Til indholdet

Ĵeti rubujen

af HaleBopp, 2. maj 2014

Meddelelser: 11

Sprog: Esperanto

HaleBopp (Vise profilen) 2. maj 2014 22.41.26

Saluton!

Mi serĉas simplan verbon kiu signifus « ĵeti en la rubujon ».

Mi trovis sur Tekstaro.com la verbon « enrubujigi », sed mi taksas ĝin iom tro peza.
Mi elpensis la verbon « rubujenĵeti », sed ĝi ankoraŭ tro longas miaguste.

Sed kial ne la verbo « rubuji »? Mi nenie trovis ĝin uzita, tamen ĝi ŝajnas logike uzebla.
Kion vi pensas pri tio? Kaj kion vi komprenus se mi diras « Rubuju tion! » aŭ « rubujota malnovaĵo » aŭ « rubujinda afero »?

Dankon pro viaj opinioj!
ridulo.gif

Tempodivalse (Vise profilen) 3. maj 2014 02.56.29

HaleBopp:Saluton!

Mi serĉas simplan verbon kiu signifus « ĵeti en la rubujon ».

Mi trovis sur Tekstaro.com la verbon « enrubujigi », sed mi taksas ĝin iom tro peza.
Mi elpensis la verbon « rubujenĵeti », sed ĝi ankoraŭ tro longas miaguste.

Sed kial ne la verbo « rubuji »? Mi nenie trovis ĝin uzita, tamen ĝi ŝajnas logike uzebla.
Kion vi pensas pri tio? Kaj kion vi komprenus se mi diras « Rubuju tion! » aŭ « rubujota malnovaĵo » aŭ « rubujinda afero »?

Dankon pro viaj opinioj!
ridulo.gif
Mi konsentas ke enrubujigi estas tro longa por praktikaj situacioj.

Se vi uzus la vorton rubuji kiel verbon, do mi komprenus vian intenciitan signifon sen troaj malfacilaĵoj. Sed mi demandas min, ĉu ne pli indas simple diri la jaman verbon elĵeti, ne menciinte la rubujon.

Tiu ĉi uzado similus al la nacilingva -- komparu: angle throw out, throw away, ruse выбросить. En ambaŭ lingvoj, oni komprenas implice ke la ĵetado direktiĝas al rubujo. Ekzemple: Se oni dirus al mi: "Elĵetu tiun eluzitan buŝtukon!", do mi ne tre konfuziĝus pri la loko en kiun mi ĵetu la buŝtukon. Se ankoraŭ restas zorgoj pri neklareco, estas plej malriskema simple diri: ĵeti rubujen. Eble oni ne nepre ĉiun koncepton esprimu per nur unu vorto.

HaleBopp (Vise profilen) 3. maj 2014 05.05.31

Tempodivalse:Se vi uzus la vorton rubuji kiel verbon, do mi komprenus vian intenciitan signifon sen troaj malfacilaĵoj. Sed mi demandas min, ĉu ne pli indas simple diri la jaman verbon elĵeti, ne menciinte la rubujon.

Tiu ĉi uzado similus al la nacilingva -- komparu: angle throw out, throw away, ruse выбросить. En ambaŭ lingvoj, oni komprenas implice ke la ĵetado direktiĝas al rubujo. Ekzemple: Se oni dirus al mi: "Elĵetu tiun eluzitan buŝtukon!", do mi ne tre konfuziĝus pri la loko en kiun mi ĵetu la buŝtukon. Se ankoraŭ restas zorgoj pri neklareco, estas plej malriskema simple diri: ĵeti rubujen. Eble oni ne nepre ĉiun koncepton esprimu per nur unu vorto.
Mi tute komprenas kion vi diris sed ekzemple, se mi paŝas surstrate kun amiko kaj mi elprenas de la grundo malpuran aferon. Subite mia amiko diras « Elĵetu ĝin! ». Kion mi faros? Mi tuj reĵetos ĝin surgrunden. (pardonon, francoj estas tiel…)
Sed se li dirus al mi « Rubuju ĝin! », mia unua reflekso estos elserĉi rubujon.
Due, mia celo estas konstrui vortojn, kiel ekzemple adjektivon kiu signifus « kiu devas esti forĵetita en la rubujon », sed « enrubujigenda » tiom longas! Aliflanke, mi timas ne esti bone komprenata dirante « rubujenda senvaloraĵo » ĉar la verbo rubuji ne ekzistas. Tia vortfarado ne facile eblus uzante la ĉirkaŭfrazon « ĵeti rubujen ».

antoniomoya (Vise profilen) 3. maj 2014 07.17.22

HaleBopp:Aliflanke, mi timas ne esti bone komprenata dirante « rubujenda senvaloraĵo » ĉar la verbo rubuji ne ekzistas.
Se en Esperanto iu verbo ne ekzistas, ne estas problemo: oni simple elpensas ĝin... (kondiĉe ke la aliuloj komprenos vin).

Tio dirite, rilate la aferon kiun vi starigas, kial ne diri "enrubigi", "enrubujigi", aŭ "enrubsiteligi"?

Tiel, via amiko povus vorti al vi: "Enrubigu tiun malpuraĵon kiun vi prenis el la grundo!"

Ĉu vi bone komprenus lin?

Amike.

HaleBopp (Vise profilen) 3. maj 2014 07.32.17

antoniomoya:Se en Esperanto iu verbo ne ekzistas, ne estas problemo: oni simple elpensas ĝin... (kondiĉe ke la aliuloj komprenos vin).
Bone, do rubuji bone taŭgos por mi![/quote]
antoniomoya:Tiel, via amiko povus vorti al vi: "Enrubigu tiun malpuraĵon kiun vi prenis el la grundo!"

Ĉu vi bone komprenus lin?
Enrubigu signifas por mi ke mi metu tiun malpuraĵon enen de alia rubo, sed ne en rubujon.

sudanglo (Vise profilen) 4. maj 2014 10.40.55

fatrasigi (eĉ fatrasi).

ekz. Mi fine organizis miajn ŝrankojn, fatrasigante multajn aferojn.

el la Tekstaro:

La rusa soci-politika organizaĵo “Irantaj kune” lanĉis strangan aferon: anstataŭigi librojn de popularaj nuntempaj aŭtoroj kiujn “kunirantoj” opinias fatraso. La fatrasigitaj verkistoj en siaj intervjuoj reagis kun granda miro kaj bedaŭro.

Terurĉjo (Vise profilen) 4. maj 2014 11.06.49

laŭ mi "forĵeti rubon" aŭ "forĵeti en rubujon" ne postulas ian mallongigon
ĉio klaras sen nova verbo aŭ kunmetaĵo

koncerne de kunirantoj. tiu idiota organizo ne ekzistas jam de la jaro 2007.

Kirilo81 (Vise profilen) 4. maj 2014 11.55.43

Por mi ĉiutage sufiĉas forĵeti.

HaleBopp (Vise profilen) 4. maj 2014 23.02.52

Bone, bone, dankon pro viaj respondoj.

Vi estas ja tute liberaj diri forĵeti aŭ «forĵeti en rubujon», kiel vi ja povas diri «fari foton» kvankam la verbo foti ekzistas, ne tie estis mia demando.

Post pripenso, mi konstatas tion en la vortaro :
poto => enpotigi
botelo => enboteligi
skatolo => enskatoligi, ktp.

Do la memsekva vorto por rubujo estos enrubujigi. Sed la verbo rubuji, kiel la ekzemplo fatrasi donita de Sudanglo ŝajnas al mi en tiu senco nek konfuzema, nek kontraŭregula.
Do mi plezuros uzi ĝin, forĵetante la rigidecon de mia nacia lingvo (sed ne rubujen).

sudanglo (Vise profilen) 5. maj 2014 10.44.53

Sed la verbo rubuji, kiel la ekzemplo fatrasi donita de Sudanglo ŝajnas al mi ..
Fatrasigi estus analoga al ruinigi - fari ion ruino/ruina. Do, fatrasigi - fari ion fatraso.

Kaj se fatraso implicas forĵetindaĵon, tiam fatrasigi servas por (angle) 'to junk'.

Mi ne povas pensi pri vorto en Esperanto analoga al 'rubuji'.

Tilbage til start