Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.
Ĉu iu volas ŝakludi?
od BoriQa, 28 maja 2014
Wpisy: 926
Język: Esperanto
m_v (Pokaż profil) 27 sierpnia 2015, 21:05:05
Frano:Ĉu vi celas 37... Tgc8? Tiaokaze 38. Ke5Ho, pardonu. Mi celis 37...Tgc8.
Se 37... Tac8, tiam 38. a6
Do:
1.d4 d5 2.c4 c6 3.cxd5 cxd5 4.Kf4 Ĉc6 5.e3 Kf5 6.Ĉc3 e6 7.Db3 Dd7 8.Ĉf3 a6 9.Tc1 Kb4 10.Ĉe5 Kxc3+ 11.Txc3 Ĉxe5 12.Kxe5 f6 13.Tc7 Dd8 14.Da4+ b5 15.Kxb5+ axb5 16.Dxb5+ Rf8 17.Dc5+ Ĉe7 18.Kd6 Rg8 19.Kxe7 De8 20.0-0 h6 21.a3 Rh7 22.Kxf6 Tg8 23.Ke5 Dg6 24.f3 Kh3 25.Dc2 Kf5 26.Df2 Taf8 27.Dg3 Dxg3 28.hxg3 Tb8 29.b4 Ta8 30.Ta1 Kd3 31.g4 Ta4 32.Te7 Ta6 33.Tb7 Kg6 34.b5 Taa8 35.a4 Ta5 36.Kc7 Taa8 37.a5 Tgc8 38.Ke5 kaj mi aldonas Tg8 39.?
Frano (Pokaż profil) 31 sierpnia 2015, 09:30:55
Ĉu la lernojaro en Germanio ankaŭ komencas la 1an de septembro?
Nun en ukrainaj lernejoj oni studas dum 11 jaroj, sed la ministerio pri klarigado planas aldoni unu pluan jaron (kiam mi lernis en Sovetunio - estis nur 10 jaroj). Kiom da jaroj oni studas en germanaj lernejoj?
m_v (Pokaż profil) 31 sierpnia 2015, 09:57:27
Ĉu la lernojaro en Germanio ankaŭ komencas la 1an de septembro?Fakte ĝuste hodiaŭ komenciĝis mia lernojaro en Berlino. Tamen tio ne validas por tuta Germanio, pro la fakto, ke Germanio konsistas el pluraj federaciaj landoj (iel similaj al la usonaj federaciaj ŝtatoj). Kaj ĉiu el tiuj federaciaj landoj havas proprajn leĝojn ktp rilate i.a. al edukado. Do povas ekz. esti, ke en Bavario oni ankoraŭ ferias, dum tie ĉi en Berlino jam remalfermiĝis la lernejoj.
Nun en ukrainaj lernejoj oni studas dum 11 jaroj, sed la ministerio pri klarigado planas aldoni unu pluan jaron (kiam mi lernis en Sovetunio - estis nur 10 jaroj). Kiom da jaroj oni studas en germanaj lernejoj?
La lerneja edukado ĝis la licea diplomo kutime daŭras 12 jarojn ĉi tie. Nuntempe mi estas en la dek-dua, do la lasta jaro.
Frano (Pokaż profil) 31 sierpnia 2015, 11:38:56
m_v:Fakte ĝuste hodiaŭ komenciĝis mia lernojaro en Berlino.Sukcesan lernojaron!
Ĉu vi planas eniri iun universitaton post la kursfinigo?
m_v (Pokaż profil) 4 września 2015, 19:22:51
Frano:Sukcesan lernojaron!Dankon.
Frano:Ĉu vi planas eniri iun universitaton post la kursfinigo?Jes, mi tamen ankoraŭ ne certas, kion studi kaj ĉu studi tuj post la lernejfino aŭ fari ion alian dum la unua jaro.
Frano (Pokaż profil) 5 września 2015, 11:16:37
m_v:Vi povus trarigardi antaŭe kelkajn retajn kursojn ( ekz. ĉe Coursera aŭ edX ) por klarigi viajn intencojn.Frano:Ĉu vi planas eniri iun universitaton post la kursfinigo?Jes, mi tamen ankoraŭ ne certas, kion studi kaj ĉu studi tuj post la lernejfino aŭ fari ion alian dum la unua jaro.
m_v (Pokaż profil) 8 września 2015, 20:46:23
redaktaĵo: ho, nun mi realigas, kiel stulta estis ĉi tiu movo; kiel ajn, mi pluludos ĝis matiĝo
Frano:Vi povus trarigardi antaŭe kelkajn retajn kursojn ( ekz. ĉe Coursera aŭ edX ) por klarigi viajn intencojn.Ho, dankon pro tiu konsilo.
Frano (Pokaż profil) 11 września 2015, 12:48:20
m_v:... kiel ajn, mi pluludos ĝis matiĝoSavielly Tartakower rimarkis:
"Neniu partio estis iam savita per kapitulacio."
m_v (Pokaż profil) 14 września 2015, 14:34:13
Frano:"Neniu partio estis iam savita per kapitulacio."Ĝuste tion ĉi mi pensis.
Frano (Pokaż profil) 15 września 2015, 18:46:23
alifoje Savielly Tartakower :D :"Ĉiam estas pli bone oferi figurojn de via kontraŭulo."