Til indholdet

Ĉu vi parolas alian lingvon?

af AllenHartwell, 5. maj 2014

Meddelelser: 36

Sprog: Esperanto

Urho (Vise profilen) 6. jul. 2014 08.41.04

Christa627:Mi interesiĝas pri la rusa, […]! Mi eĉ komencis lerni la rusan, sed mi ne havas tempon lastatempe.
Do, eble Esperanto-kursoj de Boris Kolker por rusoj interesus vin?

zaragorti (Vise profilen) 7. jul. 2014 00.47.30

Mi estas multaj-lingvulo. Sed (kiom oni vidis per mia Esperanto), mi parolas multaj lingvoj tre malbone!

DuckFiasco (Vise profilen) 7. jul. 2014 01.32.14

Mi parolas la anglan denaske.
Memevidente mi parolas Esperanton ridulo.gif Mi komencis lerni ĝin antaŭ 10 aŭ 11 jaroj, sed mi ankoraŭ ne renkontis Esperantiston proprapersone, kaj mi eĉ neniam konversaciis voĉe en ĝi. Domaĝe! malgajo.gif
Mi eklernis la francan en la jaro 1999, sed mi loĝas en ne tre francparolanta regiono, do mia esprimpovo estas multe pli malalta ol mia komprenpovo.
Mi iome parolas la hispanan pro granda meksikia/sudamerika loĝantaro en mia valo.
Antaŭ multaj jaroj nun, mi atingis mezan nivelon en la sveda pro heredo, sed mi ne plu vere scipovas ĝin.
Fine, mi povas skribi (sed ne paroli) mian propran planlingvon nomiĝitan Ŝal, kondiĉe ke mi povu serĉi ĉion en la vortaro okulumo.gif

Christa627 (Vise profilen) 7. jul. 2014 20.06.26

DuckFiasco:...mi ankoraŭ ne renkontis Esperantiston proprapersone, kaj mi eĉ neniam konversaciis voĉe en ĝi. Domaĝe! malgajo.gif
Ankaŭ mi ne.

DuckFiasco:Fine, mi povas skribi (sed ne paroli) mian propran planlingvon nomiĝitan Ŝal, kondiĉe ke mi povu serĉi ĉion en la vortaro okulumo.gif
Haha ridulo.gif Tio memorigas min... Kiam mi estis infano, mi faris ĉifron, nomitan Cadianese*, kun simbolo por ĉiu litero de la angla alfabeto. Sed mi neniam povis memori ĝin, kaj do ĉiam bezonis la paperon kun la simboloj. Sed dum longa tempo mi ne uzas ĝin.

*La signifo de la nomo: C-a-d signifas "crosses and dashes" ("crucoj kaj strekoj" ), pro la aspekto de la simboloj. Sed "-ianese" signifas nenion. La nomo prononciĝas "kejd-i-an-IZ".

Christa627 (Vise profilen) 7. jul. 2014 20.31.31

Urho:
Christa627:Mi interesiĝas pri la rusa, […]! Mi eĉ komencis lerni la rusan, sed mi ne havas tempon lastatempe.
Do, eble Esperanto-kursoj de Boris Kolker por rusoj interesus vin?
Nu, mi ne komprenas la rusan, sed pro via ligilo mi nun feliĉe legas la unuan lecionon de "Vojaĝo en Esperanto-lando."

La antaŭparolo de "Vojaĝo en Esperanto-lando":Esperanto estas tiel bona lingvo, ke ĝi meritas esti parolata sed ne balbutata. Esperanto-lando estas tiel ĉarma lando, ke ĝi meritas esti enloĝata de lingve altkleraj civitanoj sed ne de duon-analfabetoj ĉiam pretaj elmigri en Mal-Esperanto-landon. Regi Esperanton perfekte povas ĉiu, ankaŭ vi, kara leganto. Ekdeziru tion kaj iom klopodu por realigi tiun deziron. La rezultoj superos viajn esperojn kaj atendojn. Nia devizo estu: Esperanto estu regata samnivele kiel la gepatra lingvo!
Mi kore konsentas, kaj mi esperas ke tiu kurso helpos al mi!

DuckFiasco (Vise profilen) 7. jul. 2014 20.58.59

Christa627:Haha ridulo.gif Tio memorigas min... Kiam mi estis infano, mi faris ĉifron, nomitan Cadianese*, kun simbolo por ĉiu litero de la angla alfabeto. Sed mi neniam povis memori ĝin, kaj do ĉiam bezonis la paperon kun la simboloj. Sed dum longa tempo mi ne uzas ĝin.

*La signifo de la nomo: C-a-d signifas "crosses and dashes" ("crucoj kaj strekoj" ), pro la aspekto de la simboloj. Sed "-ianese" signifas nenion. La nomo prononciĝas "kejd-i-an-IZ".
Bonege ridego.gif Antaŭ ol mi interesiĝis pri lingvoj, mi jam de eĉ pli june interesiĝas pri skribsistemoj kaj kodoj kiel vi. Mi provis lerni hieroglifojn kiam mi havis nur 7 aŭ 8 jarojn lango.gif (sensukcese) Mi tre ŝatas la retpaĝaron Omniglot.

Rilate al skribsistemoj, min ankaŭ interesas stenografio... Fakte, oni eldonis Esperantlingvan version de la stenografio Gregg! Mi ankoraŭ ne lernis tiun, nur la anglalingvan.

Christa627 (Vise profilen) 9. jul. 2014 20.59.27

Mi faris ankaŭ alian ĉifron, sed ĉar tio ĉi estas ekster-tema, mi kreis novan fadenon pri ĝi. Se vi volas vidi ĝin legu "Ĉifroj estas distraj!" en "Pri ĉio cetera."

asdfghjk (Vise profilen) 13. jul. 2014 19.28.58

La hispanan, la anglan, esperanton, iom la portugalan kaj iomete la persan

il0vee5perant0 (Vise profilen) 21. aug. 2014 14.04.09

Saluton,

Mi legis vian currículum kun granda intereso. Mi estas impresita je kiom da lingvoj vi povas paroli!

Mi komencis instrui min franca komence de februaro 2013. mi ĝuas ĝin tre multe kaj mia nivelo estas pri intera. Mi bezonas praktiki mian francan sed trovas ĝin tre malfacile trovi homojn en Skype por plibonigi mian nivelon de franca. Mia gepatra lingvo estas la angla.

Mi ankaŭ decidis lerni Esperanton, sed nur komencis ĉirkaŭ tri semajnojn. Mi povas kompreni iom da ĝi, sed havas tre longan vojon iri. Mi bezonas la helpon de Google Translate por formi mian mesaĝon al vi en esperanto.

Mi esperas, ke vi estos disponebla por babili en Skype aŭ retpoŝte. Mi rigardas antaŭen al aŭdo de vi.

Hilary

ĉevino (Vise profilen) 23. aug. 2014 02.02.50

oreso:Ĉu oni rigardas ke lingvo Toki Pona estas kalkulinda?

sina pilin ala pilin e ni: Toki Pona li pona? ^_^
Ĉu "sara palin" estas tokipone?

Tilbage til start