본문으로

Ĉu estas Esperanto danĝera lingvo por la interesoj de kelkaj personoj aŭ landoj? Kial?

글쓴이: Francisko1, 2014년 4월 25일

글: 11

언어: Esperanto

Francisko1 (프로필 보기) 2014년 4월 25일 오후 3:48:48

Ĉu estas Esperanto danĝera lingvo por la interesoj de kelkaj personoj aŭ landoj? Kial?

Francisco Garcia

raffadalbo (프로필 보기) 2014년 4월 25일 오후 4:10:38

Francisko1:Ĉu estas Esperanto danĝera lingvo por la interesoj de kelkaj personoj aŭ landoj? Kial?
Esperanto celas demokration, egalecon, pacon. Ĉiuj, kiuj ne ŝatas demokration, egalecon aŭ pacon, ne povas ŝati Esperanton; plie, ili taksos Esperanton danĝera.

Inter aliaj, tiu validas por diktatoroj, sed ankaŭ (ofte) por grandaj monaj interesoj.

Dolz (프로필 보기) 2014년 4월 27일 오후 4:07:23

- ĉiaj naciismoj (lingva, teritoria, religiaj)
- la ekonomiaj interesoj de akademioj lingvaj (ĉefe angla), tradukistoj,etc
- La politikuloj :Kiom pli dividita la homoj, des pli facile oni esti kontrolita. La malsamaj lingvoj estas maniero de dividanta popolo.

maratonisto (프로필 보기) 2014년 4월 27일 오후 5:00:39

De Esperanto timas ne nur anglalingvanoj, sed ankaŭ ĉiuj landoj, kiuj volas disvastigi sian lingvon: Francio, hispanlingvaj ŝtatoj, Germanio, Rusio, eble ankaŭ Ĉinio.

efilzeo (프로필 보기) 2014년 4월 27일 오후 5:04:31

Teorie jes, praktike ne ĉar malmultaj konas ĝin.

Chielano (프로필 보기) 2014년 4월 30일 오전 5:15:27

maratonisto:De Esperanto timas ne nur anglalingvanoj, sed ankaŭ ĉiuj landoj, kiuj volas disvastigi sian lingvon: Francio, hispanlingvaj ŝtatoj, Germanio, Rusio, eble ankaŭ Ĉinio.
vi ne pravas: esperanto suficxe populara en Rusio, Cxinio, Francio. Mi interkomunikas preskaux senprobleme per gxi kun geamikoj el tiuj kaj aliaj landoj. Por enkonduki esperanton bezonas la politikan volon, kiel en Soveta Hungario. Kaj multe da mono kaj tempo. Esperanto ne estas dangxera por ordinaraj cxinoj, rusoj, germanoj, angloj, usonanoj...

bryku (프로필 보기) 2014년 4월 30일 오전 6:58:53

Chielano:

maratonisto ne skribis pri civitanoj, sed pri ŝtatoj kaj ilia politiko. Kaj maratonisto pravas.

Clarence666 (프로필 보기) 2014년 4월 30일 오후 2:45:47

Francisko1:Ĉu estas Esperanto danĝera lingvo por la interesoj de kelkaj personoj aŭ landoj? Kial?

Francisco Garcia
La UEA-laŭa Esperanta ideologio apenaŭ "danĝeras", nur mi "danĝeras" (per la ideo fine forigi la krokodilajn lingvojn). ridulo.gif

vincas (프로필 보기) 2014년 5월 3일 오전 6:32:09

raffadalbo:Esperanto celas demokration, egalecon, pacon. Ĉiuj, kiuj ne ŝatas demokration, egalecon aŭ pacon, ne povas ŝati Esperanton; plie, ili taksos Esperanton danĝera.
Nu, ekzemple, mi fojfoje preferas militon, ĉar paco ne ĉiam bonas.

Guilllem (프로필 보기) 2014년 5월 5일 오후 11:03:28

Verŝajne jes

다시 위로