去目錄頁

Malgranda demando pri la akuzativo

Rejsi, 2014年5月24日

讯息: 3

语言: Esperanto

Rejsi (显示个人资料) 2014年5月24日下午6:26:10

Kiu frazo ĝustas?

1. Mi ne scias kion ĝi estas.
2. Mi ne scias kio ĝi estas.

Mi pensas, ke la dua frazo estas malgrandigita de "mi ne scias tion, kio ĝi estas."

HaleBopp (显示个人资料) 2014年5月24日下午8:07:33

Saluton,

En rilataj subfrazoj, oni povas forlasi la Ti-vorton (tio, tie, tiam, tiu...). Vidu PMEG.
La mallongigita frazo estas ekzakte la sama kiel la longa sen la ti-vorto.

Do ĉi tie :
Mi ne scias tion, kio ĝi estas. -> Mi ne scias, kio ĝi estas.

La frazo 1 estas malĝusta.

Rejsi (显示个人资料) 2014年5月24日下午8:23:49

HaleBopp:Saluton,

En rilataj subfrazoj, oni povas forlasi la Ti-vorton (tio, tie, tiam, tiu...). Vidu PMEG.
La mallongigita frazo estas ekzakte la sama kiel la longa sen la ti-vorto.

Do ĉi tie :
Mi ne scias tion, kio ĝi estas. -> Mi ne scias, kio ĝi estas.

La frazo 1 estas malĝusta.
Multan dankon! Mi volis certi.

回到上端