Til indholdet

Pri la Vortordo de la Germana Lingvo

af nornen, 16. maj 2014

Meddelelser: 14

Sprog: Esperanto

nornen (Vise profilen) 24. jun. 2014 22.31.05

Kirilo81:Ho, min tre interesus tia ekzemplo.
La Majaaj lingvoj havas "direktindikilojn" (partículas direccionales) kiuj aperas kiam frazo estas formovita el verba frazo (ĝenerale pro temigado, neado, demandado kaj en rilativaj propozicioj). Tiu indikilo estas ĝenerale la vorto wiwi'. Dependas de la lingvo kiaj movadoj kaŭzas tiun aperon. Ekzemple en la Kiĉea kaj la Kekĉia tio ĉiam okazas kiam la movita frazo ne ricevis kazon (ergativon aŭ absolutivon) de la verbo.

Ekzemplo kun rilativa propozicio:
(A) Xinyok' li che' chi maal.
x-∅-in-yok' li che' chi maal
past-3SgAbs-1SgErg-DEHAK det ARB prp MAĈET
ĝin-mi-dehakis la arbo per maĉeto
Mi dehakis la arbon per maĉeto.

(B) Maak'a' xq'esnal li maal.
maak'a' x-q'es-nal li maal
neg 3SgErg-AKR-EC det MAĈET
ne-estas ĝia-akreco la maĉeto
La maĉeto estas malakra.

Nun, kunmetante tiujn ĉi du propoziciojn, ni vidas ke "chi maal" lasas spuron "wi'" en la verba frazo kies kapo estas "xinyok'" (A).

Maak'a' xq'esnal li maal xinyok' wi' li che'.
maak'a' x-q'es-nal li maal x-∅-in-yok' wi' li che'
neg 3SgErg-AKR-EC det MAĈET[1] past-3SgAbs-1SgErg-DEHAK dir[1] det ARB
ne-estas ĝia-akreco la maĉet ĝin-mi-dehakis [trace] la arbo
La maĉeto, per kiu mi dehakis la arbon, estas malakra.

Alia ekzemplo kun temigado:
Sin temigado:
Xinril laana' sa' leerochoch.
x-in-r-il l-aa-na' sa' l-eer-ochoch
past-1SgAbs-3SgErg-VID det-2SgErg-PATRIN prp det-2PlErg-DOM
min-ĝi-vidis la-via-patrino en la-via-domo
Via patrino vidis min en via domo.

Kun temigado:
Sa' leerochoch xinril wi' laana'.
sa' l-eer-ochoch x-in-r-il wi' l-aa-na'
prp det-2PlErg-DOM[1] past-1SgAbs-3SgErg-VID dir[1] det-2SgErg-PATRIN
en la-via-domo min-ĝi-vidis [trace] la-via-patrino
Estis en via domo, kie via patrino vidis min, kaj nenie alie.

Ekzemplo kun neado:
Vidu tie.

nornen (Vise profilen) 24. jun. 2014 23.11.38

Kirilo81:Ho, min tre interesus tia ekzemplo.
Ekzemple en "Candelaria Dominga López Ixcoy: Ri Ukemiik ri K'ichee' Chii', Editorial Cholsamaj 1997, ISBN 84-89415-31-1" legatas:

Paĝ ..||| ...||, Ĉap .. .. ...:La partícula wi marca cambio de orden original de constituyentes

Los constituyentes locativos (adjunto preposicional o adverbio), los indicadores por sustantivo relacional de comitativo, instrumental, tema y objeto indirecto en una oración sin énfasis de estos elementos, ocupan la posición posterior al núcleo predicativo (verbo o estativo). Cuando se topicalizan o se enfocan estos constituyentes, se mueven hacia la poasición anterior al núcleo predicativo, creando una estructura derivada. Tal adelantamiento se indica a través de la partícula wi, que se introduce después del núcleo predicativo. El adelantamiento de estos constituyentes se marca en oraciones indicativas, y cuando se afirma, niega, e interroga (de respuesta sí/no y de información) tales constituyentes. La partícula wi deja huellas de la posición original del constituyente adelantado. [...]
[...] La ero wi lasas spurojn (traces) de la origina pozicio de la konsistanto antaŭmovita.

Kirilo81 (Vise profilen) 25. jun. 2014 08.39.41

Dankon, mi reagos laŭokaze.

Ĉu oni povas tion iel paraleligi al la malplena subjekto en la germana Heute ist Mittwoch → Es ist Mittwoch heute?

nornen (Vise profilen) 25. jun. 2014 15.34.14

Kirilo81:Dankon, mi reagos laŭokaze.

Ĉu oni povas tion iel paraleligi al la malplena subjekto en la germana Heute ist Mittwoch → Es ist Mittwoch heute?
Mi ne certas pri tio.
La "es" en via ekzemplo estas aŭ ekspletiva aŭ katafora. Plej probable ĝi estas katafora (rilatante al subjekto "heute" ), ĉar se ĝi estus ekspletivo ĝi ne malaperus (cf. "Es ist kalt heute" -> "Heute ist es kalt." sed ne "*Heute ist es Mittwoch." )

Do mi kredas ke via ekzemplo estas la malo de miaj. La katafora "es" aperas, ĉar alia frazo ne estas movita (sed devus esti movita), kaj aperas tie, kien la alia frazo estus movita.

Sed ankaŭ tio estus indiko por la ekzisto de transformadoj pere de movadoj.

----
Alia ekzemplo de wi' prenita el la kristana biblio (praortografie): "tixkutanob'resi saˈ li kab li wankeb' wiˈ chi xjunileb'." La uzo de wi' estas deviga, ĉar la lokativo "dome"="sa' li kab" estis formovita el la verba frazo "troviĝas..."="wankeb'...".

Tilbage til start