關閉的
Max. 500 messages.
Ĉu iu volas ŝakludi?
貼文者: BoriQa, 2014年5月28日
訊息: 926
語言: Esperanto
m_v (顯示個人資料) 2015年7月17日下午6:39:05
Frano:Danco de turoj!… kaj episkopoj.
Frano (顯示個人資料) 2015年7月21日下午5:25:50
m_v:Dum la respektinda blanka episkopo zorge pripensadis ĉiujn argumentojn "por" kaj "kontraŭ" la danco ...Frano:Danco de turoj!… kaj episkopoj.
iu provincana malklerulo saltis antaŭen kaj mallerte rompis ĉarman harmonion.
m_v (顯示個人資料) 2015年8月1日下午3:14:30
Mi havas senton, ke mi ne tre progresas.
Frano (顯示個人資料) 2015年8月1日下午5:16:12
m_v:Mi havas senton, ke mi ne tre progresas.Ĉu vi legis "Mian Sistemon" de Aron Nimcoviĉ ? Tre bona libro.
m_v (顯示個人資料) 2015年8月5日下午6:57:08
Mia turo plu dancas.
Frano:Ĉu vi legis "Mian Sistemon" de Aron Nimcoviĉ ? Tre bona libro.Ja mi aŭdis pri ĝi, sed mi ankoraŭ ne legis ĝin. Eble mi faru tion baldaŭ.
Frano (顯示個人資料) 2015年8月9日上午8:26:39
m_v:Mia turo plu dancas.Nun la blanka episkopo ne hezitas por ne perdi sian dancŝancon.
m_v (顯示個人資料) 2015年8月10日下午7:02:20
Frano:Nun la blanka episkopo ne hezitas por ne perdi sian dancŝancon.La turo, evidente estante ega dancemulo, volonte akceptas la episkopan inviton al eĉ plua danco.
P.S.: Eble dum la venontaj du semajnoj mi bedaŭrinde ne povos respondi.
Frano (顯示個人資料) 2015年8月13日下午12:23:50
m_v:La turo, evidente estante ega dancemulo, volonte akceptas la episkopan inviton al eĉ plua danco.La ekstremaj maldekstruloj ne aprobas tiujn aristokratajn dancojn.
Ili marŝas antaŭen kun revolucia kanto:
La paseon plene ni forviŝos,
peonoj, marŝu, kresku ni!
La mond’ en fundament’ sanĝiĝos,
ne nul’, sed damoj estu ni!
m_v (顯示個人資料) 2015年8月24日下午3:07:46
Frano:La ekstremaj maldekstruloj ne aprobas tiujn aristokratajn dancojn.Fantomo hantas tra la tabulo – la fantomo de damismo. Ĉiuj potencoj de la nigra figuraro alianciĝis por sankta ĉaskampanjo kontraŭ tiu fantomo: La Episkopo, la Reĝo, turaj dancemuloj kaj peonaj agrikulturistoj.
Frano (顯示個人資料) 2015年8月27日上午10:42:56
m_v:37... Thc8Ŝajnas ke la Turo estas fantoma
Fantomo hantas tra la tabulo ...
Ĉu vi celas 37... Tgc8? Tiaokaze 38. Ke5
Se 37... Tac8, tiam 38. a6