بستن
حداکثر 500 پیام.
Ĉu iu volas ŝakludi?
از BoriQa, 28 مهٔ 2014
پستها: 926
زبان: Esperanto
Frano (نمایش مشخصات) 30 اکتبر 2015، 22:50:38
Серёга:Kamarado! Kiel sur kalkulo de unu partio?Vera kaj ĝustatempa ideo, kamarado!
Pardonu min por malbonaj vortoj, mi havis malbona humoro.
Nur unu partio povas gvidi kaj konduki nin al hela estonteco kaj plibonigi humoron de ĉiu homaro.
Ekzistas tia partio - 1. e3 - Esperanta partio! ( eble pli bone - 1.E3! )
(Ne gravas ke jam estas ia alia nomo de tiu debuto. Ajna Kazana distrikta korto decidos ke tiu nomŝanĝo estis legitima)
Серёга (نمایش مشخصات) 31 اکتبر 2015، 5:57:39
Tiu estis forta movo via sed mi ne volas cedi antaŭ 20-a se mi ne havu pleziron ricevi maton.
Tiu debuto ne povas esti Esperanta partio ĝis mi ne pagu bakŝiŝon en Kazan por pagi bakŝiŝon en Saraj Berke por pagi bakŝiŝon en Baĥĉisaraj por pagi bakŝiŝon en Karakorum.
Mi ne forgesis io? Jes, por moskva ĥano sufiĉas 2 zibeloj. Dengeoj ne mankas, do problemo estu solvi.
Frano (نمایش مشخصات) 31 اکتبر 2015، 7:08:32
Серёга: Dengeoj ne mankas, do problemo estu solvi.Ĉu Kirsan jam konsentis?
Серёга (نمایش مشخصات) 31 اکتبر 2015، 8:05:54
Tiu ne estas granda problemo!
Terura Ilumĵinĥano tre ŝatas ŝakludi ĉar por li sufiĉas peto de liaj regnanoj: Karpov, Kasparov, Kramnik ...
Frano (نمایش مشخصات) 31 اکتبر 2015، 8:58:33
Bonege!
Mi preparis amendon al la 5-a punkto de Deklaracio de Bulonjo-ĉe-Maro:
5.Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias la lingvon Esperanto kaj uzas 1.E3! tute egale por kiaj celoj.
101-a UK en Nitra nepre adoptos ĝin.
Серёга (نمایش مشخصات) 31 اکتبر 2015، 9:55:07
Ni ne devu rapidi. En 101-a UK ni skrupule pridiskutu na E3!
La 102-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto, kiu okazos en la jaro 2017 en Seulo en Sud-Koreio, jam prenos.
Frano (نمایش مشخصات) 1 نوامبر 2015، 13:36:22
Jes, ni devu ĉion pripensi.
Eble estus pli bone:
5.Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas 1.E3! tute egale por kiaj celoj.
6.La angla estas la oficiala lingvo de Esperantismo.
Серёга (نمایش مشخصات) 1 نوامبر 2015، 21:35:00
5.Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas 1.E3! tute egale por kiaj celoj.
6.La angla estas la oficiala lingvo de Esperantismo.
7.La angla estas la unua aŭ dua lingvo de ĉiu prava demokrata lando kun plena libero de ĉio, alioj ne indas.
Frano (نمایش مشخصات) 2 نوامبر 2015، 8:49:52
Ne "aŭ" sed "kaj" en la sepa punkto!
Серёга (نمایش مشخصات) 2 نوامبر 2015، 17:51:03
Tre bone! Kune ni povo estas.
8. Se iu lando uzis, uzas aŭ uzos la rusan, ĝi certas ne demokratujo.
(Nongoroda veĉeo indas nur 4.99 punktojn de demokratieca indekso tamen nur antaŭ bapto de Ruso.)