Esperanto: Kial vi ŝatas ĝin?
od AllenHartwell, 20 maja 2014
Wpisy: 9
Język: Esperanto
AllenHartwell (Pokaż profil) 20 maja 2014, 19:49:57
Esperanto: Paco. Amo. Harmonio. Amu kaj lernu ĝin aŭ forlasu ĝin.
nornen (Pokaż profil) 20 maja 2014, 22:47:18
AllenHartwell:Ĝi estas tre facile.Ĉu tio ĉi estas ironiaĵo aŭ sarkasmaĵo?
AllenHartwell (Pokaż profil) 20 maja 2014, 22:58:29
nornen:Mi volis diri facila.AllenHartwell:Ĝi estas tre facile.Ĉu tio ĉi estas ironiaĵo aŭ sarkasmaĵo?
novatago (Pokaż profil) 21 maja 2014, 08:36:54
nornen:Ĉu sarkasmi al komencantoj estas bone aŭ io utila nur kiam vi faras tion?AllenHartwell:Ĝi estas tre facile.Ĉu tio ĉi estas ironiaĵo aŭ sarkasmaĵo?
Ĝis, Novatago.
vicentesales (Pokaż profil) 21 maja 2014, 10:39:23
Sed mi trovis la kurso tro multekosta.
Pro tio, legu pli:
Mia Sperto Per Esperanto: https://docs.google.com/document/d/1OzYHZsAaSVX15y...
Eltwish (Pokaż profil) 22 maja 2014, 01:27:43
AllenHartwell:Se ĉiuj lernus ĝin, ĉiu milito malkomencus.Ho, se nur vi pravus. Kiamaniere vi supozas, ke tio okazus? Oni trovas sufiĉe da konfliktoj, malpaco kaj militoj inter samlingvaj popoloj. La lingvo mem havas neniun kontraŭmalaman pensigecon.
Pri via demando, nu, mi ŝatas la lingvon pro multaj kialoj. Sed se mi parolu pri la lingvo mem, kaj ne pri tiuj motivoj, pro kiuj mi lernus iun ajn samsukcesan planlingvon, eble mi dirus, ke mi ŝatas la esprimkapablon, kiun ĝi havigas al siaj uzantoj. Specife mi parolas pri la utileco de la e-finaĵo, la afiksoj kaj kunmetebleco de ĉiuj vortformoj... resume, en la naciaj lingvoj, oni tie kaj tie trovas tiujn oftege uzeblajn gramatikaĵojn, per kiuj multaj sencoj simple esprimiĝas; je tiaj eblecoj Esperanto abundegas. La gramatiko mem estas malbarilo al esprimado.
Rejsi (Pokaż profil) 22 maja 2014, 01:57:54
Eltwish:Ho, se nur vi pravus. Kiamaniere vi supozas, ke tio okazus? Oni trovas sufiĉe da konfliktoj, malpaco kaj militoj inter samlingvaj popoloj. La lingvo mem havas neniun kontraŭmalaman pensigecon.Ĉu vi neniam aŭdis tion? Hitler mortigis la hebreojn ĉar li ne povis legi sian hebrean leteron de akcepto de la hebrea art-lernejo!
(Pardonu min pro la fiŝercaĵo.)
Ĉiaokaze, estas bone vidi, ke tiu komencanto havas entuziasmon por la linvgo.
danielcg (Pokaż profil) 12 czerwca 2014, 01:25:17
AllenHartwell:Mi ŝatas ĝin kial ĝi estas la plej bona lingvo de la tuta mondo. Ĝi estas tre facile. Se ĉiuj lernus ĝin, ĉiu milito malkomencus.Pri la lingvo mem, mi ŝatas ĝian bonegan proporcion inter alta esprimkapablo kaj simplaj rimedoj. Ĝi ne estas nur logikaĵo, sed vivanta lingvo homa, tamen ĝi tion atingas per malmultaj kaj facilaj eroj. La riĉeco kaj esprimpovo de Esperanto dependas precipe de la kombinado de tiuj simplaj eroj.
Esperanto: Paco. Amo. Harmonio. Amu kaj lernu ĝin aŭ forlasu ĝin.
Mi ankaŭ ŝatas ĝian facilecon por lernado, kompare al la naciaj lingvoj. Ĝuste hodiaŭ mi parolis pri ĉi tio kun alia esperantisto, kaj komparis mian sperton pri lernado de du lingvoj: la angla kaj Esperanto (mi estas denaska hispanlingvano). Mi unue lernis la anglan, kaj due Esperanton. Mi atingis similan nivelon de lingvouzo en ambaŭ, tamen bezonis nur dekonon da tempo por Esperanto. Mi povas persone atesti ke la kutima aserto, ke Esperanto estas dekoble pli facile lernebla ol la naciaj lingvoj, en mia kazo estis matematika vero.
Sed krom la lingvo, mi ankaŭ ŝatas tion, kion oni nomas "la interna ideo de esperantismo": la strebo al mondo pli justa kaj pli frateca inter homoj de ĉiuj landoj.
Samideane,
Daniel
danielcg (Pokaż profil) 12 czerwca 2014, 01:31:23
Eltwish:Bedaŭrinde vi pravas, ke samlingveco ne estas garantio kontraŭ militoj. Tamen politikistoj kaj militistoj pli facile povas konvinki siajn popolojn, ke la malamiko estas monstro nehoma, kiam komuniko inter la popoloj malfacilas. Rekta persona komuniko danke al komuna lingvo internacia, igas malpli ebla ke popoloj facile akceptos militon. Sinteze: komuna lingvo ne sufiĉas, sed helpas eviti militojn.AllenHartwell:Se ĉiuj lernus ĝin, ĉiu milito malkomencus.Ho, se nur vi pravus. Kiamaniere vi supozas, ke tio okazus? Oni trovas sufiĉe da konfliktoj, malpaco kaj militoj inter samlingvaj popoloj. La lingvo mem havas neniun kontraŭmalaman pensigecon.
Pri via demando, nu, mi ŝatas la lingvon pro multaj kialoj. Sed se mi parolu pri la lingvo mem, kaj ne pri tiuj motivoj, pro kiuj mi lernus iun ajn samsukcesan planlingvon, eble mi dirus, ke mi ŝatas la esprimkapablon, kiun ĝi havigas al siaj uzantoj. Specife mi parolas pri la utileco de la e-finaĵo, la afiksoj kaj kunmetebleco de ĉiuj vortformoj... resume, en la naciaj lingvoj, oni tie kaj tie trovas tiujn oftege uzeblajn gramatikaĵojn, per kiuj multaj sencoj simple esprimiĝas; je tiaj eblecoj Esperanto abundegas. La gramatiko mem estas malbarilo al esprimado.
Kiel kutimis diri argentina sportĵurnalisto Guillermo Nimo: "Por lo menos... así lo veo yo" (hispane: "almenaŭ... tiel mi vidas ĉi tion").
Via,
Daniel