
Ĉu estas Esperanto danĝera lingvo por la interesoj de kelkaj personoj aŭ landoj? Kial?
de Francisko1, 25 aprilie 2014
Contribuții/Mesaje: 11
Limbă: Esperanto
320kbps (Arată profil) 11 mai 2014, 07:51:41
Adolf Hitler sentis Esperanton minaco kaj mortigis do la gefilojn de Zamenhof, sed li estis escepte aparta strangulo. Ĉi-epoke ne ŝajnas ekzisti multaj, kiuj volus klopodi tiel perforte kontraŭ ĝi, sed la ideo pri tutmondiĝo logas polemikon kaj timon, tial mi kredas, ke se Esperanto estus pli vaste konata iuj volus labori por detrui ĝin. Sed simple diri: Esperanto ne kaŭzas nun tiom da ekscito, kiom antaŭ 70 jaroj; nek ĝi havas tiom da potenco.
Vikipedio:Anekdoto: en tiu tempo, li laboris en tomatokampo, kun polo, kiu estis hazarde esperantisto; tiu ĉi provis varbi lin, kaj demandis "ĉu vi konas Esperanton? ktp.", Ludoviko-Kristofo tuj respondis: " ho jes mi konas, ĝin inventis mia avo!" (poste li timis farinte malsingardemon kaj esti denuncota! sed ne).La situacio en tiu anekdoto neniel povus okazi en nia tempo. Tiel same, nia movado apenaŭ estas danĝero laŭ sia nuna formo.