לתוכן העניינים

verbotempo nuna-progresiva | present-progressive tense

של r160k, 23 באפריל 2014

הודעות: 5

שפה: Esperanto

r160k (הצגת פרופיל) 23 באפריל 2014, 12:45:11

Mi scias, ke la nuna-progresiva verbotempo ekzistas en Esperanto, sed mi demandas pri kiam ĝin uzi. Ĉu mi povas uzi kiel libere kiel en la angla? Ŝpareme, kiel en la (vulgare) germana? Aŭ ĉu unu oni ĉiam uzu la nuna-simpla verbotempo, kiel en la franca?

Por ekzemplo, se mi volas diri:
(angle) "I need to decide what I am trying to say." (nuna-progresiva)
Ĝi estus:
(germane) "Ich muss entscheiden, was ich probiere zu sagen." (nuna-simpla)
(france) "Je dois décider ce que je veux dire." (nuna-simpla)

En Esperanto: "Mi devas decidi, kion mi povantas diri," estas ĉu ortodoksa? Estas ĉu akceptebla? Aŭ oni diras ĉiam: "Mi devas decidi, kion mi povas diri?"

Ankaŭ, estus "...kion mi povantas diri" aŭ "...kion mi povantas de/al/por diri"? Angle, la prepozicio estas ĉiam parto de infinitivo, sed en aliaj lingvoj oni devas ĝin aldoni.

michaleo (הצגת פרופיל) 23 באפריל 2014, 16:44:10

Plejofte, simple "Mi devas decidi, kion mi provas diri". Oni povas skribi "Mi devas decidi, kion mi provantas diri", sed tio estas tre maolfte uzata (preskaŭ neniam) kaj nur kiam ekzistas grava kialo.
Ankaŭ, estus "...kion mi povantas diri" aŭ "...kion mi povantas de/al/por diri"? Angle, la prepozicio estas ĉiam parto de infinitivo, sed en aliaj lingvoj oni devas ĝin aldoni.
Infinitivo en Esperanto estas indikata per fina -i kaj oni ne bezonas iun ajn alian indikon, kiel ekzemple en la angla (to ...). En Esperanto infinitivo aperas post alia tempdifinita verbo. Mi sugestas legi PMEG

r160k (הצגת פרופיל) 23 באפריל 2014, 17:27:44

Multaj dankoj por via helpo.

michaleo:Infinitivo en Esperanto estas indikata per fina -i kaj oni ne bezonas iun ajn alian indikon, kiel ekzemple en la angla (to ...). En Esperanto infinitivo aperas post alia tempdifinita verbo. Mi sugestas legi PMEG
Mi scias kiel oni uzas la infinitivo ĝenerale, sed mi ne estis certa nuna-participo-poste. Dankas!

KLARIGETO: Kion mi signifis, estis ke en la angla, la uzo de prepozicio estas kaŝita ĉar prepozicio estas parto de l' infinitivo ĉiaokaze. Tamen mia enketo solvitas.

sudanglo (הצגת פרופיל) 24 באפריל 2014, 12:02:13

Ĉu mi povas uzi tiel libere kiel en la angla?
Tute ne! Nur por evito de miskompreno. En la angla estas devige esprimi la aspekton en la verbo. En Esperanto oni pleje lasas tion al la konteksto aŭ al helpvorto, kiel ekzemple 'dum'.

Cetere, mi havas la impreson ke estis -anta estas pli ofta ol estas -anta

I need to decide what I am trying to say - mi bezonas decidi kion mi penas/klopodas diri/esprimi.

yugary (הצגת פרופיל) 3 במאי 2014, 04:26:37

Vi povas diri simple:
"Mi bezonas decidi, kion mi diru."

לראש הדף