La eŭropeco de esperanto
貼文者: Jorn644, 2014年5月16日
訊息: 27
語言: Esperanto
Jorn644 (顯示個人資料) 2014年5月16日下午5:38:11
Hodiaŭ mi estis pensanta pri la eŭropeco de nia lingvo kaj mi miris pri kial eŭropaj lingvoj (ĉefe la latinidaj kaj germanaj) estas konsideraj pli "internaciaj" ol la slavaj, aziaj kaj afrikaj lingvoj. Ŝatas mi la eŭropecon kaj ne proponas tion ŝanĝi, tamen ja estas interesa pripensaĵo.
Ĉu "kazati" aŭ simple "kazi" ne estas pli internacia ol "montri"?
- ESPERANTO: montri
- franca: montrer
- hispana: mostrar
- angla: to show
- germana: zeigen
- rusa: kazát
- bulgaria: kaza
- ĉeĥa : ukázat
- pola : kazać
- serbo-kroatia : kázati
- slovenia : kázati
Amike,
Joreno
Fenris_kcf (顯示個人資料) 2014年5月16日下午7:40:28
Vi listigis 2 Latidinajn lingvojn kaj 6 Slavajn lingvojn — do kompreneble ŝajnas ke la Slava radiko estas la "pli internacia".
Sed principe vi pravas: La plejparto de Esperantaj radikoj havas Latinidan devenon. Mi pensas, ke la kaŭzo de tio estas, ke la Latina estis tre vaste uzata en Eŭropo kaj ke la Franca estis taksita kiel la lingvo de kulturo kiam Zamenhof kreis Esperanton.
bryku (顯示個人資料) 2014年5月16日下午10:17:46
Jorn644:Saluton,Erare:
- pola : kazać
Pole: kazać = ordoni
Ĝuste:
pokazać, pokazywać = montri (aliaj formoj: okazać, ukazać, wskazać...)
sed ankaŭ:
demonstrować = montri
germane: demonstrieren
itale: monstrare
Amike Grzesiek
Fenris_kcf (顯示個人資料) 2014年5月16日下午11:26:41
bryku:germane: demonstrierenTiu estas prunita vorto. Alia Germana vorto de Ĝermana deveno estas "weisen", simila al vortoj de aliaj Ĝermanaj lingvoj:
- Nederlanda: "wijzen"
- Norvega (Bokmål): "å vise"
- Sveda: "att visa"
Clarence666 (顯示個人資料) 2014年5月17日上午1:27:00
> miris pri kial eŭropaj lingvoj (ĉefe la latinidaj kaj germanaj)
> estas konsideraj pli "internaciaj" ol la slavaj, aziaj kaj afrikaj lingvoj
Versxajne la ideo "internacia" ne bonas. Jes ja, EO estas tro euxropocentrisma, oni scias pri tio, sed oni ne fanfaronu aux diskutu pri siaj propraj problemoj.
> Ŝatas mi la eŭropecon kaj ne proponas tion ŝanĝi
Mi ne sxatas la euxropocentrismon, "sxangxi" apenaux eblas, sed oni povus, por anstatauxigi la plej fusxajn vortojn ( precipe "patr" ) uzi ekstereuxropajn fontojn ( precipe ID kaj malnovaj Amerikaj lingvoj, kiuj estis plene aux preskaux mortigitaj per la koloniismo ) .
> Ĉu "kazati" aŭ simple "kazi" ne estas pli internacia ol "montri"?
Mi ne konsentas. Vi simple prezentas slavocentrisman vidpunkton.
PS: "nacia" <- fivorto | "internacia" ( derivajxo de "nacia" ) <- fivorto
lagtendisto (顯示個人資料) 2014年5月17日上午6:39:17
Fenris_kcf:Mi ne komprenas entute. Kio estas 'prunita' vorto? Ĉu mankas memklareco (selfklarei) de vorto 'demonstrieren' ? Ĉu la vorto 'demonstrieren' mankas memklariĝa kompreno laŭ 'Aha!'-efekto al ne-ĝermanaj denaskuloj?bryku:germane: demonstrierenTiu estas prunita vorto.
Fenris_kcf:Alia Germana vorto de Ĝermana deveno estas "weisen", simila al vortoj de aliaj Ĝermanaj lingvoj:Do, laŭ principo de memklareco, en germane, sola starata radiko 'weisen' ne signifas multe. Oni devas aldoni sufiksojn, kaj 'an-', kaj 'hin-', 'über-' al radiko 'weisen'.
- Nederlanda: "wijzen"
- Norvega (Bokmål): "å vise"
- Sveda: "att visa"
Terurĉjo:trieKontraŭe al propagando. En mia opinio. Ĉiu de internacia pontlingvo provokas detruon de naciaj lingvoj. Ankaŭ, plejparte estas la nacioj (gefolkstama), ne estas internaciaj (mang-gefolkstama) fortoj, kiuj portas postvivon de naciaj lingvoj. Al valoro de nacio. En ordo, ŝajnas akcepteble, se oni trovus linguistaj komunecoj. Amikaraj pontlingvoj devus celi memklarecon kaj homogenecon por servi ĉirkaŭ tujkomprenado (laŭ 'Aha!-efekto' ). Se uzantoj de internaciaj lingvoj prifaifas pri tion. Tio ŝajnas kontraŭ spirita ideo de tutinternacia amikareco. Ekzemple, al mi kia germana denaskulo, vorto 'einartigkei' estas pli memklareca ol vorto 'homogeneco' (unspececo).
PS: "nacia" <- fivorto | "internacia" ( derivaĵo de "nacia" ) <- fivorto
mi ne vidas ian fian en la vorto nacia: nacia lingvo, nacia sportkonkurso, unuiĝintaj nacioj (UNo).
bryku (顯示個人資料) 2014年5月17日上午8:15:47
Fenris_kcf:Ĉu la germanoj ne komprenas la vorton "demonstrieren"? Evidente ĝi estas prunita vorto, ĉar ĝi havas latinan devenon. Same la pola "demonstrować".bryku:germane: demonstrierenTiu estas prunita vorto.
Fenris_kcf (顯示個人資料) 2014年5月17日上午8:41:04
spreecamper:Mi volis skribi "pruntita vorto" ~ "fremdvorto". Kaj mi dirus ke jes — la vorto "demonstrieren" uzatas malplie ol formoj de "weisen".Fenris_kcf:Mi ne komprenas entute. Kio estas 'prunita' vorto? Ĉu mankas memklareco (selfklarei) de vorto 'demonstrieren' ? Ĉu la vorto 'demonstrieren' mankas memklariĝa kompreno laŭ 'Aha!'-efekto al ne-ĝermanaj denaskuloj?bryku:germane: demonstrierenTiu estas prunita vorto.
spreecamper:Jes, la vorto "weisen" sen sufikso apenaŭ uzatas, ekscepte en idiomoj kiel "den Weg weisen".Fenris_kcf:Alia Germana vorto de Ĝermana deveno estas "weisen", simila al vortoj de aliaj Ĝermanaj lingvoj:Do, laŭ principo de memklareco, en germane, sola starata radiko 'weisen' ne signifas multe. Oni devas aldoni sufiksojn, kaj 'an-', kaj 'hin-', 'über-' al radiko 'weisen'.
- Nederlanda: "wijzen"
- Norvega (Bokmål): "å vise"
- Sveda: "att visa"
Fenris_kcf (顯示個人資料) 2014年5月17日上午8:52:47
lagtendisto (顯示個人資料) 2014年5月17日上午11:50:56
bryku:Ĉu la germanoj ne komprenas la vorton "demonstrieren"?Germanaj denaskuloj komprenas la vorton 'demonstrieren'. Sed verŝajne oni lernas signifon de 'demonstrii' per gazetaro, ne per gepatroj en infaneco. Pri tio, por germanaj denaskuloj la vorto 'demonstrii' ne estas memklariĝa entute.
Fenris_kcf:Jes, la vorto "weisen" sen sufikso apenaŭ uzatas, ekscepte en idiomoj kiel "den Weg weisen".'Den Weg weisen' ŝajnas tre formala, iomete kia komando, laŭ ideo de 'anweisen'. 'Montri la vojo'/ 'den Weg zeigen' estas kiel oni uzus sendeviga, surstrata. Se mi uzus komandecan vorton 'weisen', tiam mi uzus kvin fingroj, kia tuta manedro. Se mi uzus 'zeigen', tiam nur mi uzus unu fingro, la montrofingro/ 'Zeigefinger'.
Fenris_kcf:Jes, jes. Vi ĉiuj certe neniam misskribis ion ajn.Pardonu min, mi ne povis konkludi al korekta vorto. Pri tio, mi demandis. Ne estis, ke mi intencis ŝerci pri misskribado.