前往目錄

Misŝraubita?

貼文者: HaleBopp, 2014年5月8日

訊息: 3

語言: Esperanto

HaleBopp (顯示個人資料) 2014年5月8日上午6:34:47

Saluton,

Mi ne komprenas vorton en la libro de R. Schwartz, kiun mi estas leganta, Kiel Akvo de l' Rivero. Paĝon 198, la heroo parolas kun sia amiko pri koketado kun virinoj. Tiu lasta fanfaronas:

«Ĉu veti, ke mi iros […] al kiu ajn rendevuo, […] kaj ke post kelkaj momentoj mi konkeros eĉ la plej misŝraŭbitan fraŭlinon?»

Kion li intencas diri per misŝraŭbitan? Ke ŝi estas malbonhumora?

Dankon!

morfran (顯示個人資料) 2014年5月8日上午6:52:31

Mi supozas, ke li volas diri “perturbigita” (angle “screwed up”, “disturbed”; france “présentant des troubles mentaux”; hispane “trastornado”)

HaleBopp (顯示個人資料) 2014年5月8日下午4:57:42

Bone, dankon. Mi pensis ke tiu adjektivo signifus ke la fraŭlino estus malfacile konkerebla, sed laŭ viaj respondoj ne.

回到上端