rezultoj EDE
de Altebrilas, 2014-majo-26
Mesaĝoj: 7
Lingvo: Esperanto
Altebrilas (Montri la profilon) 2014-majo-26 10:03:01
Jen la rezultoj por Francio. Ĉu iu konas la rezultojn por Germanio?
johmue (Montri la profilon) 2014-majo-26 12:47:25
Altebrilas:Ĉu iu konas la rezultojn por Germanio?EDE eĉ ne estis sur la balotiloj.
Altebrilas (Montri la profilon) 2014-majo-26 20:58:49
http://de.e-d-e.eu/
En Francio, EDE ricevis ĉ 35000 voĉojn, laŭ taksado de iu kandidato. T.e. 6000 pliaj ol en 2009.
Sunjo (Montri la profilon) 2014-majo-26 21:34:48
EDE bezonis 4000 subtenantojn por rajti partopreni je la baloto en Germanio sed ne atingis tiun nombron ("Leider fanden sich in Deutschland nicht genügend Unterstützer, so daß unser grundlegend wichtiges Europathema nicht zur Abstimmung steht." - trovebla sur la paĝo de la ligilo de Altebrilas)
Ebla klarigo kial EDE ne sukcesis pri kolekti tiujn 4000 voĉojn estas ke post 2009 aperis dua Esperanto-partio "Unu Mondo".
fonto: http://www.esperantoland.org/forum/viewtopic.php?t... - en la germana
Altebrilas (Montri la profilon) 2014-majo-27 11:24:56
Regiono Voĉoj Procento
Transmara 939 0.33 (1)
Centra 3404 0.23
Orienta 4712 0.19
Nordokcidenta 5023 0.18
Sudorienta 5898 0.18
Okcidenta 4388 0.16
Sudokcidenta 4714 0.16
Pariza 4531 0.15
Sume 33609
(1) Estis eĉ 0.41 en Reunio-Insulo
Fonto
Altebrilas (Montri la profilon) 2014-majo-27 11:35:26
Sunjo:Mi ne sciis pri tio. Mi ne ĉion legis, ĉar mi ne rapide legas en la germana. Kiom da anoj estas en ĉiu el tiuj DU partioj?
Ebla klarigo kial EDE ne sukcesis pri kolekti tiujn 4000 voĉojn estas ke post 2009 aperis dua Esperanto-partio "Unu Mondo".
fonto: http://www.esperantoland.org/forum/viewtopic.php?t... - en la germana
Sunjo (Montri la profilon) 2014-majo-29 08:49:18
Altebrilas:Mi ne trovis informojn pri tio. Sed "Unu Mondo" almenaŭ skribis ke ili havis nur 500 subtenantojn anstataŭ la bezonatajn 4000.
Mi ne sciis pri tio. Mi ne ĉion legis, ĉar mi ne rapide legas en la germana. Kiom da anoj estas en ĉiu el tiuj DU partioj?