До змісту

La itala lingvo

від dpmsf, 20 травня 2014 р.

Повідомлення: 5

Мова: Esperanto

dpmsf (Переглянути профіль) 20 травня 2014 р. 01:44:55

Ĉu la ortografio de la lingvo itala ŝanĝiĝis de 1940-a jardeko ĝis nun? Ĉar mi studas ĝin per libro de tiu epoko.

Dank' al ĉiu!

efilzeo (Переглянути профіль) 20 травня 2014 р. 05:46:07

Ne, la lingvo estas preskaŭ la sama el la 1200. Italoj povas legi la librojn de la 1200 senprobleme.

Mi sugestas la kurson nomatan "Assimil". Laŭ mi estas la plejbona kurso por lerni lingvojn. Mi lernis la anglan per tio kaj nun mi estas lernanta la germanan per tio, kaj funkcias bonege.

antoniomoya (Переглянути профіль) 20 травня 2014 р. 10:31:17

efilzeo:Mi sugestas la kurson nomatan "Assimil". Laŭ mi estas la plejbona kurso por lerni lingvojn. Mi lernis la anglan per tio kaj nun mi estas lernanta la germanan per tio, kaj funkcias bonege.
Koncerne "Assimil", mi tute konsentas kun vi. Ili uzas la plej bonan metodon por instrui fremdajn lingvojn.

Tre bedaŭrinde, la libro de "Assimil" por instrui Esperanton ne estis tiel bona (ĝi estis sincere malbona). La verkisto ne sekvis, vorte kaj fraze, la simplajn regulojn de la aliaj lingvo-kursoj. Kaj ĝi malsukcesis.

Amike.

yyaann (Переглянути профіль) 20 травня 2014 р. 11:39:57

antoniomoya:Tre bedaŭrinde, la libro de "Assimil" por instrui Esperanton ne estis tiel bona (ĝi estis sincere malbona). La verkisto ne sekvis, vorte kaj fraze, la simplajn regulojn de la aliaj lingvo-kursoj. Kaj ĝi malsukcesis.
Kaj ĝi eĉ sukcesis aspektigi Esperanton malfacila! Se mi lernus Esperanton per ĝi, mi rezignus. Ĝi tute malsukcesas elmontri la eblon multanuance esprimi sin per malgranda vortprovizo, reuzante tre malmulte la jam lernitajn radikojn, kaj enkondukante po troege da novaj radikoj en ĉiun lekcionon. Plie, tio estas ja individua taksado sed mi ne ŝatis la voĉojn kaj akcentojn de la aktoroj.

Tamen rilate aliajn lingvojn, jes, Assimil estas ja bona metodo.

dpmsf (Переглянути профіль) 20 травня 2014 р. 15:18:55

Dankon, Efilzeo!!

Назад до початку