К содержанию

Mispronocadoj de Esperanto

от Bruso, 6 мая 2014 г.

Сообщений: 2

Язык: Esperanto

Bruso (Показать профиль) 6 мая 2014 г., 14:31:56

Mi legis tiu ĉi artikolo ĉe Vikipedio:

Listo de misprononcadoj

Kio pri la ŝvao (ə)?

Ĉu ne ekzistas parolantoj, kiuj diras "miə bonə əmiko"? Aparte anglaparolantoj, sed ankaŭ aliaj?

Mi atendus ke estus komuna.

nornen (Показать профиль) 6 мая 2014 г., 15:37:25

Bedaŭrinde preskaŭ ĉiuj ekzemploj ne havas referencon. Kaj ekzemple la jena misprononcado ŝanas iom stranga al mi:
Ne distingi v kaj b, ĉar ambaŭ prononciĝas kiel malferma β (alivorte kiel nurlipa ŭ)
bovo → βoβo
Mi anticipus [boβo] kiel prononcado de "bobo", "bovo", "vobo" kaj "vovo", sed neniam vortkomencan [β].
Kial hispanparlanto prononcus vortkomencan [β] en Esperanto, se tio ne ekzistas en ĝia denaska lingvo?

Ankaŭ [diðo] por "dido". (Komparu Hispane "dedo" [deðo].)

Наверх