Přejít k obsahu

Ĉu via lingvo ankaŭ estas frostigita?

od uživatele Jorn644 ze dne 26. dubna 2014

Příspěvky: 25

Jazyk: Esperanto

Fenris_kcf (Ukázat profil) 2. května 2014 17:36:17

Jorn644:1) Ĉu vi opinias ke via lingvo bezonas proprajn tradukojn por la vortoj "email", "computer" kaj "browser"? Kial jes aŭ ne? Se jes, kiujn vortojn havas via lingvo?
Jes, la Germana havu tiujn vortojn, sed bedaŭrinde nur "Rechner" kiel traduko por "computer" ekzistas kaj eĉ tiu nur estas uzata de malmultaj personoj (mi supozas ~25%). "E-Mail" kaj "Browser" ne havas establitan tradukon. Mi pensas ke oni povas uzi "Netzpost" ("ret-poŝto" ) por "E-Mail", sed mi ne havas bonan tradukon por "Browser"; eble "Netzleser" ("ret-legilo" ) simila al la Norwega "nettleser". La Islanda vorto estas "vafri".

Leandro_rj (Ukázat profil) 2. května 2014 20:05:45

novatago:
Jorn644:2) Ĉu esperanto bezonas proprajn tradukojn por "email" kaj "computer" kaj "browser"? Kial jes aŭ ne?
Ĝi ja havas tiujn tradukojn: Retpoŝto, komputilo kaj retumilo.

Jorn644:1) Ĉu vi opinias ke via lingvo bezonas proprajn tradukojn por la vortoj "email", "computer" kaj "browser"? Kial jes aŭ ne? Se jes, kiujn vortojn havas via lingvo?
En Hispanio ekzistas tradukojn por ĉiuj el ili, sed oni devas klarigi ion.

Retpoŝto = Correo electrónico. Ofte simple correo.
Komputilo = Ordenador. Oni devas klarigi ke oni prenis ĝin el la franca ordinateur. Tamen, ĝi ja estas traduko.
Retumilo = Navegador. Tamen, mi pensas ke plej ofte oni uzas iun ajn el la nomoj de la plej uzataj retumiloj: Firefox, Internet explorer, ambaŭ anglaj vortoj.

Estas malfacile diri objektivan kialon pri kial oni ne devus preni ĉian eksterlandan vorton se oni parolas pri (niajn) jam delonge “malpurigitaj” lingvoj. Tamen, mi ja pensas ke tiuj, kiuj ofte faras tion havas grandan senscion pri sia lingvo kaj volas kaŝi tiun senscion malantaŭ mojeseco, modoj, memorigo pri ŝajna profesia sukceso eksterlande aŭ pruvo de multekosta eksterlanda edukado, kio verdire nur montras stulteco.

Bona kialo por uzi taŭgajn tradukojn estas helpi maljunulojn per tia mallarĝigo de distancoj inter generacioj. Ĉiel ajn, laŭ mi, sen bezoni fali en naciismo, estas bona afero konsciiĝi ke la angla estar nur alia lingvo, samvalora al aliaj kaj ke ĝi ne havas ion pli specialan ol la aliaj, kaj ol tio, kion havis multaj aliaj lingvoj de la mondo, kiuj sukcesis elstarigi pro politikaj, artaj aŭ scienciaj (tio samtempe aŭ unuope) kialoj.

Ĝis, Novatago.
Repoŝto, retumilo kaj komputilo en la portugala: Correio eletrônico (sed la plejmulto diras e-mail), computador e navegador.

Kaj mi ne diras mouse-on, mi diras ratinho (rateto) malgraŭ tio ke la plejmulto tie ĉi diras mouse.

Jorn644 (Ukázat profil) 4. května 2014 10:52:34

Mi scias ke esperanto havas proprajn tradukojn por computer (komputilo), email (respoŝto) kaj browser (retumilo). Sed mia demando estas: "Kial bezonas esperanto proprajn tradukojn por tiuj vortoj". Ĉu ne estas pli internacie uzi la anglajn vortojn?

Mi alkutemiĝis al la fakto ke nederlandanoj opinias ke la nederlanda estas malinda lingvo kiu devas kopii litere ĉiujn novajn anglajn vortojn.

Tial mi ŝatas scii kial vi opinias ke esperanto (aŭ iu ajn lingvo) bezonas proprajn tradukojn por internacie konataj anglaj vortoj.

Terurĉjo (Ukázat profil) 4. května 2014 11:20:56

la ĉefa ideo de L.Zamenhof estis havi kiel eble malpli da radikoj, el kiuj oni povas konstrui novajn kunmetaĵojn, ĉu ne?

sano-sana-sani-sanulo-malsana-malsaniĝi-resanigi-malsanulejo kaj t.p.

do, se rimedoj de Esperanto permesas konstrui novan vorton sen uzi internacian, do, kial ĝin ne konstrui? des pli, ke multaj lingvoj tute ne uzas t.n. internaciajn vortojn.

kion diros niaj japanaj, ĉinaj kaj koreiaj samideanoj?

mi, ekzemple, ne ŝatas la vorton retumilo. kia estas la ĉefa funkcio de browser? laŭ mi serĉi retpaĝarojn. al mi pli plaĉas "retserĉilo".

novatago (Ukázat profil) 5. května 2014 10:03:02

Terurĉjo:mi, ekzemple, ne ŝatas la vorton retumilo. kia estas la ĉefa funkcio de browser? laŭ mi serĉi retpaĝarojn. al mi pli plaĉas "retserĉilo".
Fakte la ĉefa funkcio de retumilo estas montri retpaĝojn ne serĉi ilin, ĉar kiam oni inventis la Tut-teran teksaĵon (WWW) ne ekzistis serĉiloj kaj se oni ne sciis la retadreson de iu retejo, oni ne povis ekretumi. Por mi retumilo estas bona vorto laŭ priskribo de kio oni faras kutime en interreto: umi.

Ĝis, Novatago.

Zpět na začátek