Til innholdet

"Mi dankas al vi", ĉu ĝusta formo?

fra yyaann,2014 5 14

Meldinger: 4

Språk: Esperanto

yyaann (Å vise profilen) 2014 5 14 10:56:36

Antaŭ ol mi esperantiĝis, mi vidis plurfoje Esperanton esti reklamata kiel "ebla imiti la vortordon de pluraj lingvoj". Mi ja scias, ke la vera lingvouzado iom pli komplikas, sed kio mirigas min, tio estas la "germana" vortordo klasike uzata por ekzempligi tiun aserton:
Mi dankas vin – I thank you
Mi vin dankas – Je vous remercie
Mi dankas al vi – Ich danke Ihnen

Kiel laŭvortan Esperantigon el la germana, ŝajnas ja pravigeble uzi "al vi" por traduki la dativan "Ihnen". Tamen, se pensi nurnure per la logiko de la Esperanta lingvo, "mi dankas al vi" supozas, ke "al" povas funkcii kiel akuzativo-montrilo.

Ĉu ŝajnas al vi laŭgramatika tia uzado?

Kirilo81 (Å vise profilen) 2014 5 14 12:25:42

danki al iu estas same kutima kiel danki iun, ĉiu viaj frazoj ĝustas.

yyaann (Å vise profilen) 2014 5 15 09:01:13

Dankon, mi tion suspektis.

Tamen kiel klarigi tiun formon? Ĉu ne ŝajnas esti ĝi esceptitaĵo? Mem, mi elpensis tri hipotezojn, jenajn:
Unua hipotezo: nur kun "danki" uziĝas kaj dativa kaj akuzativa formo pro tradicio, kiu tiel iomete devojiĝas el la uzo de aliaj verboj, kaj sekve estigas esceptitaĵon.
Dua hipotezo (dubinda laŭ mi): ne temas pri esceptitaĵo, kaj kun ajna verbo povas uziĝi "al" anstataŭ la akuzativo. La nuntempa debato inter je-ismo, na-ismo kaj nenio-ismo opiniigas min nee.
Tria hipotezo: "danki" funkcias iom same kiel "doni", tial la plena formo estas "danki al iu ion" (oni ja povas renkonti tiun formon foje). La normala formo estas do "danki al iu" sed ĉar "danki iun" estas klara oni uzas ĝin ofte anstataŭe. Tio estas laŭgramatika ĉar ĉiu rolvorteto estas tiel anstataŭigebla klarakuntekste.

Sed, kio estas la vero?

sudanglo (Å vise profilen) 2014 5 16 11:15:49

danki al iu estas same kutima kiel danki iun
Proksimuma statistika hierarkio laŭ la Tekstaro

danki iun - 6
danki al iu - 3
iun danki - 1

Ĉiuj tri formoj estas eblaj en Esperanto. Ĉu estas nuanca signifa diferenco, aŭ ĉu nur diferenco stila estas alia demando.

Tibake til toppen