Späť na obsah

Uskleco ...

od m_v, 24. mája 2014

Príspevky: 3

Jazyk: Esperanto

m_v (Zobraziť profil) 24. mája 2014 8:47:38

Saluton al ĉiuj,

serĉante en la Interreto, mi trovis, ke la uzado de majuskloj kaj minuskloj en Esperanto ŝajnas esti tre anomalia kaj senkonsekvenca.

Ekzemple en la Vikipedio:

Balkana duoninsulo, sed Meksika Golfo
dua mondmilito, sed Tridekjara Milito
tago de patrinoj, sed Tago de Homaj Rajtoj
kaj tiel plu ...

Ĉu ekzistas iuj definitivaj reguloj pri la uzado de majuskloj kaj minuskloj en Esperanto aŭ ne?

akueck (Zobraziť profil) 24. mája 2014 10:54:44

m_v:Ĉu ekzistas iuj definitivaj reguloj pri la uzado de majuskloj kaj minuskloj en Esperanto aŭ ne?
Miascie en la normaro ne estas klarvortaj reguloj laustile de "Per majusklo oni skribas ..." k. s.

Tamen en la normaro estas kelkaj vortoj kaj esprimoj Fundamentaj/oficialaj, kiuj estas prezentitaj per majusklo. Tial eblas dedukti kelkajn - mi diru - gheneralajn gvidliniojn por analogaj okazoj.

Ekzemplo estas, ke propraj nomoj estas skribataj majuskle. Estighas tamen la demando, kiaokaze koncerna vorto au esprimo estas propra nomo kaj kiaokaze ne.

Ne-klareco estas ankau pri tio, chu ekzemple lingvonomoj kaj popolnomoj estu skribataj majukskle. En la Fundamenta Ekzercaro trovighas unuflanke "... cigarujo porte-cigares; Turko Turc [...]
Hispano Espagnol | Spaniard | Spanier | [rusa vorto] | Hiszpan.
Germano Allemand | German | Deutscher | [rusa vorto] | Niemiec" (majuskle) kaj aliflanke "... rusoj au poloj [...] La rusoj loghas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo" (minuskle). Estas pli da ekzemploj, por ilustri la ne-unuecon, sed mi ne prezentas chiujn.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

HaleBopp (Zobraziť profil) 24. mája 2014 20:53:30

Saluton,

Ne estas fiksa regulo. Estas same en la franca. Ezemple, oni skribu "États-Unis d'Amérique", sed tamen oni skribas "Union européenne". Kvazaŭ la vorto Union estus pli grava ol européenne...

PMEG iom klarigas la afero, legu tie.

Pri tio, mi tute ne zorgas, kaj mi faras ekzakte kiel en mia nacia lingvo.

Nahor