לתוכן העניינים

preĝejo aŭ ekleziaj

של ki4tft, 23 במאי 2014

הודעות: 8

שפה: Esperanto

ki4tft (הצגת פרופיל) 23 במאי 2014, 14:35:17

Mi estas pastoro lutherana. Kio estas la diferenco inter la vortojn "eklezio" kaj "preĝejo"?

ki4tft (הצגת פרופיל) 23 במאי 2014, 15:09:47

Terurĉjo:preĝejo estas domo, konstruaĝo por preĝi, Church

eklezio estas institucio, organizo, aro de pastroj kaj kredantoj

katolika eklezio

ortodoksa eklezio

luterana eklezio
La eklezio kunvenias en la preĝion (aŭ multajn preĝion). Jes?

nornen (הצגת פרופיל) 23 במאי 2014, 15:11:30

ki4tft:La eklezio kunvenias en la preĝion (aŭ multajn preĝion). Jes?
Jes. La eklezianoj kunvenas en la preĝejo (aŭ en multaj preĝejoj). Ne necesas akuzativo ĉi tie (they meet in the church, not into the church).

ki4tft (הצגת פרופיל) 23 במאי 2014, 15:23:32

nornen:
ki4tft:La eklezio kunvenias en la preĝion (aŭ multajn preĝion). Jes?
Jes. La eklezianoj kunvenas en la preĝejo (aŭ en multaj preĝejoj). Ne necesas akuzativo ĉi tie (they meet in the church, not into the church).
Mi komprenas. "Kunvenias" estis eraron.

Dankon

NJ Esperantist (הצגת פרופיל) 23 במאי 2014, 15:32:15

Ĉu ni ĉiuj ne estas luantoj de la Tero?

ki4tft (הצגת פרופיל) 23 במאי 2014, 15:56:08

Terurĉjo:lu-ter-an-o - ridinda vorto

loĝanto de la Tero, kiu luas
ja ja ja ja

En germano nia nomo estis "Evangelische", sed en anglo "Evangelical" havas malsama difino.

antoniomoya (הצגת פרופיל) 23 במאי 2014, 17:35:10

NJ Esperantist:Ĉu ni ĉiuj ne estas luantoj de la Tero?
Pli ĝuste, ni vivas prunte en ĉi tiu Tero, nia vivo ĉi tie nur estas pruntita.

Amike.

danielcg (הצגת פרופיל) 12 ביוני 2014, 01:06:02

ki4tft:Mi estas pastoro lutherana. Kio estas la diferenco inter la vortojn "eklezio" kaj "preĝejo"?
Nur por aldoni nuancon al tio, kion aliaj jam komentis:

Eklezio estas komunumo de kredantoj. Ĝenerale oni uzas tiun vorton rilate al kristanoj.

Preĝejo estas konstruaĵo kie kredantoj kuniĝas por preĝi. Ĝi estas ĝenerala vorto, sed ekzistas pri precizaj vortoj por preĝejoj de diversaj religioj, ekz. kirko por kristana preĝejo, moskeo por islama, pagodo por hindua, ktp.

Via,

Daniel

לראש הדף