본문으로

Esperanto: Kial vi ŝatas ĝin?

글쓴이: AllenHartwell, 2014년 5월 20일

글: 9

언어: Esperanto

AllenHartwell (프로필 보기) 2014년 5월 20일 오후 7:49:57

Mi ŝatas ĝin kial ĝi estas la plej bona lingvo de la tuta mondo. Ĝi estas tre facile. Se ĉiuj lernus ĝin, ĉiu milito malkomencus.

Esperanto: Paco. Amo. Harmonio. Amu kaj lernu ĝin aŭ forlasu ĝin. ridulo.gif

nornen (프로필 보기) 2014년 5월 20일 오후 10:47:18

AllenHartwell:Ĝi estas tre facile.
Ĉu tio ĉi estas ironiaĵo aŭ sarkasmaĵo?

AllenHartwell (프로필 보기) 2014년 5월 20일 오후 10:58:29

nornen:
AllenHartwell:Ĝi estas tre facile.
Ĉu tio ĉi estas ironiaĵo aŭ sarkasmaĵo?
Mi volis diri facila. lango.gif

novatago (프로필 보기) 2014년 5월 21일 오전 8:36:54

nornen:
AllenHartwell:Ĝi estas tre facile.
Ĉu tio ĉi estas ironiaĵo aŭ sarkasmaĵo?
Ĉu sarkasmi al komencantoj estas bone aŭ io utila nur kiam vi faras tion?

Ĝis, Novatago.

vicentesales (프로필 보기) 2014년 5월 21일 오전 10:39:23

Mi farus eksterlandan vojaĝo kaj decidis plibonigi mian Anglan konon.
Sed mi trovis la kurso tro multekosta.
Pro tio, legu pli:
Mia Sperto Per Esperanto: https://docs.google.com/document/d/1OzYHZsAaSVX15y...

Eltwish (프로필 보기) 2014년 5월 22일 오전 1:27:43

AllenHartwell:Se ĉiuj lernus ĝin, ĉiu milito malkomencus.
Ho, se nur vi pravus. Kiamaniere vi supozas, ke tio okazus? Oni trovas sufiĉe da konfliktoj, malpaco kaj militoj inter samlingvaj popoloj. La lingvo mem havas neniun kontraŭmalaman pensigecon.

Pri via demando, nu, mi ŝatas la lingvon pro multaj kialoj. Sed se mi parolu pri la lingvo mem, kaj ne pri tiuj motivoj, pro kiuj mi lernus iun ajn samsukcesan planlingvon, eble mi dirus, ke mi ŝatas la esprimkapablon, kiun ĝi havigas al siaj uzantoj. Specife mi parolas pri la utileco de la e-finaĵo, la afiksoj kaj kunmetebleco de ĉiuj vortformoj... resume, en la naciaj lingvoj, oni tie kaj tie trovas tiujn oftege uzeblajn gramatikaĵojn, per kiuj multaj sencoj simple esprimiĝas; je tiaj eblecoj Esperanto abundegas. La gramatiko mem estas malbarilo al esprimado.

Rejsi (프로필 보기) 2014년 5월 22일 오전 1:57:54

Eltwish:Ho, se nur vi pravus. Kiamaniere vi supozas, ke tio okazus? Oni trovas sufiĉe da konfliktoj, malpaco kaj militoj inter samlingvaj popoloj. La lingvo mem havas neniun kontraŭmalaman pensigecon.
Ĉu vi neniam aŭdis tion? Hitler mortigis la hebreojn ĉar li ne povis legi sian hebrean leteron de akcepto de la hebrea art-lernejo!

(Pardonu min pro la fiŝercaĵo.)

Ĉiaokaze, estas bone vidi, ke tiu komencanto havas entuziasmon por la linvgo. ridulo.gif

danielcg (프로필 보기) 2014년 6월 12일 오전 1:25:17

AllenHartwell:Mi ŝatas ĝin kial ĝi estas la plej bona lingvo de la tuta mondo. Ĝi estas tre facile. Se ĉiuj lernus ĝin, ĉiu milito malkomencus.

Esperanto: Paco. Amo. Harmonio. Amu kaj lernu ĝin aŭ forlasu ĝin. ridulo.gif
Pri la lingvo mem, mi ŝatas ĝian bonegan proporcion inter alta esprimkapablo kaj simplaj rimedoj. Ĝi ne estas nur logikaĵo, sed vivanta lingvo homa, tamen ĝi tion atingas per malmultaj kaj facilaj eroj. La riĉeco kaj esprimpovo de Esperanto dependas precipe de la kombinado de tiuj simplaj eroj.

Mi ankaŭ ŝatas ĝian facilecon por lernado, kompare al la naciaj lingvoj. Ĝuste hodiaŭ mi parolis pri ĉi tio kun alia esperantisto, kaj komparis mian sperton pri lernado de du lingvoj: la angla kaj Esperanto (mi estas denaska hispanlingvano). Mi unue lernis la anglan, kaj due Esperanton. Mi atingis similan nivelon de lingvouzo en ambaŭ, tamen bezonis nur dekonon da tempo por Esperanto. Mi povas persone atesti ke la kutima aserto, ke Esperanto estas dekoble pli facile lernebla ol la naciaj lingvoj, en mia kazo estis matematika vero.

Sed krom la lingvo, mi ankaŭ ŝatas tion, kion oni nomas "la interna ideo de esperantismo": la strebo al mondo pli justa kaj pli frateca inter homoj de ĉiuj landoj.

Samideane,

Daniel

danielcg (프로필 보기) 2014년 6월 12일 오전 1:31:23

Eltwish:
AllenHartwell:Se ĉiuj lernus ĝin, ĉiu milito malkomencus.
Ho, se nur vi pravus. Kiamaniere vi supozas, ke tio okazus? Oni trovas sufiĉe da konfliktoj, malpaco kaj militoj inter samlingvaj popoloj. La lingvo mem havas neniun kontraŭmalaman pensigecon.

Pri via demando, nu, mi ŝatas la lingvon pro multaj kialoj. Sed se mi parolu pri la lingvo mem, kaj ne pri tiuj motivoj, pro kiuj mi lernus iun ajn samsukcesan planlingvon, eble mi dirus, ke mi ŝatas la esprimkapablon, kiun ĝi havigas al siaj uzantoj. Specife mi parolas pri la utileco de la e-finaĵo, la afiksoj kaj kunmetebleco de ĉiuj vortformoj... resume, en la naciaj lingvoj, oni tie kaj tie trovas tiujn oftege uzeblajn gramatikaĵojn, per kiuj multaj sencoj simple esprimiĝas; je tiaj eblecoj Esperanto abundegas. La gramatiko mem estas malbarilo al esprimado.
Bedaŭrinde vi pravas, ke samlingveco ne estas garantio kontraŭ militoj. Tamen politikistoj kaj militistoj pli facile povas konvinki siajn popolojn, ke la malamiko estas monstro nehoma, kiam komuniko inter la popoloj malfacilas. Rekta persona komuniko danke al komuna lingvo internacia, igas malpli ebla ke popoloj facile akceptos militon. Sinteze: komuna lingvo ne sufiĉas, sed helpas eviti militojn.

Kiel kutimis diri argentina sportĵurnalisto Guillermo Nimo: "Por lo menos... así lo veo yo" (hispane: "almenaŭ... tiel mi vidas ĉi tion").

Via,

Daniel

다시 위로