Повідомлення: 91
Мова: Esperanto
Stefano888 (Переглянути профіль) 3 липня 2014 р. 04:05:36
Mi ne konas ĉiujn el la detaloj rilate al via maldungo. Mi neniam aŭdis pri geja persono kiu perdis sian laboron pro sia gejeco. Estas gejaj personoj, kiuj havas laboron. Mi renkontis gejajn personojn, kiuj instruas en lernejoj, laboras en restoracioj, florbutikoj, ktp. Mia komento, kiun vi citis, estis pri la Virgulino Mario kaj ŝia naskado de Jesuo, la Savanto de la Mondo. Mi klarigis la simbolismon kaj figurojn en la kreaj mitoj en Genezo kaj kiel ili profete parolas pri Kristo. Mi neniam diris ion ajn pri gejeco. Tiu ĉi fadeno estas teologia miaopinie. Ĉiufoje kiam oni faras aserton pri Dio, li eniras teologian diskuton.
Estas gejaj personoj kiuj estas membroj de la Metodista Eklezio. Estas gejaj personoj kiuj estas membroj de la Episkopa Eklezio ankaŭ. Eble estas gejaj budhistoj kaj hinduoj ankaŭ. Mi ne scias sufiĉe pri tiuj religioj tamen. Vi povas adori kie ajn vi tiel deziras aŭ ne adori entute. Se vi ĉeestas adorantarejon, kiu ne estas amika al vi, vi povas iri al iu loko alia. Usono estas libera lando. Tamen, pensu pri ĉi tio. Ortodoksaj judoj ne manĝas porkviandon. Se iu volas fariĝi Ortodoksa judo, li devas ĉesi manĝi porkviandon. Same, se iu volas fariĝi membro de iu eklezio, li devas praktiki sian seksvivon laŭ la reguloj de tiu eklezio. Estas, tamen, multe da personoj, kiuj ne faras tion ĉi, sed estas ankoraŭ membroj de eklezioj. Mi renkontis multe da adorantarej-ĉeestantaj homoj, kiuj praktikas adulton aŭ antaŭgeedziĝan sekson kaj ilia pastro neniam diras ion ajn al ili pri tio.
Laŭ la leĝoj de nia lando, via seksvivo estas via propra elekto. Vi rajtas praktiki tiun vivmanieron kiel ajn vi volas kondiĉe ke vi ne malobeas ŝtatajn kaj federalajn leĝojn. Kiam ajn vi laboras por kompanio, vi devas obei la regulojn de tiu kompanio. Se vi malobeas iu el tiuj reguloj, ili povas ĉesigi vian dungadon kun ili.
Amike,
Stefano
Stefano888 (Переглянути профіль) 3 липня 2014 р. 05:14:39
Koncerne evoluadon, sciencon, kaj teologion, eble tiu ĉi video helpos al vi kompreni pli bone.
Metropolito Kallistos Ware temas pri evoluado.
Malbonaĵoj ofte okazas al bonaj homoj. Tio estas la ĉeftemo de la Libro de Ijob en la Biblio. Mi kredas ke Dio volas ke ni homoj helpas la malriĉulojn kaj malsatatojn. Tio estas la instruaĵo de Jesuo Kristo. (Sankta Mateo 25:31-46; Sankta Luko 10:35-47; ktp.) Mi ne kulpigas Dion pro tiuj malbonaĵoj. Ĉiu mortas iutage. Iuj homoj mortas ĉe pli juna aĝo ol aliaj. Mi kredas je postvivo. Mi ne kredas ke morto estas la fino de homa ekzisto. Jen alia ligilo.
Scienca Pruvo de Postvivo
Mia onklo havis apudmortan sperton. Li diris ke lia animo ŝvebis super lia korpo kaj li povis vidi la kuracistojn kaj flegistojn provantajn revivigi sin. Post kiam ili faris tion, li rakontis al ili kion li vidis ke ili estis faranta.
Mi jam skribis sufiĉe da aferoj pri kio mi kredas koncerne Dion. Li estas sen komenco kaj sen fino. Li estas en ĉiuj lokoj ĉe ĉiuj tempoj. Li ne estas materio. Li ne estas fizika energio. La esenco de Dio estas nesciebla kaj nekonebla. (Esenco estas teologia termino, kiu signifas substanco. Ligno estas substanco. Plastiko estas substanco. Ĉiuj konataj substancoj estas kreitaj substancoj. Do, Dio ne konsistas el iu ajn el ili. Dio ne kreis ĉion el Si mem. Tial, la esenco de Dio estas nek konebla nek sciebla.) Ni konas Dion pere de Liaj diaj energioj.
Se vi ignoras ĉiujn el la adorantoj en la adorantarejoj en via lando, ĉu vi malsukcesas ami ilin? Ĉu tio estas pruvo de via manko de amo por ili? Vi kredas ke ili estas mense malsanaj, sed vi ne volas helpi al ili. Ĉu stranga? (Mi renkontis homojn en nia lando kiuj laboras profesie en la fako de mensa sano kaj kiuj ankaŭ kredas je la ekzisto de Dio. Kio pri ili? Ĉu ili bezonas nederlandan psikiatron?)
Amike,
Stefano
mihxil (Переглянути профіль) 3 липня 2014 р. 06:42:28
Stefano888:Koncerne evoluadon, sciencon, kaj teologion,...Metropolito Kallistos Ware temas pri evoluado.Li nur diras kion ankaŭ vi diras, nome ke scienco kaj teologio estas malsamaj areoj. Li tute ne argumentas tion kaj ignoras ĉiun tiklan flankon de tio.
Ekz. li diras ke Dio uzis evoluadon por krei la mondon. Sed la homo ekzistu laŭ similo de Dio. Do li ŝajne 'stiris' evoluadon. Sed scienco neas tion. La mekanismo neniel enhavas dian stiradon. Lia aserto ke la du fakoj estas apartaj estas simple falsa. Se Dio povus stiri evoluadon, li ja fizike influas la mondon, li ja estas en la kampo de scienco. Se dio 'stiras' ion fizikan, tiam tio estu montrebla.
Krome li neniel akceptebligas lian diron ke revelacio kaj sanktaj libroj efektive estas fontoj de scio. Tio ne estas montrita.
Stefano888:Mi kredas ke Dio volas ke ni homoj helpas la malriĉulojn kaj malsatatojn.Sendube, sed se tiuj ne faras, tiam estas la malriĉuloj kaj malsatantoj kiuj suferas, ne la homoj kiuj ne helpis. Mi pensas ke estus tre malrespekte de Dio ke li uzis ilin kiel ilojn por testi ĉu la homoj ja helpus ilin. Aldone ekzistas sufero kiu ne helpeblas. Grandaj naturkatastrofoj ĉiam kaŭzus suferojn, negrave kiom 'helpas' aliaj homoj. Ankaŭ bestoj ofte suferas, ofte eĉ sen tio ke ajna homo eĉ proksimas.
Do, mi ne scias kial vi diris ke Dio volas ke homoj helpu aliajn, sed ĉiuokaze tio neniel ajn estas klarigo por sufero, por la fia nenionfarado de la ĉionpovulo.
La klarigo por sufero estas multe pli simpla sen Dio. Malbonŝanco ekzistas, kaj foje homoj estas egoismaj.
Stefano888:Scienca Pruvo de PostvivoTiaj rakontoj ekzistas jam jarojn, kaj en multaj antaŭaj fojoj estis montrite ke 'apudmortaj' spertoj havas pli normalajn klarigojn aŭ ke la rakontoj estis rakontataj sufiĉe pli belaj ol ke ili efektive estis. Mi do ne konas la detalajn de ĉi-ulo, sed mi estas skeptika, kaj provizore simple supozas ke li havas lokon en tiu sama vico.
Li cetere ŝajnas voli movi sin je la tereno de scienco. Tio ĉi estas alia ekzemplo ke scienco kaj religio ne estas disaj aferoj. Ke Ware malpravas.
Stefano888:Ni konas Dion pere de Liaj diaj energioj.Se li manifestas sin per 'energio' li estu fizike montrebla. Se li scieblas nur por revelacioj tiam mi simple ripetus mian argumenton ke mi ne akceptas tiujn kiel efektivan fonton de scio. Revelacoj tre verŝajne estas homaj kaj mi ne interesiĝas pri la 'esenco' de Dio tiom longe ke ne estas klare ke ne temas pri homa fantazio.
Stefano888:Se vi ignoras ĉiujn el la adorantoj en la adorantarejoj en via lando,.... Vi kredas ke ili estas mense malsanaj, ....Mi ne diris ke mi ignoras ilin nek ke ili estas mense malsanaj. Mi nur diris ke ili iluziiemas. Tio estas sufiĉe homa trajto, kiu ne necese tuj estu profesie kuracata.
mihxil (Переглянути профіль) 3 липня 2014 р. 18:26:49
mihxil:Fakte lia libro estis nederlandigita kaj iu skeptikulo legis ĝin:Stefano888:Scienca Pruvo de PostvivoTiaj rakontoj ekzistas jam jarojn, kaj en multaj antaŭaj fojoj estis montrite ke 'apudmortaj' spertoj havas pli normalajn klarigojn aŭ ke la rakontoj estis rakontataj sufiĉe pli belaj ol ke ili efektive estis. Mi do ne konas la detalajn de ĉi-ulo, sed mi estas skeptika, kaj provizore simple supozas ke li havas lokon en tiu sama vico.
http://www.skepsis.nl/blog/2010/11/slecht-onderzoe...
Supozeble tiu teksto ne estas tre legebla al nenederlandlingvanoj sed la resumo estas ke tiu 'esplorado' de tiu Jeffrey Long estis tre magra. Fakte ŝajnas ke li precipe ricevis rakontojn pere de lia retejo, ne kontrolis ĉu la homoj efektive eksciis ion en siaj eksterkorpiĝoj kio efektive necesigus ĝuste tion.
Li ankaŭ parolas pri 'blinduloj' kiuj repovis vidi en siaj spertoj sed li entute ne parolis kun blinduloj.
Li evidente antaŭ sia esplorado jam findecidiĝis pri la konkludo.
Ktp ktp. La tuta esploro klare estas tre malbonkvalita, kaj profunde nescienca. Evidente la tuta afero ne estis alia ol ĉiam estis, kaj evidente la malnova konkludo pri tiaj rakontoj ne bezonas ŝanĝon. Mi esperas ke oni ne bazas siajn kredojn je io tiom ege maldika.
robbkvasnak (Переглянути профіль) 4 липня 2014 р. 17:38:23
Mi konsultis lokajn juristojn kaj ili bedaŭrinde konfirmis ke tio okazas ofte en Florido ke oni suferas pro sia samseksema eco. Se vi volas legi pri mia afero vi povas konsulti: South Florida Gay News kaj aldonu mian nomon. Estis artikolo pri tio en tiu ĵurnalo. La loka republikana partiestro antaŭ du semajnoj nomis nin "krimulojn". Florido ja estas parto de la sudŝtatoj, ne forgesu. Tial ankaŭ Esperanto malfacile progresas ĉi-tie. En nia loka E-grupo estas kvazaŭ nur eksterlandanoj. Mi estis ĝis antaŭ mallonga tempo la ununura naskita en Usono en tiu grupo!!!! Nun feliĉe Dennis Keefe translokiĝis ĉi-tien kun sia ĉina edzino, do ni estas du denaskaj usonanoj en la grupo.
Stefano888 (Переглянути профіль) 4 липня 2014 р. 19:50:54
Vi volas fari kio ne povas esti farita. Vi pensas ke Iu sen materia esenco povas esti analizita per mikroskopo. Mi ne pensas ke ni havas iun ajn rimedon por science pruvi aŭ malpruvi la ekziston de Dio. Vi diras ke scienco neas ke Dio stiris evoluadon. Mi, efektive, ankoraŭ dubas ĉu la teorio de evoluado klarigas ĉion pri la origino de vivo. Metropolito Kallistos Ware estas unu el tiuj personoj en la Ortodoksa Eklezio, kiu kredas la dogmojn de nia Eklezio kaj la teorion pri evoluado. Mi efektive pensas ke neniu havas kompletan respondon rilate al la origino de vivo. (De religia starpunkto, ne gravas al mi. Mi pensas ke mi jam diris tion sufiĉe da fojoj en aliaj fadenoj.) La tero estas nur kvar miliardjara pli malpli. Mi pensas ke scienco sufiĉe konstatis tion pere de geologia esplorado. En la deknaŭa kaj dudeka jarcentoj, kvar miliardo estis grandega nombro. Hodiaŭ, ĝi ne estas tiom granda. Estas pli da bajtoj de spaco sur la fiksita disko de mia komputilo ol la tero havas jarojn. Kvar miliardo da jaroj ne estas sufiĉa tempo por la evoluado de ĉiuj nuntempaj multĉelaj vivantaĵoj de unuĉelaj vivivantaĵoj. Se evoluado estas la ĝusta klarigo por la origino de ĉiuj vivantaĵoj, Dio, aŭ iu kun la sama lertaro, ŝajne helpis al la procezo sukcesi. Ĉar ni ne konas iun, kiu estas kvarmiliardjara, Dio estas la logika klarigo.
Nur dekunu el la dekdu bezonataj aminacidoj por vivo estis produktitaj dum la Miller-Urey eksperimento. Neniuj nukleaj acidoj estis produktitaj. (Tio estas diri, se la rezultoj de tiu eksperimento estas efektive veraj. Mi neniam faris la eksperimenton antaŭe, kial mi kredu ĝin?)
Rilate al sufero, ĝi ekzistas. Vi volas kulpigi Dion, kiun vi ne kredas ekzisti, kiel la sola aŭtoro de sufero. Ĉar ekzistas sufero, vi diras ke Dio ne povas ekzisti. Ĉar vi ne kredas je la ekzisto de postvivo, la sufero, kiu ekzistas, estas eĉ pli hororiga al vi kaj vi volas kulpigi eĉ pli la Dion, kiun vi ne kredas ekzisti. Iu, kiu povas krei ĉiujn fizikajn materion kaj energion el nenio, estas pli saĝa ol mi. Mi, tial, ne kulpigas Lin pro sufero. Mi jam provizis al vi du elĉerpaĵojn de la Biblio, kiuj diras ke ni zorgu pri la malsatatoj, la malsanuloj, kaj la malriĉuloj. Kompreneble, vi ne kredas la Biblion kaj vi pensas ke la morala instruaĵo en ĝi estas malbona. (Dum mi temas pri la Biblio, mi ŝatus diri tion ĉi. Laŭ nia religio, la Ortoksa Eklezio interpretas la Biblion, ne privataj personoj. Vi ofte citas elĉerpaĵojn de la Biblio, kiujn vi ne komprenas, kaj tial volas diri malbonaĵojn pri Dio. Via interpretado de tiuj elĉerpaĵoj estas ofte malĝusta, Do, via koncepto de nia Dio estas ankaŭ malprava.)
Rilate al D-ro Jeffrey Long kaj D-ro Ramond Moody, vi neniam ekzamenis ilian esploradon detale antaŭe kaj nun vi pensas ke vi estas eksperto pri la temo de la postvivo.
Rilate al diaj energioj, la energioj de Dio ne estas kreitaj ĉar tiuj energioj estas Dio same kiel la esenco de Dio estas Dio. Ili ne estas fizikaj energioj.
Stefano888 (Переглянути профіль) 4 липня 2014 р. 20:35:24
mihxil (Переглянути профіль) 4 липня 2014 р. 21:13:37
Stefano888: Vi pensas ke Iu sen materia esenco povas esti analizita per mikroskopo.Mi tion ne diris. Mi diris ke tio kio havas influon al fizika mondo povas esti montrita. Vi diris ke Dio influas la materian mondon. Li sekve ne estas ekster nia mondo.
Stefano888: Mi ne pensas ke ni havas iun ajn rimedon por science pruvi aŭ malpruvi la ekziston de Dio.Simple komprenu ke aferoj kiujn oni ne povas pruvi nek malpruvi oni kutime malakceptas. Ĉu vi povas pruvi aŭ malpruvi ke koboldoj ekzistas?
Stefano888:Mi, efektive, ankoraŭ dubas ĉu la teorio de evoluado klarigas ĉion pri la origino de vivo.Mi tute ne dubas pri tio. La teorio de evoluado diras nenion ajn pri la origino de vivo. Vi simple pruvas ne scii pri kio vi parolas.
Stefano888:Mi efektive pensas ke neniu havas kompletan respondon rilate al la origino de vivo.Tio ne signifas ke oni povas libere fantazii.
Stefano888:Kvar miliardo da jaroj ne estas sufiĉa tempo por la evoluado de ĉiuj nuntempaj multĉelaj vivantaĵoj de unuĉelaj vivivantaĵoj.Tio ne estas vera. Aŭ ĉiuokaze vi ne scias tion. Vi disspruĉas misinformojn.
Stefano888:Se evoluado estas la ĝusta klarigo por la origino de ĉiuj vivantaĵoj, Dio, aŭ iu kun la sama lertaro, ŝajne helpis al la procezo sukcesiTute ne, vi negas la atingaĵon de scienco. Oni ne povas serioze kun vi paroli.
Stefano888:Nur dekunu el la dekdu bezonataj aminacidoj por estis produktitaj dum la Miller-Urey eksperimento. Neniuj nukleaj acidoj estis produktitaj. (Tio estas diri, se la rezultoj de tiu eksperimento estas efektive veraj. Mi neniam faris la eksperimenton antaŭe, kial mi kredu ĝin?)Mi ripetas ke neniu scias kiel la vivo originis. Kial vi disvastigas ĉi tiajn fuŝinformojn?
Stefano888:Rilate al sufero, ĝi ekzistas. Vi volas kulpigi Dion, kiun vi ne kredas ekzisti, kiel la sola aŭtoro de sufero.Mi nur diras ke ekzisto de sufero estas malfacile kunigebla kun la ideo de Dio. Mi ne 'kulpigas' Dion. Tio estus absurda, ĉar li ne ekzistas. Mi diras ke oni havas problemon se Dio ekzistas, ĉar li estus nepardoneble senaga.
Stefano888:Rilate al D-ro Jeffrey Long kaj D-ro Ramond Moody, vi neniam ekzamenis ilian esploradon detale antaŭe kaj nun vi pensas ke vi estas eksperto pri la temo de la postvivo.Vi parolis pri 'scienca' pruvo. Evidente ne temas pri scienco. Mi ne bezonas ekzameni ilian esploron. Biologiistoj kaj psikologoj sendube multe interesas pri tiaj temoj. Sed tiuj homoj simple publikigas sensaciajn librojn, pergajnas monon, kaj neniel ajn partoprenas la sciencan rondon. Tio ne estas 'scienco'.
Stefana888:Rilate al diaj energioj, la energioj de Dio ne estas kreitaj ĉar tiuj energioj estas Dio same kiel la esenco de Dio estasSenhava klaĉado. Nenion pli. Vi diras ke Dio ne estas fizika, sed aliflanke diras ke li ĉiamaniere influas fizikon. Ne senchavas.
Dio. Ili ne estas fizikaj en...
Paulinho (Переглянути профіль) 6 липня 2014 р. 21:44:41
mihxil (Переглянути профіль) 7 липня 2014 р. 05:49:27
Paulinho:Mi vidis la videon de la ortodoksa episkopo Kalllistos Ware. Kion li diris interakordas akurate kun mia penso.Kaj kion vi respondus al miaj kontraŭaĵoj? Nome ke tio kion li diras ne vere interkoheras. Kiel defendeblas ke la tereno de Dio estas aparta de la reala mondo, se Dio ja daŭre influas la mondon. Simple ne estas vere ke li ne povus esti science montrata. Krome ĉio ŝajne estas profunde senargumenta.