ورود به محتوا

rezultoj EDE

از Altebrilas, 26 مهٔ 2014

پست‌ها: 7

زبان: Esperanto

Altebrilas (نمایش مشخصات) 26 مهٔ 2014،‏ 10:03:01

Mi vidis, ke la rezultoj situiĝas ĉirkaŭ 0.15- 0.17% laŭ la regionoj, kaj eĉ 0.33 en la transmara regionaro, sed mi jam ne trovis paĝon kun la sumo de la voĉoj de EDE. Fakte, ili ne multe videbligas la rezultojn de la etaj partioj, kaj oni devas iom serĉadi.

Jen la rezultoj por Francio. Ĉu iu konas la rezultojn por Germanio?

johmue (نمایش مشخصات) 26 مهٔ 2014،‏ 12:47:25

Altebrilas:Ĉu iu konas la rezultojn por Germanio?
EDE eĉ ne estis sur la balotiloj.

Altebrilas (نمایش مشخصات) 26 مهٔ 2014،‏ 20:58:49

Mi vidis la liston de la kandidatoj, sed ne legis la unuan paĝon, kiu diras ke EDE ne estas elektebla en tiu-ĉi baloto. Ĉu vi scias kial?

http://de.e-d-e.eu/

En Francio, EDE ricevis ĉ 35000 voĉojn, laŭ taksado de iu kandidato. T.e. 6000 pliaj ol en 2009.

Sunjo (نمایش مشخصات) 26 مهٔ 2014،‏ 21:34:48

pri la rezultoj ankaŭ vikipedio bone informas: EDE-rezultoj

EDE bezonis 4000 subtenantojn por rajti partopreni je la baloto en Germanio sed ne atingis tiun nombron ("Leider fanden sich in Deutschland nicht genügend Unterstützer, so daß unser grundlegend wichtiges Europathema nicht zur Abstimmung steht." - trovebla sur la paĝo de la ligilo de Altebrilas)

Ebla klarigo kial EDE ne sukcesis pri kolekti tiujn 4000 voĉojn estas ke post 2009 aperis dua Esperanto-partio "Unu Mondo".

fonto: http://www.esperantoland.org/forum/viewtopic.php?t... - en la germana

Altebrilas (نمایش مشخصات) 27 مهٔ 2014،‏ 11:24:56

Jen pli precizaj rezultoj pri Francio

Regiono Voĉoj Procento


Transmara 939 0.33 (1)
Centra 3404 0.23
Orienta 4712 0.19
Nordokcidenta 5023 0.18
Sudorienta 5898 0.18
Okcidenta 4388 0.16
Sudokcidenta 4714 0.16
Pariza 4531 0.15

Sume 33609

(1) Estis eĉ 0.41 en Reunio-Insulo

Fonto

Altebrilas (نمایش مشخصات) 27 مهٔ 2014،‏ 11:35:26

Sunjo:

Ebla klarigo kial EDE ne sukcesis pri kolekti tiujn 4000 voĉojn estas ke post 2009 aperis dua Esperanto-partio "Unu Mondo".

fonto: http://www.esperantoland.org/forum/viewtopic.php?t... - en la germana
Mi ne sciis pri tio. Mi ne ĉion legis, ĉar mi ne rapide legas en la germana. Kiom da anoj estas en ĉiu el tiuj DU partioj?

Sunjo (نمایش مشخصات) 29 مهٔ 2014،‏ 8:49:18

Altebrilas:
Mi ne sciis pri tio. Mi ne ĉion legis, ĉar mi ne rapide legas en la germana. Kiom da anoj estas en ĉiu el tiuj DU partioj?
Mi ne trovis informojn pri tio. Sed "Unu Mondo" almenaŭ skribis ke ili havis nur 500 subtenantojn anstataŭ la bezonatajn 4000.

بازگشت به بالا