Al la enhavo

Anatomio

de Rejsi, 2014-majo-27

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Rejsi (Montri la profilon) 2014-majo-27 01:29:06

Saluton, ĉiuj. La anatomio tre interesas min. Bedaŭrinde, mi havas malfacilecon por trovi multajn specifajn anatomi-vortojn. Mi trovis libron de anatomio Esperante, sed ĝi kostas multe da mono. (Jen la libro.) Ĉu ekzistas senpaga libro/retejo/aliaĵo de anatomio en Esperanto?

Dankon.

Redaktite: Mi scias, ke Vikipedio havas kelkajn vortojn, sed ekzistas multaj vortoj, kiujn ĝi ne havas. Ankaŭ mi trovis liston de kvar libroj de anatomio...Anatomia Nomenklaturo (1989), Nia Korpo (1964), Esperanta Teknika Medicina Vortaro (1932), kaj Anatomia Vortaro. Sed bedaŭrinde mi nur povis trovi la unuan verkon (ĉe la retejo supren).

noelekim (Montri la profilon) 2014-majo-27 07:49:51

Rejsi:Saluton, ĉiuj. La anatomio tre interesas min. Bedaŭrinde, mi havas malfacilecon por trovi multajn specifajn anatomi-vortojn. Mi trovis libron de anatomio Esperante, sed ĝi kostas multe da mono. (Jen la libro.) Ĉu ekzistas senpaga libro/retejo/aliaĵo de anatomio en Esperanto?
Ĉu Esperanta Medicina Vortaro sufiĉus?:
www.eventoj.hu/steb/vortaroj/medicina-vortaro-de-umea.pdf

Rejsi (Montri la profilon) 2014-majo-28 02:38:00

Ĉu Esperanta Medicina Vortaro sufiĉus?:
www.eventoj.hu/steb/vortaroj/medicina-vortaro-de-umea.pdf
Ho! Tio estas bonega! Dankon!

Mi ankaŭ trovis la Anatomia Vortaro senpage en la retbutiko Google Play. ridulo.gif

Sed mi havas demandon...

Nu...en la angla, la hispana, kaj la latina (kaj certe en plejparte da lingvoj), la nomoj de la muskoloj estas adjektivoj. Sed en la vortaro en la Esperanta Medicina Vortaro, la muskoloj estas substantivoj.

Ekzemple:
Musculus sartorius (latine)
Sartorius muscle (angle)
Músculo sartorio (hispane)
Muskolo sartoria (Esperante - el Anatomia Vortaro)
Sartorio (Esperante - el Esperanta Medicina Vortaro) <-- la sola skribo sen adjektivo

Do ĉu tiu libro malĝustas? Kion vi pensas?

Ankaŭ, kio estus via opinio se oni skribus "sartoria muskolo" anstataŭ "muskolo sartoria?"

Redaktite: Mi ĵus rimarkis, kial la aŭtoro skribis la substantivon unue. Li skribis alian substantivon en la nomo de kelkaj muskoloj. Ekzemple: "musculus rectus femoris" (latine) estas "muskolo rekta de la femuro" (Esperante). Do mi supozas, ke li skribis la substantivon unue, por ke ili ne estu malklaraj.

HaleBopp (Montri la profilon) 2014-majo-28 05:57:58

Rejsi:Sartorio (Esperante - el Esperanta Medicina Vortaro) <-- la sola skribo sen adjektivo

Do ĉu tiu libro malĝustas? Kion vi pensas?
Mi pensas nur ke tiu vortaro deziras esti malgranda, do ĝi metis "sartori/o". La "/" signifas ke ĝi ja estas radiko, kaj ebligas vortfaradon.
Do, la deltoido = la deltoida muskolo.

Rejsi:Ankaŭ, kio estus via opinio se oni skribus "sartoria muskolo" anstataŭ "muskolo sartoria?"
Tiu inversa formo valoras, sed havas nur la avantaĝon simili la latinan formon, kiu estas pli internacia. Preferu "sartoria muskolo" aŭ "rekta muskolo de la femuro".
Estas same en botaniko, por simili la internacian latinan formon. Sed la kutima vortordo (adjektivo antaŭ substantivo) estas preferinda.
Cetere, angloj diras "quadriceps muscle".

Mi ankaŭ konstatas ke multaj medicinaj tradukoj en la PIV estas aĉaj, kiel "kvadricepso" aŭ "bicepso", kiuj pli deziras simili intercian formon ol vere respekti la etimologion. Mi jam multe vidis tion, ekemple kun la vorto "dispneo" ĉar la prefikso dis- esperante ne havas la saman sencon kiel dys- el la greka kiu signikas mis- (mispirado en tiu ekzemplo).

Urho (Montri la profilon) 2014-majo-28 06:45:20

Rejsi:Ankaŭ, kio estus via opinio se oni skribus "sartoria muskolo" anstataŭ "muskolo sartoria?"
Prefere ”muskolo sartoria”. Estas pli facile alfabetigi.

notasurgeon (Montri la profilon) 2014-majo-28 23:28:13

Dankon por ĉi tiu! Mi estas kuracista studento. Mi savos kaj kreos vortlernilojn pli poste!

Rejsi (Montri la profilon) 2014-majo-29 02:11:21

HaleBopp:Tiu inversa formo valoras, sed havas nur la avantaĝon simili la latinan formon, kiu estas pli internacia. Preferu "sartoria muskolo" aŭ "rekta muskolo de la femuro".
Estas same en botaniko, por simili la internacian latinan formon. Sed la kutima vortordo (adjektivo antaŭ substantivo) estas preferinda.
Cetere, angloj diras "quadriceps muscle".
Ĉi tiu ne tute rilatas al la temo, sed kial en Esperanto oni kutime metas la adjektivojn antaŭ la substantivoj? La Fundamentoj ne precize diras tion.

Urho:Prefere ”muskolo sartoria”. Estas pli facile alfabetigi.
Ĉi tiu ankaŭ estas bona racio, aldone la dirita de HaleBopp.

Mi ŝatus aldoni anatomivortojn al Vikipedio, kiam mi havas libertempon...Sed mi ne ŝatas, ke tiu du libroj malkonsentas.

notasurgeon:Dankon por ĉi tiu! Mi estas kuracista studento. Mi savos kaj kreos vortlernilojn pli poste!
Bonan ŝancon en viaj studoj! Ĉu vi deziras esti kirurgiisto? Mi ŝatas lerni homan biologion, sed mi ne scias, nek ĉu mi povus sukcesi en kuracista lernejo, nek ĉu mi ŝatus esti kuracisto.

notasurgeon (Montri la profilon) 2014-majo-29 02:44:55

Rejsi:Bonan ŝancon en viaj studoj! Ĉu vi deziras esti kirurgiisto? Mi ŝatas lerni homan biologion, sed mi ne scias, nek ĉu mi povus sukcesi en kuracista lernejo, nek ĉu mi ŝatus esti kuracisto.
Mi estiĝos radiologo. Viaj demandoj estas tre grava. Plej homoj povas trovi niĉon ene medicino ke estas taŭga por ili. Ĝi estas tre diversa.

Sed ĝi estas longtempa vojo. La enspezo estas pli bona ol en aliaj homaj biologiaj karieroj kampoj, sed plej kuracistoj diras ke mono ne estas bona kialo.

eble biologia inĝenierio estus bona kariero se vi ŝatas sciencon? Aŭ eble kemia inĝenierio?

Rejsi (Montri la profilon) 2014-majo-29 03:50:15

notasurgeon:Mi estiĝos radiologo. Viaj demandoj estas tre grava. Plej homoj povas trovi niĉon ene medicino ke estas taŭga por ili. Ĝi estas tre diversa.
Jes. Kaj mi esperas, ke ekzistu niĉo por mi. ridulo.gif Persone, iĝi iu kiel patologo interesas min. Mi pensas, ke fari aŭtopsiojn estus tre interese. Ĉiutage estus puzloj por solvi. Sed, ĉi tia laboro tre malsamas ol la kutima kuracisto. (Ankaŭ, tio amuzas min, ke patologo estas "kuracisto," sed ĝi ne kuras ion ajn. lango.gif)
Sed ĝi estas longtempa vojo. La enspezo estas pli bona ol en aliaj homaj biologiaj karieroj kampoj, sed plej kuracistoj diras ke mono ne estas bona kialo.

eble biologia inĝenierio estus bona kariero se vi ŝatas sciencon? Aŭ eble kemia inĝenierio?
Nu, jes. Mi ne farus tion pro la mono. Fakte, la lernejo kostas multmulte!

Nu, mi ne certas. Mi ne tre ŝatas la inĝenierion kaj la kemion.

notasurgeon (Montri la profilon) 2014-majo-29 04:39:30

Rejsi:Jes. Kaj mi esperas, ke ekzistu niĉo por mi. ridulo.gif Persone, iĝi iu kiel patologo interesas min. Mi pensas, ke fari aŭtopsiojn estus tre interese. Ĉiutage estus puzloj por solvi. Sed, ĉi tia laboro tre malsamas ol la kutima kuracisto. (Ankaŭ, tio amuzas min, ke patologo estas "kuracisto," sed ĝi ne kuras ion ajn. lango.gif)
Patologio estas simila al radiologio. Ankaŭ mi ŝatas solvi pozlojn! Mi feliĉe helpus vin kun viaj studoj. Se vi ŝatus. Eble la angla lingvo estus pli facile por nun okulumo.gif

Reen al la supro