Hozzászólások: 1
Nyelv: Esperanto
nornen (Profil megtekintése) 2014. május 26. 22:18:15
Antaŭ unu monato mia bopatro donacis al sia nepo –mia filo– fiŝkaptileton. Kaj fakte nun la fiŝkapto estas nia nova ŝatokupo. Ni fiŝkaptas katfiŝojn (bagres) en la mangrovaraj kanaletoj de la Pacifika marbordo. Sufiĉe mirinde niaj kaptaĵoj estas bongustegaj aŭ frititaj aŭ en supo.
Mi petis al knabo de la loka vilaĝo instrui min, kiel senintestigi katfiŝon. Li donis al mi vere mirendan spektaklon: “Facile! Prenu ĝin tiiiiel por ke ĝi ne piku vin. Do, vi rompas ĝiajn pikilojn, klak, klik, klak. Tranĉu tie kaj eligu tion (brankojn?). Rompu tiun ĉi oston. Tranĉu tie kaj tie kaj tie, kaj eligu tion (neidentigeblajn organojn), tion (pliajn neidentigeblajn organojn), kaj tion ĉi (ankoraŭ pliajn neidentigeblajn organojn). Vidu. Preta por lo fritilo!”. Tiu spektaklo ne daŭris pli ol du minutojn.
Ĉi-dimanĉe, mi unuefoje penis senintestigi fiŝon sen helpo de la knabo. Estis teruraĵo, kaj por la fiŝo, kaj por mi. Mi opiniis ke tranĉi la ventron al vivanta fiŝo estas kruelaĵo kaj pro tio mi unue transigis ĝian kapon per tranĉilo por motigi ĝin. Bona ideeto, sed la fiŝo, kun la tranĉilo en la kapo, ne intencis morti. Malgraŭ tio mi senintestigis ĝin, sed la afero daŭris preskaŭ dudek minutojn kaj la fiŝo moviĝadis kaj moviĝadis.
Poste, mia bopatro rakontis al mi, ke kiam ili estis knaboj, ili fiŝkaptis kaj nure pendigis la fiŝojn en la ombro, kie ili mortis (per asfiksio, mi supozas). Poste, ili portis ilin (sen senintestigi ilin) ĝis la urbo, kie ilia patrino senintestigis la fiŝojn jam mortintajn kaj kuiris ilin.
Evidente estas multe pli facile senintestigi fiŝon nemoviĝantan ol fiŝon moviĝantan.
Mi scias ke oni devas sensangigi varmsangajn bestojn, por ke la viando ne malboniĝu. Sed kia estas la afero kun fiŝoj? Mi povas pendigi ilin ĝis ili mortas, kaj senintestigi ilin poste? Aŭ tio malboniĝus la fiŝviandon?
Kiuj estas viaj spertoj pri la senintestigado de fiŝoj?
(Rompi la kolon de la fiŝo ne eblas, ĉar (a) ili ne havas kolon, kaj (b) ili havas ostan ŝildon sur la dorso.)