본문으로

Ĉu via lingvo ankaŭ estas frostigita?

글쓴이: Jorn644, 2014년 4월 26일

글: 25

언어: Esperanto

Jorn644 (프로필 보기) 2014년 4월 26일 오전 8:05:49

Saluton samlingvanoj,

Mia propra lingvo, la nederlanda, pli kaj pli frostiĝas. La parolantoj de mia lingvo preskaŭ tute ĉesis krei novajn vortojn. La angla lingvo (kiun mi certe ne malŝatas) preskaŭ etas sankta lingvo en nederlando. En lernejoj, universitatoj, kantoroj, vendejoj kaj la televidilo ĝi estas pli kaj pli uzata.

Kompreneble estas utile se oni parolas bone la anglan, ĉar ĝi estas la plej uzata internacia lingvo hodiaŭ, sed ĝi kaŭzas la jenan:

Oni opinias ke estas pli facile kaj saĝe kopii novajn anglajn vortojn al la nederlanda sen traduki ilin. Se ni farus la sama kun esperanto, la esperanta lingvo aspektus jene:

"Mi ŝatas cranberry-ojn, sed tiuj fruktoj ĉiam estas enpakita en plastic containers. Mia computer havas browser-on. Per tiu mi trovis website-on pri recycling. Mi legis ke mia urbo recycle-as plastic-on."

Kiam mi elpensas novajn nederlandajn tradukojn por anglaj vortoj, aliaj nederlandaj parolantoj preskaŭ ĉiam opinias ke la novaj tradukoj estas netaŭgaj, ĉar la angla lingvo simple estas pli moderna kaj bela.

En la nederlanda oni ne ŝatas uzi proprajn tradukojn por "email" (retposto), "computer" (komputilo), "cranberry" (oksikoko) kaj miloj da aliaj anglaj vortoj. Oni preferas aliigi la nederlanda lingvo al miksaĵo de la nederlanda kaj la angla.

Mi ŝatas scii kiel vi (kaj viaj samlingvanoj) uzas vian propran lingvon. Ĉu vi preferas traduki novajn anglajn vortojn en vian propran lingvon aŭ ĉu vi preferas uzi netradukitajn anglajn vortojn?

novatago (프로필 보기) 2014년 4월 26일 오전 8:42:18

En la hispana la afero estas malsimpla ĉar tio dependas de kiu lando ni parolas. Ekzemple, en Hispanio, eĉ se multaj, ĉefe ĵurnalistoj, preferas uzi anglaĵojn, oni uzas kaj ne malakceptas la hispanajn tradukojn, almenaŭ plej ofte.

Tamen en Ameriko, kvankam mi ne havas ĉeestan objektivan vidpunkton, mi sentas ke en multaj landoj akceptas ĉian anglan vorton kaj oftege ili tradukas esprimojn tute laŭvorte. Mi ne povas diri kiel grava estas la afero, tamen multaj, verŝajne mallegemaj junuloj, tradukas per interretaj tradukiloj kaj ilia ĝustigo estas bedaŭrinda se ĝi okazas (hispanaj adoleskantoj ankaŭ fojfoje agas tiel). Tamen, eĉ en profesiaj tradukoj mi trovis laŭvortaj tradukoj kiuj tute ne sencas (almenaŭ en Hispanio). Tie la ĵurnalistoj ŝatas multe pli ol en Hispanio pensigi ke ili scipovas la anglan kaj ĵetas senzorge anglajn vortojn ĉie.

Jorn644:aliaj nederlandaj parolantoj preskaŭ ĉiam opinias ke la novaj tradukoj estas netaŭgaj, ĉar la angla lingvo simple estas pli moderna kaj bela.
Tiu opinio estas ofta inter adoleskantoj en Hispanio sed kutime, almenaŭ ĝis nun, post kelkaj jaroj ili komprenas ke la mondo estas ion pli ol la angla kaj Usono. Tamen kelkaj personoj, kiuj trapasis universitato nekompreneble blindiĝis kaj tiuj pensas ke ne estas alia inda lingvo ol la angla.

Ĝis, Novatago.

efilzeo (프로필 보기) 2014년 4월 26일 오전 9:14:37

Jes, tio okazas ankaŭ ĉi tie, sed mi supozas ke ĝi okazas malplie ol ĉe vi, ĉar ĉi tie preskaŭ neniu fakte parolas la anglan.

Pro tio motivo mi kvazaŭ malamas la anglan, politike. Estas malbelega aŭdi anglan vorton en itala parolado, kiel havi iom da roko muziko dum klasika koncerto. Mi ĉiam respondas dirante la italan version de tiu vorto, sed mi fakte povas nenion kontraŭ ĉi tiu fenomeno. La plejparto de la uloj uzas anglajn vortojn ĉar ili kredas ke tio estas mojosa, ke tio igas ilin aspekti modernajn kaj internaciajn, sed mi pensas ke ili aspektas stultaj kaj provincaj.

Tiu estis la ekzakta kialo pro kio mi eklernis Esperanton.

morfran (프로필 보기) 2014년 4월 26일 오후 10:11:15

Kiam ajn unu lando importas iun manĝaĵon, teknologion, teknikon, aŭ stilon de literaturo, filmo, aŭ vivado — aŭ kion ajn — de alia lando, la unua ofte prenas la terminaron de la dua netradukita, almenaŭ komence.

La angla mem ne malsamas: ĝia terminaro klasikmuzika estas plejparte itala kaj franca, ĝia terminaroj karatea kaj mangaa estas japanaj, ĝiaj nomoj por manĝaĵoj estas tiel heterogenaj kiel la manĝaĵoj mem. Krom kerno de vortoj anglosaksaj, la plejparto de la angla venas de aliaj lingvoj, partikulare de la franca. Multaj anglaparolantoj fieras pri la riĉeco de sia lingvo, tamen tiu riĉeco ofte igas la anglan malfacile literumebla.

Oni ankaŭ memoru, ke multaj lingvoj jam multege prenis de aliaj lingvoj delonge antaŭ ili komencis preni de la angla. La franca prenis multe de la germana kaj de la kelta. Ankaŭ la itala kaj la hispana prenis de la germana, kaj krome la hispana multe prenis de la araba. Jen parte kiel la latinidoj iĝis lingvoj apartaj.

Kio min surprizas, aliflanke, estas kiam neanglaparolantoj uzas vorton anglan kie vorto indiĝena supozeble jam ekzistas, precipe “sexy” kaj “hot”, kiujn mi ofte vidas netradukitaj en magazinoj hispanaj, italaj, francaj, kaj rusaj.

robbkvasnak (프로필 보기) 2014년 4월 27일 오전 3:32:19

La problemo de "pruntepreno" de vortoj el aliaj lingvoj estas ke oni ofte ne tute korekte komprenas tiujn vortojn. Mi nun studas kuirarton kaj la klasĉambra lingvo estas ĉefe la usona (angla). Kvazaŭ 80% de la fakesprimoj en kuirarto venas el la franca sed eĉ miaj instruistoj miskomprenetas ilin.

Ekzemple oni uzas la francan vorton "blanchir" (blankigi). En la franca kuirarto oni celas "brogi" aŭ "bolmalkrudigi" (traduko laŭ franca-Esperanto vortaro verkita de francoj). Sed miaj instruistoj nun uzas "blanchir" por "ĝenerale malkrudigi" - eĉ por "ekfriti" aŭ "ekbaki"! Oni uzas la italan esprimon "scampi" ne por salikokoj sed por "friti en olivoleo kun ajlo" kaj kiam ili parolas pri saŭerkraŭto ili komprenas la germanan vorton "Sauer" ne kiel fermentitan sed kiel acida (kiel citrono). Do por ili "saŭerkraŭto" estas acida dum kimĉio ne!

Krom tio la usonaj lernantoj ofte ne komprenas vere la vortojn kiojn ili devas lerni (parkere) por sukcesi en ekzemeno. Ili nur ripetas la vortojn en konteksto. Ĝenerale la anglaparolantoj ofte ne tuj vidas la konekton inter substantivoj kaj rilataj adjektivoj aŭ verboj. Ekzemple konatulino diris antaŭ nelonge al mi: I am going for depilation of my hair. Mmmm, kion alian oni povus forigi ĉe depilation se ne harojn? Alia amiko diris ke li vidis "opthomologist for my eyes" (do oftomologon por siaj okuloj - ja ankaŭ en Esperanto tiuj du vortoj ne ŝajnas esti rilataj - okulkuracisto kiel en la germana, do Augenarzt, estas pli trafa). Eble la oftomologo kiun li vizitis ankaŭ kuracas dentojn, mi ne scias - multaj homoj ĉe ni havas du postenojn.

En Germanio oni diris al mi ke oni metus la skiilojn en "Skiboy" - sed ne estis knabo - estis tenilo. Ĉe ni oni neniam dirus "ski boy" por "ski rack" (portilo). Iu germano parolis pri io "pink" (do rozkolora) sed temis pli pri io brilruĝa. Oni diri al mi ke mi povus peti "cocktail" de la "barman" - sed temis pri aperativo franca (angle "aperatif") de la bufedisto (bar keeper). La germanoj konfundas "boiler" kun "hot water heater", "broiler" kun "roasting chicken" ("to broil" en la usona signifas "uzi desupran kradrostilon [broiler, en la angla"] kaj multe pli. Plej verŝajne ankaŭ nederlandanoj, italoj kaj hispanoj foje uzas anglismojn por misa koncepto.

Bela flanko de Esperanto estas ke denaskaj parolantoj povas kontroli la tradukitajn vortojn rekte.

novatago (프로필 보기) 2014년 4월 27일 오전 9:17:30

robbkvasnak:Plej verŝajne ankaŭ nederlandanoj, italoj kaj hispanoj foje uzas anglismojn por misa koncepto.
Mi ne memoras nun ĝuste pri tiu afero, sed ja okazas io duonamuza. En Hispanio, foje serioze, foje ŝerce, oni fuŝe kunigas hispanajn radikojn kun la angla sufikso -ing.

Tiel por hispanoj, la vorto pontosaltado (bridge jumping) estas puenting. Tio en Hispanio havas tiun nomon, nek angla vorto, nek tuthispana vorto. Aparte, jam ŝerce (eĉ se tio eble ankaŭ ekzistas en la angla, ja ne venas el tie) oni havas la vorton “sofing”, kio signifas umadi sur kanapo aŭ kanapumado, celante diri ke oni kutime (aŭ en specifaj tagoj) ne sportas, krom eble per spektado de televido elkanape.

Ĝis, Novatago.

Fenris_kcf (프로필 보기) 2014년 5월 1일 오후 9:03:29

Jes, Jorn, ankaŭ mia lingvo (la Germana) estas en tia situacio. Multaj uloj ne zorgas pri lingvo-flegado; anstataŭ ili prenadas vortojn el la Angla kaj kredas, ke ili estas mojosa, se ili uzas tiujn. Sed multaj studoj montris ke tre granda parto de Germanoj ne scipovas la Anglan sufiĉe bone por vere kompreni la verbad-mesaĝojn kaj aliajn prenitajn vortojn. Ekzemple multaj maljunuloj ne scias, kion "SALE" en vendej-fenestro signifas. Ofte ili eĉ ne scias, ke tiu estas Angla vorto…

Mi deziras, ke ni estus pli kiel la Islandanoj, kiuj vere prizorgas ilian lingvon, sed bedaŭrinde ni ŝajne ne komprenas, ke lingvo estas grava parto de estaĵo. Mi iĝas plorema, se mi pensas pri la estonteco de la Germana lingvo.

lagtendisto (프로필 보기) 2014년 5월 1일 오후 9:24:39

Fenris_kcf:Ofte ili eĉ ne scias, ke tiu estas Angla vorto
Ĉiam estis amuza aŭdinte miaj geavoj parolante la vorton 'Kah~re Packet' ('care; pakaĵo) de usono. Kial ili ne presis na 'Care (Kähr)' ĉe la pakaĵo? okulumo.gif

Fenris_kcf:Mi deziras, ke ni estus pli kiel la Islandanoj, kiuj vere prizorgas ilian lingvon, sed bedaŭrinde ni ŝajne ne komprenas, ke lingvo estas grava parto de estaĵo.
Mi legis, ankaŭ en Litovio oni tre forta prizorgas litovian lingvon.

Fenris_kcf:Mi iĝas plorema, se mi pensas pri la estonteco de la Germana lingvo.
Mi ankaŭ. Verŝajne germana lingvo nur povas postvivi ene de iu de ĝermana dialekto/pontlingvo.

robbkvasnak (프로필 보기) 2014년 5월 1일 오후 9:59:02

Bedaŭrinde la historia de la germana lingvo estis disformata de la naziistoj kiuj diris ke ili volis pure ĝermanan germanan lingvon. Do en la germanlingvaj landoj tiu ideo mise estas kunfundita kun ekstremdekstraj ideoj. En Turkio, male, la progresemaj turkoj volas pli "turkan" lingvon kaj ili preferas pure praturkajn radikojn. Iel oni devas liberigi la koncepton de pli germanradika lingvaĵo de la politikaj misfaroj de la naziistoj.

En la angla, oni kunfandas la ideojn de praanglaj (do ankaŭ ĝermanaj) vortoj kun poksciado kaj basa socia statuso. Latinidaj kaj malnovgrekidaj vortoj ŝajnas esti pli "akademiaj" kaj pli "nobelaj".

Feliĉaj la islandanoj! Ili ne ŝajnas havis tiun politikan konfuzon.

novatago (프로필 보기) 2014년 5월 1일 오후 10:29:13

spreecamper:Kial ili ne presis na 'Care (Kähr)' …
Ili presis “Care”.
Ilin presis “Care”.

Sufiĉe klare, kiu estas subjekto kaj kiu estas komplemento en ambaŭ frazoj, sen ne Esperantaj aĵoj.

Alidirite, se ne eblas meti non al komplemento kaj la subjekto estas pronomo (mi, vi…, iu, ĉio,…) oni ne bezonas non en la komplmento, ĉar ja evidentas ke la pronomo estas la subjekto.

Krom tio, mi ne vidas malsamon rilate al uzi simple -on:

Ili presis “Care”-on.

Eĉ elparole, same bela kaj malbela. Nu, mi ja vidas gravan malsamon: -on estas Esperanta.

Alia eblo pli bona kaj klariga: Ili presis la vorton “Care”.

Ĝis, Novatago.

다시 위로