Sisu juurde

25 de Aprilo

kelle poolt pt321, 25. aprill 2014

Postitused: 11

Keel: Esperanto

pt321 (Näita profiili) 25. aprill 2014 13:11.51

Al ĉiuj esperantistoj mi volas diri ke hodiaŭ Portugalo celebras 40 de demokratio.

Ni estas nun demokrata dank'al la Aprilo Milita Revolucio, sen mortintoj.

alimales (Näita profiili) 25. aprill 2014 13:25.23

pt321:Al ĉiuj esperantistoj mi volas diri ke hodiaŭ Portugalo celebras 40 de demokratio.

Ni estas nun demokrata dank'al la Aprilo Milita Revolucio, sen mortintoj.
Gratulon! Tiu revolucio ja devus esti ekzemplo por multaj landoj.

efilzeo (Näita profiili) 25. aprill 2014 14:50.18

Gratulojn. Hodiaŭ estas festo ankaŭ en Italio. Hodiaŭ Italio estis liberita el faŝismo je la fino de dua mondmilito.

pt321 (Näita profiili) 25. aprill 2014 14:50.27

En Portugalo, ankaŭ ni havis fascismo.

Altebrilas (Näita profiili) 25. aprill 2014 14:53.19

Ĉu temas pri la dianta revolucio? (en la franca, oni konas la portugalan revolucion kiel "révolution des oeillets" )

pt321 (Näita profiili) 25. aprill 2014 14:57.10

Altebrilas:Ĉu temas pri la dianta revolucio? (en la franca, oni konas la portugalan revolucion kiel "révolution des oeillets")
Tio estas un de la nomoj de la revolucio. Kiel ne estis mortoj, la militoj metis "oeillets" en la fusoloj.

nigra_rivereto (Näita profiili) 25. aprill 2014 17:53.26

Congratulações aos irmãos portugueses pelos 40 anos da Revolução dos Cravos. Boa celebração!

Gratulojn al la portugalaj gefratoj okaze de la 40-a datreveno de la Dianta Revolucio. Bonan celebradon!

pt321 (Näita profiili) 26. aprill 2014 10:02.43

nigra_rivereto:Congratulações aos irmãos portugueses pelos 40 anos da Revolução dos Cravos. Boa celebração!

Gratulojn al la portugalaj gefratoj okaze de la 40-a datreveno de la Dianta Revolucio. Bonan celebradon!
Obrigado! O Brasil também faz parte da nossa História!

Gratulon! Brazilo ankaŭ estas parto de nia historio!

Altebrilas (Näita profiili) 27. aprill 2014 20:23.05

Mi aŭdis per la radio ke la kapitanoj, kiuj faris la pacan revolucion, rifuzis partopreni al la ceremonioj de la 25a de aprilo, pro tio ke la registaro ne lasis ilin paroli antaŭ la parlamento pri tio, kion ili opinias pri la nuna situacio en sia lando...

robbkvasnak (Näita profiili) 28. aprill 2014 1:17.13

Parabems, Portugal! Gratulojn, Portugalio! Vi ne nur forigis faŝismon sed ankaŭ ties pezajn katenojn. Portugalio estas vere progresema kaj gastama lando.

Tagasi üles