Mergi la conținut

Pronomoj

de Rejsi, 14 mai 2014

Contribuții/Mesaje: 8

Limbă: Esperanto

Rejsi (Arată profil) 14 mai 2014, 22:43:14

Ofte en la hispana (kaj en aliaj lingvoj, ja), oni ne bezonas diri pronomon en la frazo, ĉar la oni povas dedukti la subjekton pro la kunteksto. Sed ĉi tio ne estas vera en la angla (kaj ja en aliaj lingvoj). Ĉu oni permesas ĉi tion en Esperanto?

Ekzemple:

Hispane: "Él corrió mucho. Ahora está cansado." <-- Oni ne devas diri la subjekton "él" (li) en la dua frazo ĉar oni trovas la subjekton en la unua.
Angle: "He ran a lot. Now he is tired." <-- Oni devas diri la subjekton "he" (li) en la dua frazo ĉar oni ne permesas ekskluzivi la subjekton en la angla.
Esperante: "Li kuris multe. Nun li lacas." AŬ "Li kuris multe. Nun lacas." <-- Ĉu la du frazoj ĝustas? Ĉu sole la unua frazo ĝustas?

Dankon!

Eltwish (Arată profil) 15 mai 2014, 02:03:00

Laŭ tiu paĝo de Vikipedio (en la angla), la neuzo de pronomoj formale ne ĝustas, sed foje okazas vulgare. Mi ne scias, el kie oni ĉirpis tiun informon, sed ĝi akordas kun mia persona kono.

Se mi parolus malrapide kaj intence, mi ne dirus "Li kuris multe. Nun lacas." Sed konversacie mi ja eble dirus "Li kuris multe... kaj nun lacas."

Clarence666 (Arată profil) 15 mai 2014, 08:07:00

Rejsi:Ofte en la hispana (kaj en aliaj lingvoj, ja), oni ne bezonas diri pronomon en la frazo, ĉar la oni povas dedukti la subjekton pro la kunteksto. Sed ĉi tio ne estas vera en la angla (kaj ja en aliaj lingvoj). Ĉu oni permesas ĉi tion en Esperanto?
LMS tio (forlasi la pronomon) ne estas gxusta en EO. Kial? EO absolute ne varias la verbon:

mi iras
ci/vi iras
gxi , ri iras
ni iras
vi iras
ili iras

Kelkaj lingvoj (IT, Slavaj) multe varias la verbon, do la promono ne aldonas iun informon, do oni forlasu gxin. Konkludo: ne kopiu el tiaj lingvoj! okulumo.gif

Kirilo81 (Arată profil) 15 mai 2014, 20:04:16

Ofte parolantoj de slavaj lingvoj ellasas la subjektan pronomon en subpropozicioj, kio ĉiam ĝenas min.
Kiel Clarence666 skribis, E-o alie ol ekz. la hispana ne informas pri la persono en la verboformo, do la uzo de la konvena pronomo estas nepra.

nornen (Arată profil) 15 mai 2014, 20:38:32

La fenomeno kiun vi eksponas, ĝenerale nomiĝas "pro-drop". Ekzemple la Hispana estas lingvo "pro-drop".

Esperanto ne estas lingvo "pro-drop".

Cetere: La forigado de pronomoj ne estas direkte rilata a la fakto, ĉu la verbformoj esprimas informaĵojn pri la subjekto ĉu ne.

morfran (Arată profil) 15 mai 2014, 21:28:35

Rejsi:Ofte en la hispana (kaj en aliaj lingvoj, ja), oni ne bezonas diri pronomon en la frazo, ĉar la oni povas dedukti la subjekton pro la kunteksto. Sed ĉi tio ne estas vera en la angla (kaj ja en aliaj lingvoj). Ĉu oni permesas ĉi tion en Esperanto?
Plejparte ne, sed:

PMEG:30.1. Sensubjektaj verboj
Preskaŭ ĉiu Esperanta verbo devas havi subjekton (§12.1.1), sed kelkaj verboj ne bezonas tian rolanton. Ili estas sensubjektaj. Sensubjektaj verboj estas normale ankaŭ senobjektaj.
Tagiĝi
Sola tagiĝas (aŭ alia ĉefverba formo) sufiĉas por fari kompletan frazon: Tagiĝis. Baldaŭ tagiĝos.
Temi
Temi ne bezonas subjekton, sed havas normale pri-komplementon, kiu montras la temon: Temas pri politiko. Verŝajne temos pri ni. Tio, kio havas temon, povas tamen aperi kiel subjekto: La kunveno temis pri la milito. Mia prelego temos pri Zamenhof. PMEG temas pri Esperanta gramatiko.
Pluvi
Pluvis hieraŭ. Baldaŭ pluvos. / Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas sen- ĉese, senfine, senhalte. Se io alia ol pluvakvo falas pluvsimile, tio aperas kiel subjekto: Ĉiuspecaj demandoj pluvis sur ŝin. Ŝtonoj pluvis sur ilin. (La falaĵo ne povas aperi kiel objekto. Ne eblas: *Pluvis ŝtonojn sur ilin.*)

yyaann (Arată profil) 16 mai 2014, 01:20:39

Kirilo81:Ofte parolantoj de slavaj lingvoj ellasas la subjektan pronomon en subpropozicioj, kio ĉiam ĝenas min.

Kiel Clarence666 skribis, E-o alie ol ekz. la hispana ne informas pri la persono en la verboformo, do la uzo de la konvena pronomo estas nepra.
Tamen, en multaj lingvoj aziaj, la verb-finaĵoj (ofte minimumaj kaj eĉ neekzistantaj) ne informas pri la persono kaj malgraŭe ankaŭ ili estas "sen-pronom-emaj". Do ne ĉiuj lingvoj nepre bezonas tiun informon. Dependas eble parte de la kultura toleremo al la necerteco, de la akceptemo bezoni la kuntekston por interkompreniĝi, kaj de la tendenco subkompreni.

Mem, parole kaj tujmesaĝile mi emas senpronomumi kiam mia kunparlanto faras la samon.

Rejsi (Arată profil) 16 mai 2014, 16:50:52

Unue, dankon al ĉiuj.

Eltwish:Laŭ tiu paĝo de Vikipedio (en la angla), la neuzo de pronomoj formale ne ĝustas, sed foje okazas vulgare. Mi ne scias, el kie oni ĉirpis tiun informon, sed ĝi akordas kun mia persona kono.

Se mi parolus malrapide kaj intence, mi ne dirus "Li kuris multe. Nun lacas." Sed konversacie mi ja eble dirus "Li kuris multe... kaj nun lacas."
yyaann:Tamen, en multaj lingvoj aziaj, la verb-finaĵoj (ofte minimumaj kaj eĉ neekzistantaj) ne informas pri la persono kaj malgraŭe ankaŭ ili estas "sen-pronom-emaj". Do ne ĉiuj lingvoj nepre bezonas tiun informon. Dependas eble parte de la kultura toleremo al la necerteco, de la akceptemo bezoni la kuntekston por interkompreniĝi, kaj de la tendenco subkompreni.

Mem, parole kaj tujmesaĝile mi emas senpronomumi kiam mia kunparlanto faras la samon.
Kaj mi demandis la demandon pro ĉi tiu kialo. Mi tradukas neformalan interparolon, kaj laŭ mi, iafoje ŝajnas, ke la parolo sonus pli bone se oni ne dirus la pronomon.

Înapoi mai sus