Contenido

Kutima vortordo

de nornen, 25 de abril de 2014

Aportes: 3

Idioma: Esperanto

nornen (Mostrar perfil) 25 de abril de 2014 22:43:14

Evidente, la kutima vortordo en la Esperanto estas S-V-O. Sed --kiel en kelke da aliaj lingvoj-- oni devas antaŭigi ki-vortojn ĉiam, kiam tio eblas. En tiuj okazoj de ki-antaŭigado, kio okazas kun la ordo de la pliaj vortoj?

(1) Petro amas Marikon. (S-V-O)

Demandaj frazoj

(2) Kiu amas Marikon? (S-V-O)

(3a) Kiun amas Petro? (O-V-S)
(3b) (?) Kiun Petro amas? (O-S-V)

Ĉu eblas 3b? Ĉu estas kutima 3b?

Relativaj frazoj

Paralele al 3a:
(4a) (?) Mariko, kiun amas Petro (O-V-S), forlasis lin.

Paralele al 3b:
(4b) (?) Mariko, kiun Petro amas (O-S-V), forlasis lin.

Ĉu eblas 4a kaj 4b? Ĉu estas kutimaj 4a kaj 4b?

Nedirektaj demandaj frazoj

Paralele al 3a:
(5a) (?) Mi ne scias, kiun amas Petro (O-V-S).

Paralele al 3b:
(5b) (?) Mi ne scias, kiun Petro amas (O-S-V).

Ĉu eblas 5a kaj 5b? Ĉu estas kutimaj 5a kaj 5b?

HaleBopp (Mostrar perfil) 26 de abril de 2014 04:28:52

Saluton!

Ĉiuj viaj frazoj eblas. Tamen, en tiaj ekzemploj, la frazoj "b" (OSV) estas pli kutimaj ol "a" (OVS), almenaŭ por mi, franco.

Quel livre as-tu lu ? = Kiun libron vi legis? (demanda OSV)

Le gâteau que tu as mangé, était bon = La kuko, kiun vi mangis, estis bona. (relativa OSV)

Je ne sais pas ce que tu as pris. = Mi ne scias (tion), kion vi prenis. (nerekta demando OSV)

sudanglo (Mostrar perfil) 26 de abril de 2014 11:08:16

Relativaj frazoj

(4a) (?) Mariko, kiun amas Petro (O-V-S), forlasis lin.

(4b) (?) Mariko, kiun Petro amas (O-S-V), forlasis lin.

Ĉu eblas 4a kaj 4b? Ĉu estas kutimaj 4a kaj 4b?
Tiu demando estas iom tro simpla.

Rolas ankaŭ la amplekso de la subjekto.

Ekz la knabo kiun ŝi amis estas preferinda al la knabo kiun amis ŝi

Sed,
la libro, kiun tradukis ne nur Zamenhof sed ankaŭ aliaj eminentaj Esp-istoj de la frua epoko
estas preferinda al
la libro, kiun ne nur Zamenhof sed ankaŭ aliaj eminentaj Esp-istoj de la frua epoko tradukis

Volver arriba