前往目錄

Videoj de la Hispana Kongreso

貼文者: Tonyodb, 2014年5月11日

訊息: 1

語言: Esperanto

Tonyodb (顯示個人資料) 2014年5月11日下午8:55:33

Se vi deziras spekti kiel funkcias esperantistaj renkontiĝoj, kaj neniam ĉeestis, vi nun povas spekti videojn de la Hispana kaj Andaluzia Kongreso de Esperanto kiu finiĝis antaŭ kelkaj tagoj en Arundo. La unuaj filmetoj aperas iom post iom en la kanalo de Jutubo de Hispana Esperanto-Federacio: https://www.youtube.com/user/esesperanto

Oni povas komenci per tiu ĉi malgranda resumo: https://www.youtube.com/watch?v=jV_p_3r1E68.

Ankaŭ estas tre interese la koncerto de pop-artistino María Villalón, kiu tre bone kantis du siajn pecojn en Esperanto. Jen "La pluvo": https://www.youtube.com/watch?v=fOBkKcbJUAE.
Kaj multe da alia materialo, kiu ĉiutage kreskas. Atentu!

Toño

回到上端