Al la enhavo

Ĉu oni rajtas mortigi sin libervole?

de leporinjo, 2014-majo-05

Mesaĝoj: 36

Lingvo: Esperanto

baibaibibi (Montri la profilon) 2014-majo-06 10:34:02

mihxil:
antoniomoya:Se la vivo estas nur materia hazardaĵo, sekve havas nenian sencon, neniu transdonis ĝin al ni, kaj ekzistas absolute nenia espero transvivi iamaniere post la forpaso... nu, kial eviti ke homoj libervole mortigu sin?
Ĝuste ĉar ekzistas neniu maniero 'transvivi' la solan vivon kiun ni havas, estas grave ke oni ne facilanime rezignu pri ĝi. Tio ja estus tre domaĝa. Via demando estas stranga, ĉar la inversa demando estus pli logika. Kial oni ne libervole mortigu sin se sekvus alia vivo? La perdo povus esti eta. Fakte eĉ povus esti gajno, kaj tial ekz. religiaj memmortigantaj 'martiroj' ne malfacile troveblas.

Aldone memmortigo povus ĉagreni aliajn homojn, kio estas alia argumento ne fari ĝin.

Sed finefine, se iu vere volas mortigi sin, ja estas lia propra vivo, la ununura vivo kiun li havas. Se vere iu estas absolute certa, ke nenieco estas kaj restos preferinda al la vivo, tiam mi ne vidas kial oni malpermesu la elekton.
Mi havas nenion kontraŭ memmortigantaj martiroj, kondiĉe ke ili ne eksplodos proksime al mi aŭ al aliaj.

mihxil (Montri la profilon) 2014-majo-06 17:15:04

baibaibibi: Mi havas nenion kontraŭ memmortigantaj martiroj, kondiĉe ke ili ne eksplodos proksime al mi aŭ al aliaj.
Mi ankaŭ ne havas ion kontraŭ ili persone, sed mi ja kompatas ilian profundan eraron, kiu kaŭzas ke ili malŝparas sian unusolan vivon, nur dediĉe al iu falsa iluzio.

efilzeo (Montri la profilon) 2014-majo-06 18:52:19

antoniomoya:Se la vivo estas nur materia hazardaĵo, sekve havas nenian sencon, neniu transdonis ĝin al ni, kaj ekzistas absolute nenia espero transvivi iamaniere post la forpaso... nu, kial eviti ke homoj libervole mortigu sin?

Kial nia vivo ne estus prunto? Mi ne elpensis mian vivon, mi ne faris ĝin, mi ne kreis ĝin. Mi nur ricevis ĝin, samkiel ĉiujn miajn antaŭulojn. Ĉu ne prunto, la vivo? Kiu scias? Kiu eĉ scias kio estas la vivo mem?

Oni estas respondeca de sia vivo, samkiel oni estas respondeca de heredita bieno. Sed oni ne rajtas detrui ĝin. Oni estas administranto, ne mastro-kreinto.

Amike.
Bone, se vi pensas tion ne memmortigu. Sed lasu aliulojn pensi kaj agi kiel ili preferas.

Laŭ mi, jes, ĉiam. Mi eĉ admiras iom tiujn kiuj faras tion.

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-majo-07 17:31:55

Lakiro:Kia cinikismo! Kiel vi povas filozofii pri tio? Kion vi scias pri odesa teruro?
1. La fonto de la "odesa teruro" estas via imperatoro Putino.

2. Jes oni rajtas mortigi sin.

3. Bonvolu pripensi antaux ol skribi, kaj bonvolu pripensi ecx pli antaux ol mortigi sin.

Leandro_rj (Montri la profilon) 2014-majo-07 18:58:01

leporinjo:Kion vi pensas?
Oni pli suferas post sia mem mortigo.

mihxil (Montri la profilon) 2014-majo-07 19:30:51

Leandro_rj:Oni pli suferas post sia mem mortigo.
Memkompreneble post morto oni suferas neniel. Estante morta, la cerbo ne plu funkcias, kaj sekve ne povas suferi.

Rujo (Montri la profilon) 2014-majo-07 20:00:35

El Vikipedio mi kaptis la jenan komentarion pri libro kiu eble helpos iomete ĉiujn kiuj iel pensas pri nepereigo de la animo, ke la vivo daŭras...
La turmentego de la memmortigintoj estas libro de Almerindo Martins de Castro kiu komentarias citaĵojn el La libro de la spiritoj kaj priskribojn de spiritoj, kiuj mortigis sin kaj revenis por raporti siajn turmentojn.

Laŭ la libro, memmortigo estas la komenco de la plej granda turmento, kiun la homo povas sperti, ĉar li vivadas plu, kvankam la korpo jam mortis, kaj ne povas esti helpata nek mildigi al si la suferojn, tial ke tiu mildigo nur siatempe povas fariĝi.

Jam ĉe la malfermo de la verko li prezentas observon laŭ kiu unu el plej pereigaj iluzioj de la homo estas la supozo, ke la morto de la korpo nuligas la konscion pri la individueco. Opiniante ke la intelekta funkcio estas ekskluziva de encela maso, kaj ke la animo aŭ spirito ne povas ekzisti aparte de la korpo multaj homoj sinmortas.

La turmentego de la memmortigintoj estas tradukita en Esperanton de Benedicto Silva.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-majo-07 20:01:48

Oijos:
Libera volo ne povas ekzisti laŭ nunaj teorioj kaj sana racio.
Tia propono estas ridinda. Vi elektas kredi je la filozofia ideo ke la subjektiva vidpunkto ne ekzistas (per via sujektiva vidpunkto mem!), kaj vi aŭdacas diri ke scienco nur subtenas tian ideon? Neniaj eksperimentoj ankoraŭ pruvis ke libera volo ne ekzistas. Eĉ Libet mem (elstara neŭrosciencisto kiu eksperimentis pri libera volo) konkludis ke libera volo ekzistas (eĉ kiam tiuj kiuj kontraŭas libera-volo provas uzi liajn pruvojn por subteni iliajn vidpunktojn). Eĉ kvantuma mekaniko kontraŭas la ideon ke agojn estas antaŭdeterminita (ili nur prognozeblas).

Tiudirite, ja veras ke niaj agoj estas iomete (eĉ plejparte) "programita" aŭ "aŭtomata". Mi ne volas/elektas ĉi kaj ĉiuj ago kiam mi veturigas hejmen ĉiun tagon, aŭ kiam mi tajpas sur klavaro. Sed tiaj veroj ne neas la ekziston de libera volo. Male, ni povas elekti agi kontraŭ tiaj aŭtomataj agoj/elektoj.

La argumento ke "la cerbo estas fizika" ==> "la menso estas iluzio" estas nesubtenebla.

Pri sinmortigo, mi pensas ke estas justa kiam vi estas, ekzemple, torturita. Ankaŭ se vi evitus difekto al la "pli granda bono", kiel ekzemple se vi estus murdita de zombio kaj vi ne dezirus infekti aliajn vivantajn homojn.

Littleproudhon (Montri la profilon) 2014-majo-08 00:42:43

Kiel diris Max Stirner, vivi signifas uzi la vivon, ankaŭ detrui la vivon, same kiel kandelon. Ni ĉiuj estas, finfine, la Unika (kun nia propieto kiu devenas ni mem)
Preter la Ideo de "Homo" (kiu estas nur fantomo, kolekto de moralajn atributojn kiu antaŭsupozas la ekzistado de nehomojn ) ekzistas nia propra Unikeco, tute libera, malligata de nenian leĝon.

AlfRoland (Montri la profilon) 2014-majo-08 06:35:22

Se memmortigo estus malpermesata, kia puno estus? Ĉu eble mortpuno?

Reen al la supro