前往目錄

Edward Stachura

貼文者: Balbutanto, 2014年4月30日

訊息: 2

語言: Polski

Balbutanto (顯示個人資料) 2014年4月30日下午4:13:00

Saluton!

Antaŭ ĉio, pardonu min ne skribi al vi en la pola. Vi povas respondi rekte al mi per retmesaĝo, se vi deziras. Mi provas esperantigi poemon de Stachura, sed laboras el angla versio. Ĉu mia traduko ŝajnas sufiĉe fidela, aŭ ĉu mi tro eraris?

Dankon al ĉiuj!

Próba wniebowstąpienia

Przyjdź do mnie jawnogrzesznico
będę cię rozdzierał powoli
na wszelkie nadzieje kolorów i zespolenie

może zakwitniesz nad ranem
piekną duszą słonecznika

Ĉielira provo

Venu al mi ĉiesulino
mi lante disŝiros cin
en ĉiujn koloresperojn kaj ekkuniĝojn

eble vi disfloros je la tagiĝo
kiel la belega animo de sunfloro

michaleo (顯示個人資料) 2014年4月30日下午11:02:14

Via traduko estas proksima al la originalo. Mi povas skribi pli laŭvortan tradukon kaj se vi volus, vi povas ŝanĝi vian version.

Provo de ĉieliro


Venu al mi malkaŝpekantino (tio easta arkaika vorto kaj fakte signifas ĉiesulinon)
mi cin estos disŝiranta lante
en ĉiujn esperojn de koloroj kaj kuniĝon

eble vi disfloros je tagiĝo
kiel belega animo de sunfloro

回到上端