Ke daftar isi

Grammatical structure in these examples

dari r160k, 18 Mei 2014

Pesan: 12

Bahasa: Esperanto

r160k (Tunjukkan profil) 18 Mei 2014 01.50.09

I have just read the poem Sonorilludo by Kálmán Kalocsay (public domain, available here), and was a little confused by the grammar at a couple of points.

1.
Estingu flamlangon
De l’ sent’ malamanta,
De l’ blinde flamanta
Volinta la sangon.

Extinguish [the] flame (flametongue) | Of hatred (the hating sense), | Of the blindly burning | Wanted the blood.

The last line is what throws me here. Does it mean the flamlango wanted the blood of the blindly burning? Does it mean the sent' malamanta wanted the blood of the blindly burning? Does it mean "of the blindly burning [fire] | that wanted the blood."?

2.
Ho sorĉu la senton
Indulge lulante,
Kaj larmojn rulante
Eksolvu la penton!

In this case, is "larmojn" the (pseudo-)object of the verb "ruli" inside the adverb "rulante", making it part of the adverbial phrase? (And, rolling tears, | Dissolve the repentence)? Or is "larmojn" a second (and indirect) object for eksolvi? (And to tears rollingly | Dissolve the repentence)?

Thank you in anticipation,
Ryan

r160k (Tunjukkan profil) 18 Mei 2014 04.44.19

Min pardonu mi petas por la angla: mi estas laca.

Mi ĵus legintas la poemon „Sonorilludo“ de Kálmán Kalocsay (jen), kaj estis konfuzetita per iom de la gramatikon.

1.
Estingu flamlangon
De l’ sent’ malamanta,
De l’ blinde flamanta
Volinta la sangon.

Kiu estas ĝi, ke "volinta" la sangon? Kial estas "la sangon" en la objekta kazo — ĉu ĝi estas la objekto de voli (kaj parto de la frazo adjektiva)? aŭ de estingi?

2.
Ho sorĉu la senton
Indulge lulante,
Kaj larmojn rulante
Eksolvu la penton!

Ĉi tie, ĉu estas "larmojn" la objekto de ruli (kaj parto de la frazo adverba)? aŭ de eksolvi?

(por plu ellaboraĵo petate vidas mian antaŭan poston).
Ryan

Kirilo81 (Tunjukkan profil) 18 Mei 2014 19.07.32

volinta dependas de sent', same kiel malamanta kaj flamanta.

En la dua strofo rulante povus dependi aŭ de sorĉu aŭ de eksolvu. Mi pensas, ke la senso restas ambaŭokaze la sama.

sergejm (Tunjukkan profil) 18 Mei 2014 19.24.01

Kirilo81:volinta dependas de sent', same kiel malamanta kaj flamanta.

En la dua strofo rulante povus dependi aŭ de sorĉu aŭ de eksolvu. Mi pensas, ke la senso restas ambaŭokaze la sama.
Iom ne tiel, mi pensas.
"volinta" en la kvara linio kaj "flamanta" en la tria dependas ne de "sent'" en la dua linio, sed de "l'" en la tria, kiu tradukotas anglen kiel "one". Ĝi singifas senton, sed ne tiun el la dua linio, sed alian.
Do angle estos iel tiel:
Extinguish flametongue
Of the hating sense,
Of the blindly burning ONE
Wanted the blood.
En la dua strufo "rulante" dependas nur de "eksolvu", ĉar post la dua linio estas komo.

sergejm (Tunjukkan profil) 18 Mei 2014 19.55.57

Mi ĵus legis la tutan verson kaj eble la traduko estu tia:
Let the wanted the blood
Extinguish flametongue
Of the hating sense,
Of the blindly burning one.

Kirilo81 (Tunjukkan profil) 18 Mei 2014 20.58.34

volinta ne povas dependi de l', ĉar kiel artikolo tiu mem dependas, nome de sent', respektive de subkomprenata ripetita sento.
Pri rulante vi pravas, mi pretervidis la komon.

Terurĉjo (Tunjukkan profil) 18 Mei 2014 21.45.49

la unua versio

la dua versio

Estingu flamlangon
De l' monstro malinda,
Longunga kaj blinda,
Sorbinta la sangon:

Terurĉjo (Tunjukkan profil) 18 Mei 2014 21.53.00

Estingu flamlangon
De l’ sent’ malamanta,
De l’ blinde flamanta
Volinta la sangon.

Estingu flamlangon de la sento malamanta, de la (sento) blinde flamanta, volinta la sangon.

Terurĉjo (Tunjukkan profil) 18 Mei 2014 21.58.51

Ho sorĉu la senton
Indulge lulante,
Kaj larmojn rulante
Eksolvu la penton!

Ho sorĉu la senton indulge lulante, kaj larmojn rulante eksolvu la penton!

Ho, (VI), lulante indulge, sorĉu la senton , kaj (VI), rulante larmojn, eksolvu la penton!

nornen (Tunjukkan profil) 21 Mei 2014 18.01.06

Mi opinias ke la malfacileco de la unua frazo estas ŝuldita al la fakto ke la vorto "sento" aperas kvin fojojn en la sintaksa strukturo, sed nur estas videbla en la unua pozicio.

Unue, "sento" aperas kiel la kapo de la frazo "l' sent' malamanta". Ĉi tie ĝia apero estas videbla.
Due, ĝi aperas kiel la subjekto de la frazo "malamanta", markite en la arbo je t1. Tie ĝi ne videblas.
Trie, "sento" aperas kiel la kapo de la frazo "l' (blinde) flamanta volinta la sangon", markite en la arbo je t2. Tie ĝi ne videblas.
Kvara, ĝi aperas kiel la subjekto de la frazo "flamanta", markite en la arbo je t3. Tie ĝi ne videblas.
Kvine, ĝi aperas kiel la subjekto de la frazo "volinta la sangon", markite en la arbo je t4. Tie ĝi ne videblas.

Mi analizus la frazon pli malpli tiel ĉi:

(Bonvolu pardoni ke mi forgesis la vorton "blinde". Mi sekvis la kutimojn de unlweb, metinte la subjektojn en specVP kaj la objektojn ne en compVP, sed en adjctVP.)

Kembali ke atas