去目錄頁

Ĉu vi parolas alian lingvon?

AllenHartwell, 2014年5月5日

讯息: 36

语言: Esperanto

raffadalbo (显示个人资料) 2014年5月17日下午6:08:32

Denaske: italan
Flue: anglan
Preskaŭ flue: francan, esperanton
Iomete: germanan, hispanan
Literojn kaj kelkajn vortojn de la araba

yyaann (显示个人资料) 2014年5月17日下午7:38:09

Denaske: la francan.
Ĉiutage kaj enlande unu-jare: la hispanan
Ĉiutage ekde antaŭ 10 jaroj: la anglan
Ĉiutage skajpe kaj kelkfoje vojaĝe: Esperanton

Mi spontane pensas angle kaj france. Tamen, mi loĝas nuntempe en hispanio kaj parolas do la hispanan la plimulton de la tempo, sufiĉe flue. Esperanton mi parolas ĉiutage skajpe kaj kelkfoje vojaĝe. La influo de mia hispana super mia Esperanto grandiĝis multe lastatempe. Ekzemplo de tio estas mia ĉi-mesaĝa esprimo "ekde antaŭ 10 jaroj", rekta influo de "desde hace 10 años", kaj pri kies ĝusteco mi ne certas.

robbkvasnak (显示个人资料) 2014年5月17日下午8:16:01

alian ol kiu lingvo?
Mia denaska lingvo estas la germana sed mi ne rajtis/povis studi ĝin en la lernejo formale ĝis mi estis 10jara ĉar en Usono la homoj fakte ne volas ke iu infano parolu alian lingvon (ekzistas esceptoj sed ĝenerale mi spertis ke denaskaj anglalingvanoj kontraŭas la sciadon de aliaj lingvoj - eĉ ĉe aliuj). Mi do flue parolas la (usonan) anglan kaj la germanan. Kiam mi estis 13jara mi iris por loĝi en la franclingva regiono de Svislando kaj do sufiĉe flue scipovas la francan. Krom tiuj lingvoj mi ankaŭ bone scipovas Esperanton, la norvegan (riksmål), la portugalan kaj la hispanan. Mi lertas en la turka, la itala, la dana kaj duonscipovas la madarenan, la havajan, la nederlandan, la svedan, kaj la ĉeĥan.
Se mi havus la eblecon mi ŝatus paroli Esperanton en la ĉiutaga vivo - sed ĉi-tie mi pli ofte uzas la anglan, la hispanan, la portugalan, kaj la francan. Hejme, kun mia brazila edzo, mi parolas plej ofte la portugalan kaj ofte Esperanton kaj (bedaŭrinde) la anglan. Li provas lerni la germanan sed li ne ofte studas ĝin. Ĝis nun li ne progresis preter la germana versio de Mazi en Gondolando kaj lia Esperanto estas pli preciza ol lia germana kvankam li konas Esperanton nur ekde kelkaj jaroj kaj ekde 19 jaroj provas lerni la germanan.

danielcg (显示个人资料) 2014年6月12日上午2:59:37

AllenHartwell:Mi parolas ankaŭ hispanan lingvon. Mia denaska lingvo estas anglan lingvon. ridulo.gif
Vi kaj mi estas simetriaj rilate al lingvoj: mi denaske parolas hispane, kaj mia dua lingvo estas angla. Kaj ni ambaŭ parolas Esperanton.

Preskaŭ ĉio en ĉi tiu mondo estas relativa al la vidpunkto. En la mondo ekster Esperantio, vi kaj mi estas trilingvuloj, kaj do super la meznombro kiu apenaŭ parolas unu aŭ eble du lingvojn. Ĉi tie en Lernu! ni estas kompatindaj malmultlingvuloj kiuj apenaŭ parolas tri lingvojn.

Via,

Daniel

lexus77 (显示个人资料) 2014年6月21日下午8:51:32

Denaske mi parolas du lingvojn: Nederlandan aj malaltsaksan.
Mi flue parolas Anglan.
Kaj preskaŭ flue mi parolas Germanan kaj Esperanton.
Mi iom parolas Svedan. Sufiĉe por kompreni interparoloj de denaskparolantoj.
Kaj mi parolas Francan nur sufiĉe por legi en ĝi.
Do, pli malpli sep lingvojn.

m_v (显示个人资料) 2014年6月21日下午9:53:29

1. la germanan: denaske kaj bonege
2. la grekan: denaske kaj sufiĉe bone
3. la anglan: sufiĉe bone
4. Esperanton: iome

sunnynai (显示个人资料) 2014年6月24日下午12:56:28

Rusan, Anglan, Hispanan... Lingwa-de-planeta'on...

RiotNrrd (显示个人资料) 2014年6月25日上午4:04:03

La angla: mia denaska lingvo.

La franca: mi studis ĝin dum tri jaroj en gimnazio; mi povas nek skribi nek paroli nek legi ĝin.

La germana: mi studis ĝin dum 4.5 jaroj en gimnazio kaj kolegio; mi povas nek skribi nek paroli nek legi ĝin.

Esperanto: mi studis ĝin ekde antaŭ naŭ jaroj. Mi ne ekzercas tiom, kiom mi devus, kaj mi ankoraŭ bezonas vortaron. Sed, mi kredas ke, se mi subite magie trovus min en la reala Esperantujo, mi sentus komforta ke mi eblus komuniki.

Christa627 (显示个人资料) 2014年6月25日下午8:43:48

Mi denaske parolas la usonan*, kaj flue komprenas la mezan anglan (t.e., tiu formo de la angla uzata de Shakespeare kaj en la KJV biblio) kaj, plejparte, la modernan anglan. Mi povas legi la hispanan, kaj plejparte kompreni. Mia patrino volas ke mi bone lernu la hispanan, sed, estas tiom multe da verbformoj!

Mi studas Esperanton dum sep monatoj; mi povas facile legi, paroli, kaj interrete uzi ĝin, sed iufoje mankas al mi vorto, do mi bezonas vortaron. Sed, kiam mi trovas vorton en vortaro, mi lernas la vorton, do, mi esperas ke mi malpli kaj malpli bezonos ĝin.

Mi interesiĝas pri la rusa, la itala, Volapuko, kaj, fakte, preskaŭ ĉiuj lingvoj! Mi eĉ komencis lerni la rusan, sed mi ne havas tempon lastatempe.

*Ŝajnas al mi, ke, se ni diras ke la usona estas la angla, ni devas ankaŭ diri ke Ido estas Esperanto, kaj tio, kompreneble, estus absurda. lango.gif

usayarE (显示个人资料) 2014年7月6日上午3:51:35

Mia patrinlingvo estas la Kantona lingvo. Mi ankaŭ parolas la ĉinan lingvon, legas kaj la tradician ĉina signon kaj la simpligita ĉina signon. Ĉar Honkongo estis kolonio de Britio, mi komprenas la Anglan. Mi lernis la japanan lingvon dum du jaroj, do ankaŭ parolas iome la lingvon.

回到上端