Mergi la conținut

Kiel komenci kaj fini leterojn?

de jlavris85, 21 mai 2014

Contribuții/Mesaje: 5

Limbă: Esperanto

jlavris85 (Arată profil) 21 mai 2014, 19:08:51

Saluton,

Ĉu ekzistas manlibro pri verki leterojn? Mi volas scii kiel oni kutime komencas kaj finas leterojn. Antaŭdankon.

Ekzemploj:

Formala letero
Estimata sinjoro,
...
Salute,
Mia nomo
Malformala letero
Kara amiko,
...
Amike,
Mia nomo

efilzeo (Arată profil) 21 mai 2014, 20:20:04

Mi spertis ankaŭ "kordiale" je la leterfino.

nornen (Arată profil) 21 mai 2014, 20:24:37

efilzeo:Mi spertis ankaŭ "kordiale" je la leterfino.
"Kordiale" aŭ "kore"?

fajrkapo (Arată profil) 21 mai 2014, 21:32:56

nornen:
efilzeo:Mi spertis ankaŭ "kordiale" je la leterfino.
"Kordiale" aŭ "kore"?
Kordiale devenas el la latina cordial-is kaj ĉi tiu el cor,cordis. Kore jam sufiĉegus...

Oijos (Arată profil) 22 mai 2014, 00:18:50

efilzeo:Mi spertis ankaŭ "kordiale" je la leterfino.
Tre strangus tio. http://vortaro.net/#Kordialo

Înapoi mai sus