.

Estus bone, se prizorgantoj de diversaj nacilingvaj forumoj kreus similan temon en sia nacia lingvo kaj diskutigus uzantojn pri tio. Ni estus tre dankemaj al vi pro tio.

mnlg (Montri la profilon) 2007-decembro-04 16:30:35

Flanka peto:

ĉu eblus havi enket-respondon "mi ne scias/mi ne emas diri"? Jam estas la dua sinsekva enketo sen ĝi, kaj mi povus ŝati forigi la enketon sen doni nepran respondon.

Dankon kaj bonan ŝancon je via nuna projekto.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-04 19:18:41

Mi markis ĉiujn eblajn respondojn, klakis "voĉdoni", kaj la enketo malaperis, kiel Gerda.
Sekvu min ĉiuj!

lagwagon555 (Montri la profilon) 2007-decembro-04 21:43:18

Mi pensas, ke estas tre grava havi radion/podkaston. Aŭ, iu alia, kiun la esperantistoj povus aŭdi/vidi. E-o aspektus (al homoj kiu ne parolas nian lingvon) kiel tre utila kaj populara lingvo, se ili vidus ke e-o havas tiajn novaĵojn formojn.

Inko (Montri la profilon) 2007-decembro-05 15:47:34

Saluton al ĉiuj! rideto.gif
Mi ŝatus sugesti pri E-kalendaro la aldonon de linko al alia retpaĝaro. Ekzemple: Pri E-kalendaro mem, ni havas www.eventoj.hu
Ankaŭ mi konsentas kun la samideano 'lagwagon', pri la disvastigo radion kaj podkaston.
Ĉu ne?
Ĝis la

Jev (Montri la profilon) 2007-decembro-05 17:39:51

Inko:Mi ŝatus sugesti pri E-kalendaro la aldonon de linko al alia retpaĝaro. Ekzemple: Pri E-kalendaro mem, ni havas www.eventoj.hu
Nu problemo estas, ke jam ekzistas pluraj paĝaroj similaj al eventoj.hu, ekz. Monda Kalendaro, ĉu ne? Kiu el ili pli bonas? Mi pensas, ke estus pli bone, se la nova informportalo kunlaborus kun ĉiuj. Ekzemple ĝi povus interŝanĝi informojn kun tiuj paĝaroj kaj preni de ili informojn, kiuj povus esti interesaj al ekstera publiko, kompreneble kun mencio de informfonto. Tio povus esti utila por ĉiuj: la nova portalo ricevus informojn kaj tiuj paĝaroj - aldonan reklamon. rideto.gif Sed malklaras, ĉu prizorgantoj de tiuj servoj ŝatos kunlabori, necesos tion esplori.

homojKunHomoj (Montri la profilon) 2007-decembro-06 22:21:54

Saluton, Jev, mi ankaŭ tradukis al mia gepatra Lingvo.
Germananoj vidu ĉi tie!
Havu bonan Nokton,
hoKo

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-07 11:16:25

Ĉu indas traduki en aliaj lingvoj Jevan mesaĝon por pli vasta pridiskutado?
Mi vespere tradukos, ĉar nun rapidas laborejen.

Jev (Montri la profilon) 2007-decembro-07 11:43:51

Terurĉjo:Ĉu indas traduki en aliaj lingvoj Jevan mesaĝon por pli vasta pridiskutado?
Mi vespere tradukos, ĉar nun rapidas laborejen.
Al ĉiuj lingvoj eble ne necesas. Sed al tiuj, kiuj estas plej aktive uzataj en la forumoj, estus bone. Eble iuj komencantoj havos bonajn ideojn.

Jev (Montri la profilon) 2007-decembro-07 11:46:08

homojKunHomoj:mi ankaŭ tradukis al mia gepatra Lingvo.
Grandan dankon. Mi metis ligilon en la unuan mesaĝon.

Reen al la supro