Zaključaj
Najviše 500 poruka.
Ĉu iu volas ŝakludi?
od BoriQa, 28. svibnja 2014.
Poruke: 926
Jezik: Esperanto
m_v (Prikaz profila) 15. rujna 2015. 21:02:33
Ĉu vi konas ŝakrilatajn ŝercojn? Ie mi legis tiun ĉi:
Pro ŝakludado mi estis arestita de la polico en la mezo de la strato. Mi diris: "He! Estas nur, ĉar mi estas nigra, ĉu ne?"
Frano (Prikaz profila) 16. rujna 2015. 08:58:28
m_v:Pro ŝakludado mi estis arestita de la polico en la mezo de la strato. Mi diris: "He! Estas nur, ĉar mi estas nigra, ĉu ne?"Ŝako estas rasisma ludo. Blanko ĉiam movas unue.
m_v (Prikaz profila) 18. rujna 2015. 18:13:47
Frano:Ŝako estas rasisma ludo. Blanko ĉiam movas unue.Usama bin Laden kaj George W. Bush ludas ŝakon. Kiu venkas?
Kompreneble Usama, ĉar al Bush mankas du turoj ...
Frano (Prikaz profila) 21. rujna 2015. 10:19:46
Oficiala foto de la nova reĝino
m_v (Prikaz profila) 24. rujna 2015. 05:06:55
Mia reĝo:
Frano (Prikaz profila) 25. rujna 2015. 16:32:57
Skandalaj fotoj de la blanka Monarko aperis en gazetaro ...
P.S. Ĉu ui scias kiel estas paparazzi esperante?
m_v (Prikaz profila) 25. rujna 2015. 16:47:54
La nigra reĝo komencas sian lastan ekspedicion ...
Frano:P.S. Ĉu ui scias kiel estas paparazzi esperante?En ReVo mi trovis paparacoj.
P.S.: Ĉu ni provu krei per la sekvontaj movoj belan kaj amuzan mat-pozicion por ĉi tiu partio? Mi pensis pri la jena kiel ideo, sed vi povas proponi ion alian:
ALKLAKU
Frano (Prikaz profila) 28. rujna 2015. 13:35:01
m_v:Dankon! Interese, ĉu paparac- estas oficiala radiko?Frano:P.S. Ĉu ui scias kiel estas paparazzi esperante?En ReVo mi trovis paparacoj.
m_v:P.S.: Ĉu ni provu krei per la sekvontaj movoj belan kaj amuzan mat-pozicion por ĉi tiu partio?Mi montris nur gravajn figurojn en tri diversaj finaj pozicioj:
m_v (Prikaz profila) 29. rujna 2015. 15:33:38
Frano:Interese, ĉu paparac- estas oficiala radiko?Se oni difinas oficialecon per tio, ĉu iu radiko troviĝas en PIV, tiam la radiko PAPARAC ne estu konsiderata oficiala. Tamen ĝi estas uzata kaj de Vikipedio kaj de Reta Vortaro, kiuj ja fakte pro sia sufiĉe granda konateco ankaŭ iasence estas "reguligaj" instancoj por lingvaj aferoj. Krome, de kiom mi observis, ne ekzistas alternativo por PAPARAC, kiu estus laŭ-PIV-a.
Frano:Ho, tre plaĉas al mi la tria mato. Tiun ni provu realigi! Sed unue estus bone, miaopinie, forigi mian G- kaj H-peonon kaj vian F-peonon, ĉar ili iom ĝenus la belecon de la bildo.
Frano (Prikaz profila) 29. rujna 2015. 17:36:24
m_v:Ho, tre plaĉas al mi la tria mato. Tiun ni provu realigi! Sed unue estus bone, miaopinie, forigi mian G- kaj H-peonon kaj vian F-peonon, ĉar ili iom ĝenus la belecon de la bildo.Ni povas forigi tiujn peonojn, sed 47...Ke2 estas malbona movo pro 48.Dxg7#
Do mi proponas 47...Kd7 48.g3 h5 49.Txd7 hxg4 50.fxg4 Rg5 51.Dxg7#