Aller au contenu

Ĉu iu legus kaj korektus ĉi tiun?

de Aaron94, 24 avril 2014

Messages : 7

Langue: Esperanto

Aaron94 (Voir le profil) 24 avril 2014 03:52:30

Hieraŭ estis la plej interesa tago en mia vivo. Unue, antaŭ ol mi eĉ eniris en mian laborejen, viro petis monon por ke li povu uzi la buson. Mi neniam havas monerojn do mi diris al li ke iros al mia aŭto por preni iom. Tuj post kiam mi malŝlosis kaj malfermis la pordon de mia aŭto, li diris al mi ke si ĵus estis liberigita el malliberejo. Mi ektimiĝis. Mi elprenis iom monerojn el mia aŭto fulmrapide kaj ŝlosis ĝin. Mi donis la monerojn al li kaj si foriris. Notu: se oni volas helpon, ne timigu aliulojn!

Due, mia ĉefo diris al mi ke post kiam mi prilernas kelkajn pli da aferoj, mi povos labori nokte sole. Ne estos multe fari sed mi bezonos scii ĉion. Estas ekscite.

Laste, la aero-sistemo de la aŭto de mia frato devis repariĝi. Mi veterigis kun li por ke si povu rehavi sin aŭto. Post kiam mi veturigis ĉirkaŭ 20-25 minutojn, mi demandis al li kiom da tempo ĝis ni alvenos? Li respondis "nu fakte, estas iom ekster de nia urbo." Dankon, certe mi ne devis scii tion antaŭ ol ni foriris. Haha Ni alvenis, kaj li diris al mi uzi vian poŝtelefonon se mi ne certus kiel hejmiĝi. Mi ne povis ricevi interreton sed mi memoris. Unu horo poste, mi alvenis hejme, sed unue mi devis halti por aĉeti benzinon.

Tro fari en unu tago.

sudanglo (Voir le profil) 24 avril 2014 10:12:16

Hieraŭ estis la plej interesa tago de mia vivo. Unue, antaŭ ol mi eĉ enpaŝis en mian laborejon, iu viro petis monon por ke li povu uzi la buson. Mi neniam havas monerojn kun mi do mi diris al li ke mi iros havigi de mia aŭto. Tuj post kiam mi malŝlosis kaj malfermis la pordon de mia aŭto, li diris al mi ke li estis ĵus liberigita el malliberejo. Mi ektimiĝis. Mi prenis kelkajn monerojn el mia aŭto fulmrapide kaj ŝlosis ĝin. Mi donis la monerojn al li kaj li foriris. Konsilo: se iu volas helpon, tiu ne timigu aliulojn!

Due, mia ĉefo diris al mi ke lerninte pri kelkaj pliaj aferoj, mi povos labori nokte sola. Ne estos multo por fari sed mi bezonos scii ĉion. Estas ekscite.

Laste, la klimatizilo de la aŭto de mia frato devis repariĝi. Mi proponis veturigi lin por ke li povu rehavi sian aŭto. Kiam ni estis veturintaj ĉirkaŭ 20-25 minutojn, mi demandis al li kiom da tempo ankoraŭ ĝis ni alvenos? Li respondis "nu fakte, estas iom ekster nia urbo." Dankon, certe mi ne devis scii tion antaŭ ol ni foriris. Haha! Ni alvenis, kaj li diris al mi ke mi uzu mian poŝtelefonon se mi ne certus kiel hejmeniri. Mi ne povis ricevi interreton sed feliĉe mi rememoris la vojon. Unu horon poste, mi alvenis hejme, sed survoje mi devis halti por aĉeti benzinon.

Iom tro por fari en unu tago.


Ĉefa gramatika eraro - uzo de si anstataŭ li

sudanglo (Voir le profil) 24 avril 2014 11:03:21

Due, mia ĉefo diris al mi ke post kiam mi prilernas kelkajn pli da aferoj, mi povos labori nokte sole. Ne estos multe fari sed mi bezonos scii ĉion. Estas ekscite.
Jen kuŝas la tiklaĵoj.

Ĉu diri post kiam mi prilernos, aŭ post kiam mi prilernis, aŭ post kiam mi estos prilerninta.

Ĉu diri labori nokte sole, aŭ labori nokta sola.

Ĉu diri estos multe por fari, aŭ estas multo por fari.

Ankaŭ mi hezitis pri 'kelkajn pli da aferoj'.

nornen (Voir le profil) 24 avril 2014 14:50:57

sudanglo: [...] mi demandis al li kiom da tempo ankoraŭ ĝis ni alvenos? [...]
Ĉu estas kutime forlasi verbon de frazo? Mi atendus "kiom ... mankas" aŭ "kiom ... daŭros" aŭ ion similan.
Ĉu tio ĉi estas stilaĵo?

Aaron94 (Voir le profil) 26 avril 2014 04:13:20

sudanglo:Due, mia ĉefo diris al mi ke lerninte pri kelkaj pliaj aferoj, mi povos labori nokte sola.
Ĉu tiu ĉi (lerninte) ne signifas ke mi jam lernis ĝin? Ankoraŭ mi lernas sed poste, kapablos labori nokte.

Ĉu "si" nur povas aludi la subjekton?

nornen (Voir le profil) 26 avril 2014 06:31:38

Aaron94:
sudanglo:Due, mia ĉefo diris al mi ke lerninte pri kelkaj pliaj aferoj, mi povos labori nokte sola.
Ĉu tiu ĉi (lerninte) ne signifas ke mi jam lernis ĝin? Ankoraŭ mi lernas sed poste, kapablos labori nokte.

Ĉu "si" nur povas aludi la subjekton?
"lerninte" estas pasinteca relative al sia reganta verbo: ĉi tie "povos". Sekve, la frazo sen participo estus: "Mia ĉefo diris al mi, ke mi povos labori nokte, kiam mi estos lerninta pri kelkaj pliaj afero".

Jes, "si" ĉiam aludas subjekton, sed ne devige la subjekton de la ĉefa (matrica) frazo, sed la subjekton de la frazo plej proksima.

"La sinjoro ordonis al la servisto vesti sin."
= La singoro ordonis al la servisto [t vesti sin]
= La sinjoro ordonis al la servisto ke la servisto vestu sin (=la serviston mem). (Vidu http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/si/kom...)

La Esperanta "si" ja povas penetri lokajn prepoziciajn frazojn (malsame a la Angla ekzemple).

Komparu:
"Peter saw a snake next to him (=Peter)." (kaj ne "*Peter saw a snake next to himself." )
Petro vidis serpenton apud si.

(Angla ekzemplo senhonte ŝtelita de Noam Chomsky.)

Aaron94 (Voir le profil) 28 avril 2014 00:58:00

Mi kredas ke mi komprenas nun. Dankon al ĉiuj. ridulo.gif

Retour au début