Poruke: 91
Jezik: Esperanto
mihxil (Prikaz profila) 21. lipnja 2014. 06:19:41
Stefano888:Eble la aŭtoro de ĉi tiu fadeno parolas pri la virino, kiu nomiĝas la Patrino de Dio per ni kristanoj. La Virgulino Mario. ktpTiele Patriko Stelo pruvas la ekziston de Sponga Bobo.
Homa elpensaĵo estas homa elpensaĵo. Vi pruvas nenion nur per referenci al unu sama evidente grandparte fikcia verko.
Stefano888 (Prikaz profila) 21. lipnja 2014. 19:16:59
mihxil:Miĥil,Stefano888:Eble la aŭtoro de ĉi tiu fadeno parolas pri la virino, kiu nomiĝas la Patrino de Dio per ni kristanoj. La Virgulino Mario. ktpTiele Patriko Stelo pruvas la ekziston de Sponga Bobo.
Homa elpensaĵo estas homa elpensaĵo. Vi pruvas nenion nur per referenci al unu sama evidente grandparte fikcia verko.
Mi efektive ne ekspektas ke vi povu kompreni la Biblion aŭ teologion. Vi jam elektis kion vi volas kredi. Vi decidis ke vi volas kredi ke ne ekzistas Dio. Vi ankaŭ atakas aliajn homojn, kiuj ja kredas je la ekzisto de Dio ĉar vi memkompreneble havas iujn negajn vidpunktojn kaj sintenojn pri religio kaj la Dio, kiun multaj homoj ankoraŭ adoras hodiaŭ, pro iu malbona sperto, kiun vi verŝajne havis -- eble dum via infanaĝo.
Miaj religiaj kredoj ne vundas vin iumaniere entute, sed vi konstante volas ataki miajn kredojn kaj min persone. Vi mokas mian religian fidon. Vi blasfemas la Dion, kiun mi adoras. Vi ĵus nomis la Biblion "unu sama evidente grandparte fikcia verko." Multe da tre inteligentaj homoj estas studintaj tiun "fikcian verkon" kaj estas vidintaj multan valoron en la libro, kiun ŝajne vi ne vidas.
Vi verŝajne bezonas vidi psikiatron kaj paroli al li pri via forta malamo al religio kaj religiaj homoj. La realaj problemoj estas tiuj, kiuj ekzistas en via menso kaj ne la religiaj homoj, kiujn vi malamas.
Mi esperas ke vi akiros iun profesian helpon baldaŭ. Mi pensas ke vi efektive bezonas ĝin.
Amike,
Stefano
chiza_7hijos (Prikaz profila) 22. lipnja 2014. 09:55:31
Fenris_kcf (Prikaz profila) 22. lipnja 2014. 11:01:42
Stefano888:Miaj religiaj kredoj ne vundas vin iumaniere entute, sed vi konstante volas ataki miajn kredojn kaj min persone.Inverse. Mihxil ne starigis tiun ĉi fadenon, sed religiulo, kiu volas pruvi al la nekredantoj, ke ili eraras (evidente lia "pruvo" estas ega stultaĵo, sed tiu estas alia temo).
mihxil (Prikaz profila) 22. lipnja 2014. 17:16:40
Stefano888:Mi efektive ne ekspektas ke vi povu kompreni la Biblion aŭ teologion.Simple komprenu ke vi ne parolas al nur kristanoj. Nur citi el la biblio estas ege malrespekte. Komprenu ke la biblio ne estas aŭtoritato por ĉiu. Tiel kiel vi parolus nur decas se vi scias ke via publiko jam akceptas la biblion kiel fonton de scio.
Stefano888:Vi jam elektis kion vi volas kredi. Vi decidis ke vi volas kredi ke ne ekzistas Dio.Ne temas pri volo. La faktoj simple devigas.
Stefano888:Miaj religiaj kredoj ne vundas vin iumaniere entute, sed vi konstante volas ataki miajn kredojn kaj min persone.Mi simple volas helpi vin kaj igi vin kompreni ke via diskutmaniero ne taŭgas, kaj ke vi malŝparu vian vivon al iluzio, ke estas pli bone racie fondi viajn kredojn.
Stefano888:Vi verŝajne bezonas vidi psikiatron kaj paroli al li pri via forta malamo al religio kaj religiaj homoj.Mi emfazas ke mi ne malamas homojn. Se mi malamus vin mi pli probable simple ignorus vin. La fakto ke mi parolas al vi montras nur certan respekton kaj zorgon.
Stefano888:Mi esperas ke vi akiros iun profesian helpon baldaŭ. Mi pensas ke vi efektive bezonas ĝin.La fakto ke vi pensas ke mia senkulpa hobieto foje iom esperantumi en la reto kaj klarigi al homoj kiaj vi ke ili eraras estas granda problemo por mia vivo kiu bezonas profesian solvadon alifoje montras ke vi tre emas vivi en iluzio kaj tro emas malkonekti vin al realo.
Stefano888 (Prikaz profila) 23. lipnja 2014. 02:35:12
mihxil:Kio estas la temo de ĉi tiu fadeno? Relegu ĝin. Mi skribis, "Eble la aŭtoro de ĉi tiu fadeno parolas pri la virino, kiu nomiĝas la Patrino de Dio per ni kristanoj." Ĉi tiu estas fadeno pri teologia temo. Sendube, vi ne estas teologia eksperto.Stefano888:Mi efektive ne ekspektas ke vi povu kompreni la Biblion aŭ teologion.Simple komprenu ke vi ne parolas al nur kristanoj. Nur citi el la biblio estas ege malrespekte.
mihxil: Komprenu ke la biblio ne estas aŭtoritato por ĉiu. Tiel kiel vi parolus nur decas se vi scias ke via publiko jam akceptas la biblion kiel fonton de scio.Mi pensas ke iuj el mia publiko akceptas la Biblion. Paŭlinho estas Roma katoliko. Mi certas ke estas multaj aliaj, kiuj akceptas la Biblion ankaŭ. Mi jam skribis, "Koncerne la ekziston de Dio, oni povas nek pruvi nek malpruvi Lian ekziston pere de scienco ĉar la esenco de Dio estas nesciebla kaj nekonebla." Ankaŭ, multfoje, mi jam diris ke la Biblio ne estas scienca lernlibro. La diskuto ĉi tie estas teologia. Denove, mi diras, "Mi efektive ne ekspektas ke vi povu kompreni la Biblion aŭ teologion."
mihxil:La faktoj kiujn vi prezentis en aliaj fadenoj ne malpruvas la ekziston de Dio.Stefano888:Vi jam elektis kion vi volas kredi. Vi decidis ke vi volas kredi ke ne ekzistas Dio.]Ne temas pri volo. La faktoj simple devigas.
mihxil:Kial? Kion mi diris pri scienca pruvo kaj Dio? Pensu pri tio. Eble iutage vi komprenos.Stefano888:Miaj religiaj kredoj ne vundas vin iumaniere entute, sed vi konstante volas ataki miajn kredojn kaj min persone.Mi simple volas helpi vin kaj igi vin kompreni ke via diskutmaniero ne taŭgas,
mihxil: kaj ke vi malŝparu vian vivon al iluzio, ke estas pli bone racie fondi viajn kredojn.Do, vi ankoraŭ kredas ke nevivanta materio povas fariĝi vivanta materio sen la helpo de pli alta inteligenteco kaj tiu vivanta materio en la daŭro de malpli ol 4 miliardo jaroj evoluos en milionojn kaj milionojn da vivantaĵoj, eĉ en homojn, kiuj povas esplori spacon kaj fendi atomojn. Kun neniu helpo de pli alta inteligenteco? Kiu efektive havas la iluzion, vi aŭ mi? (Mi ne kredas ke estas mi.)
mihxil:Via elekto de vortoj montras la malon. Vi ofte blasfemas la Dion, kiun mi adoras. Tio ofendas min grande.Stefano888:Vi verŝajne bezonas vidi psikiatron kaj paroli al li pri via forta malamo al religio kaj religiaj homoj.Mi emfazas ke mi ne malamas homojn. Se mi malamus vin mi pli probable simple ignorus vin. La fakto ke mi parolas al vi montras nur certan respekton kaj zorgon.
Stefano888 (Prikaz profila) 23. lipnja 2014. 02:56:21
mihxil:Ĉu vi kredas ke ĉiuj el tiuj homoj, kiuj adoras Dion en via lando "tre emas vivi en iluzio kaj tro emas malkonekti" sin "al realo" ankaŭ? Se vi efektive kredas tion, kial vi ne ĉeestas adorantarejojn en via lando kaj provas disvastigi viajn ideojn inter la adorantoj? Kial vi ne parolas al la pastoroj kaj sacerdotoj en via lando pri ĉi tiu iluzio kaj tiu malkonekto al realo, kiujn vi pensas ke ili havas?Stefano888:Mi esperas ke vi akiros iun profesian helpon baldaŭ. Mi pensas ke vi efektive bezonas ĝin.La fakto ke vi pensas ke mia senkulpa hobieto foje iom esperantumi en la reto kaj klarigi al homoj kiaj vi ke ili eraras estas granda problemo por mia vivo kiu bezonas profesian solvadon alifoje montras ke vi tre emas vivi en iluzio kaj tro emas malkonekti vin al realo.
Jen kelkaj ligiloj.
http://kerkdienstgemist.nl/
http://www.rkkerk.nl/
Eble vi komencu vian misian laboron en la adorantarejoj en via lando unue. Malgraŭ ĉio, vi malsukcesis konvinki min.
mihxil (Prikaz profila) 23. lipnja 2014. 03:48:48
Stefano888:Mi skribis, "Eble la aŭtoro de ĉi tiu fadeno parolas pri la virino, kiu nomiĝas la Patrino de Dio per ni kristanoj." Ĉi tiu estas fadeno pri teologia temo. Sendube, vi ne estas teologia eksperto.Mi ne estas teologia eksperto kaj eĉ ne volus esti. Sed bone, se tiu ĉi fadeno volas esti nur teologia, tiam vi havas punkton. Sed unue la aŭtoro tion ne diris, kaj due praktike la fadeno ne estis.
Stefano888:La faktoj kiujn vi prezentis en aliaj fadenoj ne malpruvas la ekziston de Dio.Se oni ekkredas ĉion kio ne estas 'malpruvita', tiam oni havas grandegan laboron. Oni kredu kaj en preskaŭ ĉiu alia kampo kutime nur kredas aferojn kiuj estas sufiĉe fonditaj en faktoj. Tio estas la racia kondutmaniero, kiu montris bone kaj efektive funkcii. Mi ne komprenas ke aŭ kial Dio estu escepto.
Stefano888: Kion mi diris pri scienca pruvo kaj Dio? Pensu pri tio. Eble iutage vi komprenos.Mi jam legis, pripensis kaj komprenis, ke ĉio ne senchavis.
Stefano888:Do, vi ankoraŭ kredas ke nevivanta materio povas fariĝi vivanta materio sen la helpo de pli alta inteligenteco kaj tiu vivanta materio en la daŭro de malpli ol 4 miliardo jaroj evoluos en milionojn kaj milionojn da vivantaĵoj, eĉ en homojn, kiuj povas esplori spacon kaj fendi atomojn. Kun neniu helpo de pli alta inteligenteco?Jes.
Do, vi ankoraŭ kredas ke infana kancero, malsatado, naturkatastrofoj ktp ktp ĉiuj okazadas sen interveno de la pli alta eĉ ĉionpova 'inteligenteco'? Do vi ankoraŭ kredas ke la 'pli alta' inteligenteco mem spruĉis en ekziston eĉ sen helpo de bone teorie kaj eksperimente montrita mekanismo kiel evoluado per natura selekto?
Stefano888:Ĉu vi kredas ke ĉiuj el tiuj homoj, kiuj adoras Dion en via lando "tre emas vivi en iluzio kaj tro emas malkonekti" sin "al realo" ankaŭ?Jes.
Stefano888:kial vi ne ĉeestas adorantarejojn en via lando kaj provas disvastigi viajn ideojn inter la adorantoj? Kial ne parolas al la pastoroj kaj sacerdotoj en via lando pri ĉi tiu iluzio kaj tiu malkonekto al realo, kiujn vi pensas ke ili havas?Ĉar tio ne estas mia hobio.
La mondo estas plena de problemoj pri kiuj mi eble povus fari ion aŭ pli. Estas maleble fari ĉion kio eblus. Oni ne plu havus vivon.
Stefano888:Malgraŭ ĉio, vi malsukcesis konvinki min.Mi ne atendis. Vi nur refoje montras ke mia tuta agado estas sufiĉe vana kaj superflua. Sed ba, temas pri hobio, efektiva utilo estas malgrava.
robbkvasnak (Prikaz profila) 23. lipnja 2014. 09:18:41
Stefano888:Stefano, mi vidas ke vi vivas en Usono kaj tiel vi devus scii ke la "religiemuloj" ne kontentas pri si mem. Ili volas reguli ankaŭ la vivojn de aliaj homoj. Tiel unu virino (pruvo de la amo de dio?) maldungis min ĉar mi estas geja kaj ekde tiam mi ne plu havas laboron. Mia financa situacio nun gravas tiel ke mi ne havas la monon por realiĝi al UEA. Se religio estas tiom bona afero, kial la religiemuloj ne povas lasi la aliajn personojn en paco? Kial ili ĝojas se alia persono suferas? Ne, ne ,ne - por mi la religio estas ege malica kredo de inkvizicio.mihxil:Miĥil,Stefano888:Eble la aŭtoro de ĉi tiu fadeno parolas pri la virino, kiu nomiĝas la Patrino de Dio per ni kristanoj. La Virgulino Mario. ktpTiele Patriko Stelo pruvas la ekziston de Sponga Bobo.
Homa elpensaĵo estas homa elpensaĵo. Vi pruvas nenion nur per referenci al unu sama evidente grandparte fikcia verko.
Mi efektive ne ekspektas ke vi povu kompreni la Biblion aŭ teologion. Vi jam elektis kion vi volas kredi. Vi decidis ke vi volas kredi ke ne ekzistas Dio. Vi ankaŭ atakas aliajn homojn, kiuj ja kredas je la ekzisto de Dio ĉar vi memkompreneble havas iujn negajn vidpunktojn kaj sintenojn pri religio kaj la Dio, kiun multaj homoj ankoraŭ adoras hodiaŭ, pro iu malbona sperto, kiun vi verŝajne havis -- eble dum via infanaĝo.
Miaj religiaj kredoj ne vundas vin iumaniere entute, sed vi konstante volas ataki miajn kredojn kaj min persone. Vi mokas mian religian fidon. Vi blasfemas la Dion, kiun mi adoras. Vi ĵus nomis la Biblion "unu sama evidente grandparte fikcia verko." Multe da tre inteligentaj homoj estas studintaj tiun "fikcian verkon" kaj estas vidintaj multan valoron en la libro, kiun ŝajne vi ne vidas.
Vi verŝajne bezonas vidi psikiatron kaj paroli al li pri via forta malamo al religio kaj religiaj homoj. La realaj problemoj estas tiuj, kiuj ekzistas en via menso kaj ne la religiaj homoj, kiujn vi malamas.
Mi esperas ke vi akiros iun profesian helpon baldaŭ. Mi pensas ke vi efektive bezonas ĝin.
Amike,
Stefano
mihxil (Prikaz profila) 25. lipnja 2014. 18:14:22
robbkvasnak: Stefano, mi vidas ke vi vivas en Usono kaj tiel vi devus scii ke la "religiemuloj" ne kontentas pri si mem.Ŝajne li nek aliaj religiemuloj emas respondi al via rimarko.
Eble ni proponu kelkajn eblajn respondojn.
- La ĉiopova pli alta inteligenteco Dio kiu estas samtempe amo, ne amas gejojn, kaj tial li ne emas eviti maljustojn kontraŭ ili.
- Gejoj estas krimuloj, do ili estu punataj.
- Maljusto en la realo estas ekstreme malgrava, ĉar la vivo en realo estas sensignifa en la lumo de la eterna postvivo. Tial dio ne devas fari ion.
- La motivoj de Dio estas nescieblaj, sed sendube via sufero kaj fakte ĉiu ajn sufero havas bonan kialon.
Nu, mi sendube forgesis kelkajn eblajn deirpunktojn, sed mi ankaŭ ne dubas ke la respondoj same estus aŭ malkompreneblaj, aŭ senenhavaj, aŭ ŝokaj. Almenaŭ tiel ĝis nun okazis en similaj cirkonstantoj se entute religiuloj reagas. Ne malkutimas ankaŭ ignorado de ĉiu malfacila demando.