Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.
Ĉu iu volas ŝakludi?
od BoriQa, 28 maja 2014
Wpisy: 926
Język: Esperanto
m_v (Pokaż profil) 17 stycznia 2016, 12:10:40
Tamen mi ne ŝatas vian libere moveblan kavalerion, do mi katenis ambaŭ ĉevalojn al la nigra reĝo.
Серёга (Pokaż profil) 19 stycznia 2016, 16:17:07
Caron en komforta domo, kavaleron al ilia volo!
m_v (Pokaż profil) 21 stycznia 2016, 17:29:30
En diversaj lingvoj ekzistas ŝakproverbo, kiu diras, ke "por ĉevalo la eĝo estas malbona seĝo" (ĉu vi ŝatas mian tradukon? ). Tamen mia ĉevalo estas rebelanto, kiu tiajn regulojn ne obeas.
Серёга (Pokaż profil) 25 stycznia 2016, 17:41:53
Ankaŭ mia ĉevalo serĉas pli interesa loko.
Серёга (Pokaż profil) 25 stycznia 2016, 17:54:58
m_v:N7"por ĉevalo la eĝo estas malbona seĝo" (ĉu vi ŝatas mian tradukon? ).Normala komprenebla traduko por tiu kiu konas ŝakludon estas. Ĉu tian frazon Siegbert Tarrasch diris?
m_v (Pokaż profil) 25 stycznia 2016, 19:47:39
Se 11...gxf6, tiam Ĉe4.
Серёга:Ĉu tian frazon Siegbert Tarrasch diris?Mi pensas, ke jes.
Серёга (Pokaż profil) 26 stycznia 2016, 15:10:43
Kuriero ankaŭ ŝatas la eĝo.
m_v (Pokaż profil) 26 stycznia 2016, 19:08:04
Peono lojala al sia reĝo devas haltigi tiun de-eĝan atakon.
Серёга (Pokaż profil) 27 stycznia 2016, 15:55:36
Ja la ĉevalo estas nemanĝebla!
m_v (Pokaż profil) 28 stycznia 2016, 16:53:19
Dum la nigra ĉevalo fieras pri sia nuntempa nemanĝebleco, unu el ĝiaj blankaj kolegoj provas invadi la nigran teritorion.