Đi đến phần nội dung

Infinitivoj: “iranti”, “irinti”, “ironti”?!

viết bởi m_v, Ngày 08 tháng 5 năm 2014

Tin nhắn: 7

Nội dung: Esperanto

m_v (Xem thông tin cá nhân) 14:55:58 Ngày 08 tháng 5 năm 2014

Saluton al ĉiuj,

mi ĵus legis la artikolon “Comparison between Esperanto and Ido” en la angla Vikipedio, kaj mirigis min, ke en la tabelo pri la morfologio de la du lingvoj estas skribate, ke en Esperanto ekzistas infinitivoj de preterito kaj de futuro (ekzemple “irinti” kaj “ironti” de la verbo “iri”). Mi neniam legis ion tian antaŭe.

Artikolo: http://en.wikipedia.org/wiki/Comparison_between_Es...

Ĉu tiuj formoj vere ekzistas?

Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 15:20:28 Ngày 08 tháng 5 năm 2014

laŭ mi tio estas stultaĵo

antaŭ kelkaj jaroj ia japana samideano skribis pri tio tie ĉi ĉe lernu!

do, se tiuj formoj ekzustus, nepre devus ekzisti la participoj irantinta, irantanta, irantonta.

el tiuj formoj de participoj oni povas formi novajn infinitivojn irantinti, irantanti, irantonti kaj t.p.

irantantanta irintantonta

lmmo stultaĵo

Ondo (Xem thông tin cá nhân) 15:25:13 Ngày 08 tháng 5 năm 2014

m_v:...ke en Esperanto ekzistas infinitivoj de preterito kaj de futuro (ekzemple “irinti” kaj “ironti” de la verbo “iri”). Mi neniam legis ion tian antaŭe.
..
Ĉu tiuj formoj vere ekzistas?
Ili ekzistas nur en tiu senco, ke oni ja rajtas libere ludi per ĉiaj kunmetoj de vortelementoj, kiel en ĉi tiu okazo “radiko+int+i”. Alie ĝi apenaŭ ekzistas. Nu, eble iu iam trovos utilan uzon por tiaj kombinaĵoj, ekzemple por doni al esperantisto ian ideon pri tiu komplika detalo de la Ida gramatiko.

PMEG trafe priskribas la i-formon: “Ĝi nomas agon aŭ staton sen montri, ĉu ĝi estas reala, imagata, fantazia aŭ volata, kaj sen montri tempon.” Tia neŭtrala formo estas utila kaj bone servas al la uzantoj de la lingvo.

HaleBopp (Xem thông tin cá nhân) 17:59:11 Ngày 08 tháng 5 năm 2014

Esperante, oni povas mallongigi kunmetitajn verbojn, per verbigo de la participo.
Ekzemple : Mi estas faranta = Mi farantas. (en la Franca, je suis en train de faire).

Se vi ŝanĝas la tempon, tio plu funkcias :
Mi estis faronta = Mi farontis. (en la Franca, j'étais sur le point de faire).

Tiel, laŭ PMEG, «Principe oni povas kombini ĉiujn formojn de esti (esti, estas, estis, estos, estu, estus) kun ĉiuj ses participoj (-ANTA, -INTA, -ONTA, -ATA, -ITA, -OTA). Tio donas principe 36 eblajn kunmetitajn verboformojn.»
Sed PMEG precizas ke tiuj formoj estas ofte malfacile uzeblaj. Legu pli detale tie (1), tie (2), aŭ tie (3).

Do, kun la infinitiva esti, tio donas ekzemple por la aktivaj formoj :
- Mi deziras esti faranta = Mi deziras faranti. (France, je veux être en train de faire).
- Mi deziras esti farinta = Mi deziras farinti. (France, je veux avoir fait).
- Mi deziras esti faronta = Mi deziras faronti. (France, je veux être sur le point de faire).

Sed ankoraŭ tio estas tre nekutima afero, kaj se vi dirus tian frazon, mi certe devus cerbumi antaŭ ol esti certa pri kion vi intencis diri. Mi do preferas la "longan" verboformon, escepte de unu kazo : kun la verbo esti!
-> Oni ne povas esti kaj estinti. (France, On ne peut pas être et avoir été).
Ĉar tiukaze la nekunmetita verboformo estus "Esti estinta", kio estas malelegante pezaĉa!

m_v (Xem thông tin cá nhân) 18:06:31 Ngày 08 tháng 5 năm 2014

Mi trovis alian tian formon miksita de la finaĵoj de participoj kaj de finitaj verboj.

“Laborinte pli pene, li povintus sukcesi.” – URL de la retpaĝo

Ĉu oni propre ne devus diri “estus povinta” anstataŭ tio?

Kvankam mi ne povis trovi ekzegezon por tiaj formoj, ili estas sufiĉe oftaj; serĉante ekzemple en Google “povintus”, oni ricevas 28.100 rezultojn.

Kurioze …

m_v (Xem thông tin cá nhân) 18:12:27 Ngày 08 tháng 5 năm 2014

Ho, mi nun trovis la ekzegezon en la PMEG.

La formaj estas mallongigitaj kunmetitaj verboj. Tiel ankaŭ la kuriozaj infinitivaj formaj estas eksplikeblaj.

akueck (Xem thông tin cá nhân) 09:08:44 Ngày 10 tháng 5 năm 2014

m_v:Ĉu tiuj formoj vere ekzistas?
La temo iom rilatas al form-kunmetajhoj, kiel "am'at'as" k. c. Ghin mi pritraktas en mia blogero "Ne oficialigitaj, sed oficiale tolerataj almenau kondiche: 'un'' kaj similaj formoj novaj", chapitro "Ne malpermesita, sed malkonsilinda: 'amatas'".

Atentigo: Supre mi shanghis "formoj" al "form-kunmetajhoj", char tio chi estas pli trafa ("formo" ordinare estas unuradikajho).

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Quay lại