לתוכן העניינים

"esti" kun adverboj kaj adjektivoj

של m_v, 21 במאי 2014

הודעות: 3

שפה: Esperanto

m_v (הצגת פרופיל) 21 במאי 2014, 14:06:48

Saluton al ĉiuj,

Kiu el tiuj du formoj estas ĝusta?

1. Ŝia domo estas proksime al la lernejo.
2. Ŝia domo estas proksima al la lernejo.

Mi pensas, ke ambaŭ estas ĝustaj, ĉar ĉiu el la du povas esti demandata teorie en diversa maniero:

1. Demando: Kie estas ŝia domo? Respondo: Proksime al la lernejo.
2. Demando: Kia estas ŝia domo? Respondo: Proksima al la lernejo.

Kion vi pensas?

nornen (הצגת פרופיל) 21 במאי 2014, 15:26:45

m_v:Saluton al ĉiuj,

Kiu el tiuj du formoj estas ĝusta?

1. Ŝia domo estas proksime al la lernejo.
2. Ŝia domo estas proksima al la lernejo.

Mi pensas, ke ambaŭ estas ĝustaj, ĉar ĉiu el la du povas esti demandata teorie en diversa maniero:

1. Demando: Kie estas ŝia domo? Respondo: Proksime al la lernejo.
2. Demando: Kia estas ŝia domo? Respondo: Proksima al la lernejo.

Kion vi pensas?
Mi konsentas kun vi. Ĝenerale, lokaj adverboj estas la unikaj adverboj kiuj povas priskribi nomojn.

Se la frazo "La arbo ĉi tie estas pli alta ol la arbo tie." ĝustas, mi konkludas ke la frazo "La arbo estas proksime al ni." ankaŭ ĝustus.

Rugxdoma (הצגת פרופיל) 21 במאי 2014, 15:27:23

m_v:Saluton al ĉiuj,

Kiu el tiuj du formoj estas ĝusta?

1. Ŝia domo estas proksime al la lernejo.
2. Ŝia domo estas proksima al la lernejo.

Mi pensas, ke ambaŭ estas ĝustaj, ĉar ĉiu el la du povas esti demandata teorie en diversa maniero:

1. Demando: Kie estas ŝia domo? Respondo: Proksime al la lernejo.
2. Demando: Kia estas ŝia domo? Respondo: Proksima al la lernejo.

Kion vi pensas?
Ankaŭ mi pensas tiel.

לראש הדף