닫힘
글 500개 까지.
Ĉu iu volas ŝakludi?
글쓴이: BoriQa, 2014년 5월 28일
글: 926
언어: Esperanto
m_v (프로필 보기) 2015년 6월 23일 오후 9:26:33
Frano:La farmisto okupas reĝinan lokon. Ĉu demokratio?Ha ha, pri tio mi devis ridi.
Salutojn el Grekio, mi nun ja trovis tempon por respondi al vi.
Frano (프로필 보기) 2015년 6월 24일 오전 8:59:49
m_v:La reĝo estis tre surprizita kiam li eksciis ke la murdoj de la reĝinoj ne estas la ĉefa trajto de demokrata socio. Kaj iom pripensinte li deklaris ĝeneralan elekton de la nova reĝino.Frano:La farmisto okupas reĝinan lokon. Ĉu demokratio?Ha ha, pri tio mi devis ridi.
Salutojn el Grekio, mi nun ja trovis tempon por respondi al vi.
m_v (프로필 보기) 2015년 6월 28일 오전 4:19:32
Frano:La reĝo estis tre surprizita kiam li eksciis ke la murdoj de la reĝinoj ne estas la ĉefa trajto de demokrata socio. Kaj iom pripensinte li deklaris ĝeneralan elekton de la nova reĝino.Eble kelke da la blankaj farmistoj planas gajni tiun elekton poste.
Frano (프로필 보기) 2015년 6월 30일 오전 11:14:10
m_v:Eble kelke da la blankaj farmistoj planas gajni tiun elekton poste.Sed nur tiuj kandidatinoj havos ŝancon gajni, kiuj havas la fortan apogon de influaj figuroj.
m_v (프로필 보기) 2015년 7월 3일 오후 2:03:15
La episkopo decidis, ke estas bona ideo certiĝi pri la fido de kelkaj blankaj farmistoj, kies planojn de reĝiniĝo li trovis tro malhumilaj.
Frano (프로필 보기) 2015년 7월 4일 오전 9:57:36
m_v:La episkopo decidis, ke estas bona ideo certiĝi pri la fido de kelkaj blankaj farmistoj, kies planojn de reĝiniĝo li trovis tro malhumilaj.Nobla kaj laŭdinda ideo, tamen la senprudentaj malhumiluloj el la kontraŭaj flankoj de imperio bezonas lian saĝan edifon samtempe.
m_v (프로필 보기) 2015년 7월 7일 오전 5:09:17
m_v:Nobla kaj laŭdinda ideo, tamen la senprudentaj malhumiluloj el la kontraŭaj flankoj de imperio bezonas lian saĝan edifon samtempe.Ankaŭ la turo iris al du farmistoj por demandi ilin, kial nur farmistoj posedas la kapablon de reĝiniĝo.
Frano (프로필 보기) 2015년 7월 7일 오전 11:19:57
m_v:Ankaŭ la turo iris al du farmistoj por demandi ilin, kial nur farmistoj posedas la kapablon de reĝiniĝo.Tre logika demando. Ekzemple en japana ŝogi preskaŭ ĉiuj figuroj (inkluzive la turoj) posedas tiun metamorfozokapablon.
P.S. Dum ĉ. unu monato, mi probable ne havos regulan aliron al la interreto , do ne miru se estos neniu respondo
m_v (프로필 보기) 2015년 7월 10일 오후 4:40:32
Frano:P.S. Dum ĉ. unu monato, mi probable ne havos regulan aliron al la interreto , do ne miru se estos neniu respondoHo, tute ne gravas. Fakte ankaŭ mi denove vojaĝos baldaŭ, do same kiel vi mi ne tre regule povos esti aktiva ĉi tie.
Frano (프로필 보기) 2015년 7월 14일 오전 7:46:30
Danco de turoj!