前往目錄

2a elsendo de Legu, aŭdu, vivu & 1a Esperantaĵo ĉe Patreon

貼文者: Eltwish, 2014年4月26日

訊息: 1

語言: Esperanto

Eltwish (顯示個人資料) 2014年4月26日下午8:59:05

Saluton! Mi volas danki ĉiujn el vi kiuj instigis kaj kuraĝigis min daŭre krei mian retserion Legu, aŭdu, vivu. Do jen la 2a epizodo!

Legu, aŭdu, vivu - Ep. 2

Ĝi estas sufiĉe longa, do eble vi volos vidi ĝin jen parte jen parte...
En tiu ĉi, prezentas la brilan prozon de Ewa Grochowska (kun muziko), pensojn pri "Esperanto-kulturo" (kun eseo de Humphrey Tonkin), kaj scenon el la amuza libro "Kredu min, sinjorino" (kun lipharoj).

Krome, ĉar mankas al mi la rimedoj plene daŭrigi tiun laboron, mi kreis ankaŭ kampanjon ĉe Patreon, kiu estas retejo por faciligi subtenadon. Se vi konas iun aŭ iun organizon, kiu eble kapablus helpi min, bonvolu sciigi ilin! Ĉe la paĝo mi ankaŭ parolas iomete pri kial Esperanto kaj ĝia literaturo interesas min.

Patreon - Legu, aŭdu, vivu

Dankon pro via intereso!

回到上端