Ĉu: La policio - 'via amiko kaj helpanto'?
de lagtendisto, 2014-majo-01
Mesaĝoj: 22
Lingvo: Esperanto
lagtendisto (Montri la profilon) 2014-majo-01 17:45:08
multe pardonu min, sed jes, retemas Ukraino.
Mi legis raporton, tie oni mencias la rolon de policio en socio.
newyorker.com
'...Many people in the West respect the police as an institution, but it’s different here, ...' | '...Multaj civitanoj en okzidentaj landoj respektas la policion kia (civitano-amika) institucio, sed estas diferenca ĉi-tie (en ukraino)...'
'...Lutsenko said. “In Ukraine, ninety-five per cent of the criminals are police.' | '...Lutsenko diras. 'En ukraino, 95% de krimantoj estas policistoj...'
'...The men who kidnapped and interrogated us were police...' | '...Uloj, kiuj kontraŭvola forprenis nin, tiuj estas policistoj...'
'...So the essence of the revolution is against criminals—not just against Yanukovych or oligarchs or corruption but corrupt police...' | '...Do, la bazo de revoluzio estas kontraŭ krimistoj, ne nur kontraŭ Janukoviĉ aŭ 'Oligarch-oj' aŭ korupteco, plej diferenca, estas kontraŭ la (nuntempa, leĝa) policio...'.
Estas tre interesa, cŭ vi staras al policio en via lando. Persona, mi penas, ke nekorupta policio estas tre grava bazo de demokratio.
Amike,
Mustelvulpo (Montri la profilon) 2014-majo-02 20:48:55
nornen (Montri la profilon) 2014-majo-03 02:21:34
Do: Ne.
Clarence666 (Montri la profilon) 2014-majo-03 17:45:16
Jura afrero: polico = ŝtata terororganizaĵo, bedaŭrinde. En ĉiuj ŝtatoj, la polico helpas nur al la veraj krimuloj: ŝtelistegoj (=riĉuloj), krimuloj kontraŭ la medio, drogaĉfabrikistoj, ...
Iam mi vidis tekston "POLICIA = MIERDA". La lingvo aĉas, sed la mesaĝo veras
lagtendisto (Montri la profilon) 2014-majo-03 19:13:45
nornen:Kiam unuafoje mi sola veturigis la aŭton de mia patro, li diris al mi: "Se la polico volas haltigi vin, akcelu! Estas pli bone ke ili pafas la dorsflankon de la aŭto, ol ke vi haltas, ĉar vi neniam povas scii kion ili faros al vi."Mi ne povas imagi, ke okazus tion en germanio. Ankaŭ mi ne volus vivi en regiono, kie tio povus okazi. Do, en via lando oni daŭre vivas en danĝero de mortigo? Se ne polico*, kiu tiam garantius la publikan leĝon kaj ordon?
*Dankon, Clarence666. Mi mistajpis.
lagtendisto (Montri la profilon) 2014-majo-04 00:37:48
Mustelvulpo:Por iuj minoritatoj loĝantoj en la grandaj urboj, ili estas kvazaŭ okupanta armeo.Sed la polico estas unu de plej rekta 'reprezantaĵo' de ŝtato. Kiel oni povas senti kia ŝtatcivitano, se oni sentas, ke polico estas kia 'kvazaŭ okupanta armeo'? Oni devus nei sin por esti civitano de xyz ŝtato. Oni devus fordoni sian civitancecon por klarigi sia identeco, ĉu ne? Mi ne komprenas.
Do, eble tiel: 'En ordo, mi estas civitano de ŝtato xyz. Sed mi ne estas fiera pri tion. La ŝtato ne plej taŭga agas laŭ mia bezonoj.' Sed kia civitano regula oni rajtas baloti kiel por ŝanĝu la socion, cŭ ne?
dobri (Montri la profilon) 2014-majo-04 15:33:30
Ekzemple hieraŭ aperis inter krimnovaĵoj: Ebria ŝoforo rifuzis halti al polica instigo. Li per sia aŭto forĵetis la haltigantan policistinon tiamaniere, ke ŝi mortis. Laŭ mia opinio en simila okazo la policistoj pafu post la aŭto kaj eble ili ankaŭ trafu la ŝoforon.
nornen (Montri la profilon) 2014-majo-04 18:59:18
dobri:Mi havas dume nur pozitivajn spertojn kun policanoj. Kelkfoje ili helpis al mi. Kaj ilia laboro estas malfacila.La subaj ideoj ne estas por kritiki vin, sed por fakte ekscii vian opinion:
Ekzemple hieraŭ aperis inter krimnovaĵoj: Ebria ŝoforo rifuzis halti al polica instigo. Li per sia aŭto forĵetis la haltigantan policistinon tiamaniere, ke ŝi mortis. Laŭ mia opinio en simila okazo la policistoj pafu post la aŭto kaj eble ili ankaŭ trafu la ŝoforon.
Ĉu ili pafu ĉar la mortigita persono estis policisto, ĉu ĉar la mortigita persono estis homo?
Se ŝoforo forĵetus iun ajn personon (ne devige policiston) tiamanere, ke ŝi/li mortis, ĉu amikoj akompanantaj la mortigitan personon ankaŭ pafu la ŝoforon?
nornen (Montri la profilon) 2014-majo-04 19:29:18
spreecamper:Do, en via lando oni daŭre vivas en danĝero de mortigo?Jes, mi ne memoras tagon sen mortigaĵo. Tamen tio ne signifas ke oni ne povas vivi kontente. Nure, kiam estas via vico, estas via vico.
spreecamper:Se ne polico, kiu tiam garantius la publikan leĝon kaj ordon?Mi devas konfesi ke mi devis serĉi per google, kio estas "publika ordo". Mi pensas ke vi aludas "Öffentliche Ordnung". Mi legis la faritaĵojn kontraŭ la publika ordo, kaj la respondo al via demando estas jena:
§ 123, § 124: Ĉiu mem, pli aŭ malpli sukcese.
§ 125, § 125a: Mi ne komprenas la difinon.
§ 126, § 145d: Ĉi tie oni ne parolas pri rompi leĝojn, oni rompas ilin.
§ 145c: Mi pensis ke "Berufsverbot" estis politikaĵo de Hitler. Ĉi tie -mi kredas- tio ne ekzistas.
La resto estas negravaĵoj kiuj ne bezonas specialan instancon kiel ekz policon.
dobri (Montri la profilon) 2014-majo-04 19:50:19
nornen:Mia opinio estas simpla: La policanoj defendas homojn kontraŭ krimuloj. Se policisto ordonas halti, tiam la ŝoforo haltu. Se la ŝoforo kontraŭe intence veturas kontraŭ policisto por mortigi lin, tiam la ceteraj devas ŝirmi la kolegon. Kaj kompreneble ili pafu la kulpinton, ĉu ne? Kiam io simila okazus al ordinaraj homoj, tiam kompreneble neniu povus pafi kontraŭ la ŝoforo, ĉar li ne havas pafilon. Nur malmultaj homoj portas revolveron.dobri:Mi havas dume nur pozitivajn spertojn kun policanoj. Kelkfoje ili helpis al mi. Kaj ilia laboro estas malfacila.La subaj ideoj ne estas por kritiki vin, sed por fakte ekscii vian opinion:
Ekzemple hieraŭ aperis inter krimnovaĵoj: Ebria ŝoforo rifuzis halti al polica instigo. Li per sia aŭto forĵetis la haltigantan policistinon tiamaniere, ke ŝi mortis. Laŭ mia opinio en simila okazo la policistoj pafu post la aŭto kaj eble ili ankaŭ trafu la ŝoforon.
Ĉu ili pafu ĉar la mortigita persono estis policisto, ĉu ĉar la mortigita persono estis homo?
Se ŝoforo forĵetus iun ajn personon (ne devige policiston) tiamanere, ke ŝi/li mortis, ĉu amikoj akompanantaj la mortigitan personon ankaŭ pafu la ŝoforon?