Vai all’indice

Ĉu via lingvo ankaŭ estas frostigita?

di Jorn644, 26 aprile 2014

Messaggi: 25

Lingua: Esperanto

lagtendisto (Mostra il profilo) 01 maggio 2014 22:56:18

novatago:Sufiĉe klare, kiu estas subjekto kaj kiu estas komplemento en ambaŭ frazoj, sen ne Esperantaj aĵoj.
En ordo. Eble pli taŭgas tiel?

Vikipedio

'Sur la pakaĵo, en literoj de la angla, ili presis la vorton 'CARE', kio estas germanceca, fonetika parolite la KÄHR. Anstaŭ ili false elparolas la anglan vorton CARE germanceca, fonetika parolite al KAH~RE'

Puuh! Tre malfacila al mi.

novatago (Mostra il profilo) 01 maggio 2014 23:10:47

spreecamper:Vikipedio

'Sur la pakaĵo, en literoj de la angla, ili presis la vorton 'CARE', kio estas germanceca, fonetika parolite la KÄHR. Anstaŭ ili false elparolas la anglan vorton CARE germanceca, fonetika parolite al KAH~RE'

Puuh! Tre malfacila al mi.
Ŝajne ja estas tre malfacila ĉar la kvanto de tajperaroj estas granda por tiel malgranda teksto. Facila aŭ malfacila, mi simple pruvis al vi ke vi elektis senbezone uzi neesperantaĵon. Nun, vi volas moki per troigo. Troigo pruvas nenion.

Ĝis, Novatago.

lagtendisto (Mostra il profilo) 01 maggio 2014 23:22:25

novatago:Facila aŭ malfacila, mi simple pruvis al vi ke vi elektis senbezone uzi neesperantaĵon. Nun, vi volas moki per troigo. Troigo pruvas nenion.
Do, en ordo. Ĝis vi menciis, mi ne sciis, ke mi volis 'moki per troigo'.

Mi miras pri via respondo. Estas fremdige (befremdlich) al mi, kiel vi respondis.

novatago (Mostra il profilo) 01 maggio 2014 23:27:34

spreecamper:
novatago:Facila aŭ malfacila, mi simple pruvis al vi ke vi elektis senbezone uzi neesperantaĵon. Nun, vi volas moki per troigo. Troigo pruvas nenion.
Do, en ordo. Ĝis vi menciis, mi ne sciis, ke mi volis 'moki per troigo'.

Mi miras pri via respondo. Estas fremdige (befremdlich) al mi, kiel vi respondis.
Nu, eble mia ironidetektilo erare avertis min.

Ĝis, Novatago.

nornen (Mostra il profilo) 02 maggio 2014 01:44:57

novatago:Tamen en Ameriko, kvankam mi ne havas ĉeestan objektivan vidpunkton, mi sentas ke en multaj landoj akceptas ĉian anglan vorton kaj oftege ili tradukas esprimojn tute laŭvorte. Mi ne povas diri kiel grava estas la afero, tamen multaj, verŝajne mallegemaj junuloj, tradukas per interretaj tradukiloj kaj ilia ĝustigo estas bedaŭrinda se ĝi okazas (hispanaj adoleskantoj ankaŭ fojfoje agas tiel). Tamen, eĉ en profesiaj tradukoj mi trovis laŭvortaj tradukoj kiuj tute ne sencas (almenaŭ en Hispanio). Tie la ĵurnalistoj ŝatas multe pli ol en Hispanio pensigi ke ili scipovas la anglan kaj ĵetas senzorge anglajn vortojn ĉie.
Interesa konjektaĵo. Se vi diras ke vi ne havas objektivan vidpunkton, kial vi fiparolas pri aliaj?

Kial parolas vi pri mallegemaj junuloj de landoj, kie por multaj infanoj transvivi la infanecon estas bonŝanco, kaj povi frekventi lernejon estas privilegio?
Sendube en multaj Amerikaj landoj, la instruado-sistemo estas malbonega. Kaj mi ĝojas ke vi rekonas tion. Nun, eksciinte tiun malfavoraĵon, kion vi faros por plibonigi ĝin? Se vi opinias ke ĝia plibonigado ne estas via afero, kial vi plendas?

Aŭ por uzi anglismon: Judge not lest ye be judged.

novatago (Mostra il profilo) 02 maggio 2014 10:17:39

nornen:
Interesa konjektaĵo. Se vi diras ke vi ne havas objektivan vidpunkton, kial vi fiparolas pri aliaj?

Kial parolas vi pri mallegemaj junuloj de landoj, kie por multaj infanoj transvivi la infanecon estas bonŝanco, kaj povi frekventi lernejon estas privilegio?
Sendube en multaj Amerikaj landoj, la instruado-sistemo estas malbonega. Kaj mi ĝojas ke vi rekonas tion. Nun, eksciinte tiun malfavoraĵon, kion vi faros por plibonigi ĝin? Se vi opinias ke ĝia plibonigado ne estas via afero, kial vi plendas?
Vi miskomprenis min. Mi nur parolis pri afero, ne pri la kialoj, kiuj originas tiun aferon. Ĉiel se mi estus parolinta pri tiuj kialoj, vi verŝajne ankoraŭ estus dirinta similan kritikon al mi: “pardonu ilin pro ne esti riĉaj” aŭ simila stultaĵo, kiu ne rilatas al tio, kion mi celis ekspliki.

Per tiu “mallegemaj” mi celis juĝi neniun. Kaj fakte mi celis juĝi neniun per mia mesaĝo. Mi ja ne opiniis pri profisiaj tradukistoj kaj ĵurnalistoj, mi nur parolis pri la afero.

Cetere, vi juĝas min sen koni min, nek miajn agojn ekster Lernu. Kaj aliflanke mi ne havas devigon ekspliki vin pri ĉu mi helpas/is/os personojn.

Ĝis, Novatago.

Jorn644 (Mostra il profilo) 02 maggio 2014 16:04:21

Dankon por la respondoj. Estas bone legi ke mi ne estas sola bedaŭrante la frostiĝon de sia propra lingvo. Mi ŝatas scii kiel vi respondas la sekvajn demandojn:

1) Ĉu vi opinias ke via lingvo bezonas proprajn tradukojn por la vortoj "email", "computer" kaj "browser"? Kial jes aŭ ne? Se jes, kiujn vortojn havas via lingvo?

2) Ĉu esperanto bezonas proprajn tradukojn por "email" kaj "computer" kaj "browser"? Kial jes aŭ ne?

Mi ŝategas la purecon de la lingvo esperanto. Ĉiuj novaj vortoj devas sin adapti al la esperanta skribmaniero, elparolo kaj gramatiko. Tial, laŭ mi, esperanto estas riĉega lingvo. Esperanto povas alproprigi ĉiajn vortojn sen malgajni siajn proprajn ecojn.

novatago (Mostra il profilo) 02 maggio 2014 16:46:21

Jorn644:2) Ĉu esperanto bezonas proprajn tradukojn por "email" kaj "computer" kaj "browser"? Kial jes aŭ ne?
Ĝi ja havas tiujn tradukojn: Retpoŝto, komputilo kaj retumilo.

Jorn644:1) Ĉu vi opinias ke via lingvo bezonas proprajn tradukojn por la vortoj "email", "computer" kaj "browser"? Kial jes aŭ ne? Se jes, kiujn vortojn havas via lingvo?
En Hispanio ekzistas tradukojn por ĉiuj el ili, sed oni devas klarigi ion.

Retpoŝto = Correo electrónico. Ofte simple correo.
Komputilo = Ordenador. Oni devas klarigi ke oni prenis ĝin el la franca ordinateur. Tamen, ĝi ja estas traduko.
Retumilo = Navegador. Tamen, mi pensas ke plej ofte oni uzas iun ajn el la nomoj de la plej uzataj retumiloj: Firefox, Internet explorer, ambaŭ anglaj vortoj.

Estas malfacile diri objektivan kialon pri kial oni ne devus preni ĉian eksterlandan vorton se oni parolas pri (niajn) jam delonge “malpurigitaj” lingvoj. Tamen, mi ja pensas ke tiuj, kiuj ofte faras tion havas grandan senscion pri sia lingvo kaj volas kaŝi tiun senscion malantaŭ mojeseco, modoj, memorigo pri ŝajna profesia sukceso eksterlande aŭ pruvo de multekosta eksterlanda edukado, kio verdire nur montras stulteco.

Bona kialo por uzi taŭgajn tradukojn estas helpi maljunulojn per tia mallarĝigo de distancoj inter generacioj. Ĉiel ajn, laŭ mi, sen bezoni fali en naciismo, estas bona afero konsciiĝi ke la angla estar nur alia lingvo, samvalora al aliaj kaj ke ĝi ne havas ion pli specialan ol la aliaj, kaj ol tio, kion havis multaj aliaj lingvoj de la mondo, kiuj sukcesis elstarigi pro politikaj, artaj aŭ scienciaj (tio samtempe aŭ unuope) kialoj.

Ĝis, Novatago.

nornen (Mostra il profilo) 02 maggio 2014 16:53:32

novatago:aŭ simila stultaĵo, kiu ne rilatas al tio, kion mi celis ekspliki.
Do, pardonu la stultaĵojn kiujn mi skribis. Sed mi preferas stultaĵojn antaŭ senbazajn arogantaĵon plenaj de falaciaj. Mi fakte ne scias kial mi respondis al via afiŝo (mi pripensis ĝin tagojn), precipe leginte viajn arogantajn afiŝojn en aliaj fadenoj. La eraro estis mia sendube.
Mi nur parolis pri afero, ne pri la kialoj
Precise. Kaj vi afero temas pri la mallegemeco de aliaj grupoj de personoj, pri kiuj vi evidente havas tre svagan scion.

Se oni ne havas sicon pri tio, pri kio oni skribas, kial oni skribu pri tio?
Kaj aliflanke mi ne havas devigon ekspliki vin pri ĉu mi helpas/is/os personojn.
Evidente kaj anticipite. Neniu havas neniun devigon respondi ion, mi nur demandis kaj estas via decido ĉu vi volas respondi ĉu vi volas silenti.

nornen (Mostra il profilo) 02 maggio 2014 16:57:55

Jorn644:1) Ĉu vi opinias ke via lingvo bezonas proprajn tradukojn por la vortoj "email", "computer" kaj "browser"? Kial jes aŭ ne? Se jes, kiujn vortojn havas via lingvo?
En mia lingvo, la unua estus "correo (electrónico)" ("poŝtaĵo" ) kiel jam menciis novatago, la dua estus "computadora" (laŭvorte "(maŝino) komputanta" ), kaj la tria "navegador" ("navigaciilo" ) kiel jam dirite.

Tre ofte oni uzas "compu" anstataŭ "computadora".

Torna all’inizio