目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

Ĉu iu volas ŝakludi?

BoriQa,2014年5月28日の

メッセージ: 926

言語: Esperanto

m_v (プロフィールを表示) 2015年12月8日 21:34:35

Mi denove resumu la okazintajn partiojn:

N6 Серёга vs. Frano 0-1
N5 Frano vs. Серёга 1-0
N4 Серёга vs. m_v 0-1
N3 Frano vs. m_v 1-0
N2 m_v vs. BoriQa 0-1
N1 BoriQa vs. horsto 0-1

Krome, se iu el vi du aŭ eĉ * aliulo iam havos tempon kaj emon por ludi novan partion N7, tiu respondu al mia 1.g3 (hoo, nun mi perfidas esperantismon, pro la fakto, ke mi ne komencas per la brila 1.E3! ridego.gif).

* Mi ĵus rimarkis, ke tie mi uzis sep duliterajn vortojn envice.

Frano (プロフィールを表示) 2015年12月9日 6:59:00

m_v:Mi denove resumu la okazintajn partiojn ...
Fakte, Frano, mi havas demandon pri la ĵus finita N6: Kio estis la ideo pri la proponita damofero en la movoj 19 kaj 20? Ĉu vi planis starigi atakon kun la duoblaj turoj?
Dankon Miĥaelo,
Sed fakte mi ne oferis damon, ĉar mia movo estis 19...Te3 (ne 19...Te6??) ridulo.gif
Ĉu vi povus korekti tiun analizon?
Krome, se iu el vi du aŭ eĉ * aliulo iam havos tempon kaj emon por ludi novan partion N7, tiu respondu al mia 1.g3
Same kiel en la kazo de MOOC mi ŝatus vidi pli da partoprenantoj...

m_v (プロフィールを表示) 2015年12月9日 11:31:01

Frano:Dankon Miĥaelo,
Sed fakte mi ne oferis damon, ĉar mia movo estis 19...Te3 (ne 19...Te6??) ridulo.gif
Ĉu vi povus korekti tiun analizon?
Ah, jes ĝuste, mi jam suspektis, ke verŝajne mi faris eraron ĉe la kopiado de la notacio, sed mi ne povis trovi ĝin. Mi korektis la analizon, do se vi alklakas la ligilon nun, ĝi gvidas vin al la korektita versio.

Frano:Same kiel en la kazo de MOOC mi ŝatus vidi pli da partoprenantoj...
Fakte mi jam provis reklami tiun ĉi fadenon en la esperantista teamo de Lichess (eo.lichess.org/forum/team-esperantistoj/aligu-al-la-koresponda-sakludado-ce-lernunet), sed ĝis nun ŝajne ne tre sukcese, haha.

Серёга (プロフィールを表示) 2015年12月17日 5:39:12

Ludu ja!

m_v (プロフィールを表示) 2015年12月30日 19:38:43

Mi ne ŝatas vidi tiun ĉi fadenon perei. Ĉu vere estas neniu, al kiu plaĉus ludi pluajn partiojn?

Серёга (プロフィールを表示) 2015年12月30日 21:24:32

m_v, mi povas ludi.

m_v (プロフィールを表示) 2015年12月31日 16:08:02

Серёга:m_v, mi povas ludi.
Ah, bone! ridulo.gif
Do mi komencas kiel blanko per 1.g3 por poste fianketigi mian kurieron.

Серёга (プロフィールを表示) 2015年12月31日 17:36:37

m_v:
Ah, bone! ridulo.gif
Do mi komencas kiel blanko per 1.g3 por poste fianketigi mian kurieron.
1.g3 e5? belan novan jaron ridulo.gif

m_v (プロフィールを表示) 2016年1月1日 0:18:32

N7 1.g3 e5 2.c4 ?

La samon mi deziras al vi! okulumo.gif

Серёга (プロフィールを表示) 2016年1月1日 11:58:23

m_v:
La samon mi deziras al vi! okulumo.gif
Dankon!

N7 1.g3 e5 2.c4 Ĉf6?

7-a ludbatalo en la Lernu kaj 1-a en 2016 jaro estas. ridulo.gif

先頭にもどる